Ĉevalfabo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ĉevalfabo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Faboideae
Genro: Macrotyloma’’
Specio: M. uniflorum
Macrotyloma uniflorum
(LAM.) VERDC.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Macrotyloma uniflorumĉevalfabo estas plantspecio el la genro Macrotyloma en la subfamilio Faboideoj (Faboideae) ene de la familio de la Fabacoj (Fabaceae). Ĝi estas uzata de kelkaj jarcentoj en suda Hindujo. Ĝi estas kultivata en multaj regionoj de la mondo.

La utilplanto estas proksime parenca al la terfabo.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Macrotyloma uniflorum kreskas kiel volvanta, duone vertikala, unujara ĝis multjara herba planto kaj atingas kreskoalton de 30 ĝis 90 cm. La alternestarantaj folioj havas tigojn kaj estas tripartaj. La tri ovformaj folietoj estas ĉe la bazo rondigitaj kaj 3,5 ĝis 5 (2,5 ĝis 7,5) cm longaj kaj 2 ĝis 4 cm larĝaj. La fina folieto estas simetria kaj la flankaj folietoj estas nesemetriaj. Supraj kaj malsupraj surfacoj de la folietoj estas mollane haraj. La stipuloj estas 7 ĝ 10 mm longaj.

En la foliakseloj staras la florojn unuope, duope aŭ kvarope en grapolaj floraroj. La duseksaj floroj estas unusimetriaj kaj kvinnombraj. La kvin lane haraj sepaloj estas kunkreskitaj; la kalikotubo estas 3 mm longa, la kalikodentoj longas 3 mm. La kvin petaloj estas flavaj ĝi verde-flavaj. La 9 ĝis 10,5 mm longa kaj 7 ĝis 8 mm larĝa flago posedas du ĉ. 5 mm longajn alpendaĵojn. La du flugiloj kaj la ŝipeto estas samlongaj ( 8 ĝis 9,5 mm).

La neharaj aŭ lane haraj, iom fleksita, 2,5 ĝis 6 cm longa kaj ĉ. 6 mm larĝa guŝo finas en ĉ. 6 mm longa pinto kaj enhavs kvin ĝis ok semoj. La ovoformaj semoj estas plej ofte 4 ĝis 6, malofte ĝis 8 mm longaj, 3 ĝis 5 mm larĝa. Ilia koloro estas helruĝa trans bruna al nigra, kelfoje kun makuloj. La hilumo estas centra. La milgrajna pezo estas inter 30 kaj 50 g.

Disvastigo[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭ disvastigejo estas granda: en Afriko: Angolo, Bocvano, Kongolo, Etiopio, Kenjo, Mozambiko, Namibio, Ruando, Somalio, Sudafriko (Transvalo), Sudano, Tanzanio, Ugando kaj Zimbabvo; en Azio: Butano, Ĉinujo, Hindujo, Indonezio (Javo), Nepalo, Pakistano, Filipinoj, Srilanko kaj Tajvano; ankaŭ Aŭstralio.

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La unua priskibo okazis en 1786 kiel Dolichos uniflorus LAM. fare de Jean-Baptiste de Lamarck en Encyclopedie Methodique. Botanique ... Paris, 2, paĝo 299. La aktualevalida nomo Macrotyloma uniflorum (LAM.) VERDC. estis en 1970 pblikigita fare de Bernard Verdcourt en Kew Bulletin, 24: 322, 401.

Ene de la specio Macrotyloma uniflorum (LAM.) VERDC. ekzistas kvar varioj:

  • Macrotyloma uniflorum var. benadirianum (CHIOV.) VERDC. (Sin.: Dolichos benadirianus CHIOV.)
  • Macrotyloma uniflorum var. stenocarpum (BRENAN) VERDC.
  • Macrotyloma uniflorum (LAM.) VERDC. var. uniflorum (Sin.: Dolichos uniflorus LAM., Dolichos biflorus AUCT. NON L.)
  • Macrotyloma uniflorum var. verrucosum VERDC. (Sin.: Dolichos uniflorus LAM. var. stenocarpus BRENAN.)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]