János Dorosmai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
János Dorosmai
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1886 (1886-04-26)
en Adásztevel
Morto 29-an de novembro 1966 (1966-11-29) (80-jaraĝa)
en Sopron
Lingvoj Esperanto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • esperantisto • fablisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

János DOROSMAI (ankaŭ DOROSMAY) (nask. la 26an de Aprilo 1886 en Adásztevel; mortis la 29an de Novembro 1966 en Sopron) estis hungara verkisto precipe de fabloj, okaze kromnomita la hungara EzopoLafonteno, kaj esperantisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dorosmai naskiĝis en la Transdanubia vilaĝo Adásztevel (departemento Veszprém, Hungarujo) kiel infano de forĝisto. Por trovi pli bonajn vivkondiĉojn, la familio transloĝiĝis en Transilvanion (nun Rumanujo), kie li finis studojn en komerca liceo kaj fervojista oficista lernejo kaj poste laboris kiel fervojisto. En 1927 li transloĝiĝis el la tiutempe jam rumana Transilvanio al la nordokcident-hungara urbo Sopron. Li estis kunfondinto de la unua Esperanto-grupo en Arad (nun Oradea) kaj gvidanto de pluraj Esperanto-kursoj en Sopron en la dummilitaj jaroj.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Jam dum la studotempo Dorosmai verkis poemojn, ĉefe por la infana gazeto Cimbora (Kamarado) kaj la tagĵurnalo Aradi Közlöny (Bulteno de Arad). En la 1920aj jaroj aperis liaj poemkolektoj kun la titoloj: Tücsökdalok (Grilkantoj, 1922), Hegyoldalon (Montoflanke, 1927), Mert szent a lant! (Ĉar sanktas la liuto!, 1927). Pro instigoj de i.a. la redaktoro de Cimbora, la fabelkolektanto Elek Benedek, Dorosmai pli kaj pli direktiĝis al fablado kaj aforismado. Sekvis en la 1930aj kaj 1940aj jaroj: Kis mesék nagyoknak (Malgrandaj fabeloj por granduloj, 1936), Ferde magyar tornyok között (Inter kliniĝintaj hungaraj turoj, 1940), Akinek nem inge, ne vegye magára (Kiu ne sentas sin nazmuka, ne viŝu la nazon, 1942), kaj apogee de lia verkista kariero la preskaŭ 500-paĝa kolekto: Mesék, aforizmák (Fabloj, aforismoj, 1943). En la postmilita socia atmosfero stalinisma povis aperi de li nur la volumo Fabeltjes voor grote mensen (Fabeletoj por grandaj homoj, 1953) en la nederlanda kaj kelkaj fabloj kaj priliteraturaj artikoloj en diversaj gazetoj, precipe en la ĵurnalo Kisalföld kaj en okcidentaj periodaĵoj, ekz. en Nica Literatura Revuo (el Francujo) kaj en la nederlandaj kaj flandraj De Echo, Vrije Vokjsblad, De Band, Soorboeks Weekblad, De Bode, Studio Catolika. Fabloj de Dorosmai ankaŭ estis legita en Belgisch-Nederlandsche Radio kaj en De Vlaamse Linie, Bruselo.

Tradukoj en Esperanton[redakti | redakti fonton]

  • Nica Literatura Revuo, 3a jaro, n-ro 6, p. 239.
  • 1968 (postmorte): Fabloj kaj Aforismoj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]