Adam Lazarowicz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adam Lazarowicz
Persona informo
Aliaj nomoj Klamra • Pomorski • Kleszcz • Zygmunt • Jadzik • Grot • Orczyk • Gwóźdź • Aleksander
Naskiĝo 14-an de oktobro 1902 (1902-10-14)
en Mala Berezovytsia,  Aŭstrio-Hungario
Morto 1-an de marto 1951 (1951-03-01) (48-jaraĝa)
en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Familio
Infano Zbigniew Lazarowicz
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Adam Kalikst Łukasz Lazarowicz pseŭdonomo „Klamra” kaj aliaj (naskiĝis la 14-an de oktobro 1902 en Berezowica Mała (proksime al Zbaraĵ), murdita la 1-an de marto 1951 en Enketa Arestejo Mokotów (Varsovio)) – majoro de infanterio de Pola Soldataro, soldato de SZP (Servo al Venko de Pollando), ZWZ (Asocio de Armita Batalado kaj AK (Pola Enlanda Armeo) kaj de la Asocio WiN (Libero kaj Sendependo), anstataŭanto de ĉefo de la 4-a Ĉef-Estaro de WiN, aktivulo de armita sendependiga subtero). En 2013 avancita postmorte ĝis grado de subkolonelo.

La brusto de Adam Lazarowicz kadre de la monumento de la Anatemitaj Soldatoj en Rzeszów

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Franciszek Lazarowicz kaj Wanda Ojak. En 1919 eniris volontule al renaskigita Pola Soldataro kaj batalis kun ukrainoj en Volinio. Poste eklernis en gimnazio en Jasło. En 1920 denove aliĝis al Pola Soldataro kaj partoprenis polan-bolŝevikan militon. Batalis apud Chorzele, vundiĝis apud Ostrołęka. Post fino de la milito revenis al la gimnazio, kie en 1921 abiturientiĝis. Poste ekstudis ĉe Historia Fakultato de Jagelona Universitato en Krakovo. En 1931 finis kurson por substandardistoj de infanterio. La unuan de septembro nomumita rezerva subleŭtenanto de infanterio. En 1934 iĝis mobiliza atribuito al la 20-a Regimento de Infanterio de la Krakova Tero. En 1936 avancis ĝis grado de leŭtenanto. Pro malsano foriris de la armeo kaj estis lernejestro en vilaĝo Gumniska apud Dębica.

Dum la germana invado en Pollandon en 1939 estis mobilizita kaj enpostenigita kiel la lasta komandanto de la urbo Dębica. Post evakuo de garnizono aliĝis al unuoj batalantaj apud Rawa Ruska, kie gvidis kompanion.

Oktobre 1939 revenis al Gumniska, kie denove eklaboris kiel lernejestro. Samtempe engaĝiĝis en konspira agado kadre de la Servo al Venko de Pollando, kaj poste en la Asocio de Armita Batalado. En 1940 iĝis komandanto de la unuo kaj sekve de la Areo Dębica de Pola Enlanda Armeo ĝis printempo 1944. Dum tiu ĉi periodo la centron plifortigis translokiginte ties komandejon de la urbo al la vilaĝo Gumniska. Germanoj ĝis fino de la milito ne sukcesis trovi ĝin. Li establis 10 novajn unuojn en la distrikto Dębicki. La Areo Dębica sub lia komando atingis la plej altan organizitan nivelon laŭ edukiteco kaj batalpreto el ĉiuj areoj de la Inspektorejo de Rzeszów, kadre de Pola Enlanda Armeo. En 1943 avancis ĝis kapitano kaj jaron poste – majoro. Lia plej granda sukceso estis partopreno en malĉifrado de germana raketo V-2 sur armea spaco apud Blizna (Distrikto Ropczycko-Sędziszowski). Printempe 1944 iĝis anstataŭanto de inspektoro. Dum la operaco "Tempesto" li komandis la 5-an Regimenton de Surĉevalaj Pafistoj de la pola Enlanda Armeo, nombranta ĉ. 1200 homoj. Pro helpo al soveta soldataro ricevis Ordenon de Ruĝa Stelo, sed ne akceptis ĝin.

Februare 1945 alvenis al Rzeszów, kie iĝis gvidanto de la Areo de Rzeszów de WiN, kaj poste de la Areo Wrocław. Decembre 1946 estis nomumita de subkolonelo Łukasz Ciepliński anstataŭanto de la Ĉefo de la 4-a Ĉef-Estraro de WiN. La 5-an de decembro 1947 en Żnin estis arestita de Sekureca Servo. Post enketado kun torturoj oktobre 1950 Armea Juĝejo en Varsovio kondamnis lin al 4-oja mortpuno kaj 33 jaroj de mallibero. La 1-an de marto 1951 estis ekzekutita en malliberejo en Mokotów.

Lia filo Zbigniew (naskita la 27-an de aprilo 1925) komandis plotonon de AK dum la operaco "Tempesto". Kaj la filo de Zbigniew Lazarowicz, kaj nepo de majoro Adam Lazarowicz, Romuald (naskita la 11-an de aŭgusto 1953) apartenia al la plej aktivaj agantoj de Solidareco Batalanta. Ambŭ idoj de majoro "Klamra" loĝas en Vroclavo.