Flugilfabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
flugilfabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Psofokarpo Psophocarpus
Specio: P. tetragonolobus
Psophocarpus tetragonolobus
(L.) DC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
floroj

La goafabo (Psophocarpus tetragonolobus), ankaŭ nomata flugilfabo, estas utilplanto en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) el la familio de la Fabacoj (Fabaceae).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La goafabo estas tre disbranĉita, maldekstren volvanta, multjara, herba planto. Ĝi plej ofte estas kultivata kiel unujara planto. La radikoj formas tuberojn kiel rezervorganoj. La folioj estas triparte pinataj. La folietoj estas ovoformaj, 5 ĝis 14 cm longaj kaj 3 ĝis 9 cm larĝaj, pintaj, glatranda aŭ labaj.

Nur malofte la floroj staras unuope, ofte ili staras ĉe akseloj en 2 ĝis 10 cm longaj densaj grapolaj floraroj. La unusimetriaj floroj estas,kun longeco de 2 ĝis 5 cm, relative grandaj. La korolo estas flave roza aŭ violkolora. La „flago“ staras kaj estas 2,5 cm larĝa.

La guŝoj estas 10 ĝis 20 cm longaj kaj havas du ondajn flugilojn kun larĝeco de 5 mm. La guŝoj enhavas inter kvin kaj dudek, maksimume kvardek semojn. La rondaj-ovalaj semoj havas grandecon de 7 ĝis 8 mm. La hilumo estas hela ĝis kremkolora kun malhela rando.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

Naturaj disvastigaj regionoj ne estas konataj. Oni supozas la devenon en Azio, sur la Maskarenoj aŭ en Madagaskaro. Ĝi estas vaste kultivata.

Uzado[redakti | redakti fonton]

La planto estas multflanke uzata. Kaj la junaj fruktoj, kaj la maturaj semoj kaj la subgrundaj tuberoj estas manĝeblaj. El la semoj oni produktas grasacidojn. 100 gramoj sekigitaj goafaboj enhavas 16 g'ojn da graso, el kiu 3,3 g estas satigitaj 5,8 g unufoje nesatigitaj kaj 3,7 g plurfoje nesatigitaj grasacidoj.[1] La oleo de la semoj estas uzata i. a. por fari sapon. La semoj havas grandan nutrovaloron, kompare al sojfabo.

100 g sekigitaj goafaboj enhavas avaraĝe:[1]
kcal kJ proteino karbonhidratoj grasoj fibroj
400 1672 33 g 31 g 16 g 5,5 g

 

100 g de fabojenhavas jenajn mineralojn kaj vitaminojn:
natrio kalio kalcio magnezio fosforo fero zinko β-karotino vitamino E vitamino B1 vitamino B2 vitamino B6 folacido Vitamino C
50 mg 1000 mg 530 mg 170 mg 40 mg 14,5 mg 4,6 mg 50 µg 10,0 mg 1,0 mg 0,30 mg 0,40 mg 130 µg 1 mg

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Helmut Heseker, Beate Hesker: Die Nährwerttabelle 2. vollst. überarbeitete Auflage, Neuer Umschau Buchverlag, Neustadt a. d. Weinstraße 2012, S. 50.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]