Jerry Bock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jerry Bock
Bazaj informoj
Naskonomo Jerrold Lewis Bock
Naskiĝo 23-an de novembro 1928 (1928-11-23)
en New Haven
Morto 3-an de novembro 2010 (2010-11-03) (81-jaraĝa)
en Mount Kisco
Ĝenroj muzikalo
Persona informo
Naskonomo Jerrold Lewis Bock
Mortokialo kora malsufiĉo
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Viskonsino ĉe Madison • Flushing High School
Okupo
Okupo komponistokantoverkisto
Verkoj If I Were a Rich Man
Violonisto sur la tegmento
She Loves Me
vdr

Jerrold Lewis Bock, kutime nomata Jerry Bock (naskiĝis la 23-an de novembro 1928 en New Haven, Konektikuto, Usono, mortis la 3-an de novembro de 2010 en Novjorko) estas filmomuzika komponisto.

Li aparte konatiĝis pro la muziko de la muzikalo Violonisto sur la tegmento, bazita je la origine jidlingva libro Tevje la laktovendisto (טבֿיה דער מילכיקער) el 1894 de la rus-juda verkisto Ŝolom Alejĥem, kiu ekde 1964 tre sukcese prezentiĝis en teatro de la fama teatreja bulvardo Broadway de Novjorko (la kroman muzikon en la filma adapto de 1971 aldonis John Williams). Jerry Bock ricevis la premion Tony por la plej bona muzikalo kaj la premion Pulitzer por la plej bona dramo kune kun Sheldon Harnick pro ilia muzikalo Fiorello! de 1959, kaj la premion Tony por plej bona komponisto kaj kantotekstisto pro la muzikalo Violonisto sur la tegmento de 1964.