Sojuz 1

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sojuz 1Soyuz 1 (en rusa Союз 1, Unio 1) estis homenhava kosmoflugo de la sovetunia kosmoprogramo. Lanĉita al orbito la 23an de Aprilo 1967 portanta kosmonaŭto kolonelo Vladimir Komarov, Soyuz 1 estis la unua homenhava flugo de la Sojuzaj kosmoŝipoj. Tiu misionplano estis kompleksa, implikante rendevuon kun Sojuz 2 kaj interŝanĝo de kosmoŝipanoj antaŭ reveni al la Tero. Tamen, la lanĉo de Sojuz 2 estis prokrastita pro ŝtormoj.

La flugo suferis pro teknikaj temoj, kaj Komarov mortiĝis kiam la descendanta kajuto koliziis surgrunde pro malsukceso de la paraŝuto. Tiu estis la unua dumfluga akcidento en la historio de kosmoflugoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]