American Baptist Seminary of the West

El Vikipedio, la libera enciklopedio
American Baptist Seminary of the West
Iama ĉefpordo (nun balkono) ĉe ABSW
Iama ĉefpordo (nun balkono) ĉe ABSW
seminario • privata neprofitcela lernejo
Informoj
fondodato 1871
Situo
Geografia situo 37° 51′ 54″ N, 122° 15′ 22″ U (mapo)37.865-122.256Koordinatoj: 37° 51′ 54″ N, 122° 15′ 22″ U (mapo)
lando Usono
adreso 2606 Dwight Way, Berkeley, CA, 94704-3029
poŝtkodo 94704-3029
Nombroj
nombro de studentoj 42 vd (stato: septembro 2020)
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
American Baptist Seminary of the West (Kalifornio)
American Baptist Seminary of the West (Kalifornio)
DEC
American Baptist Seminary of the West
American Baptist Seminary of the West
American Baptist Seminary of the West (Usono)
American Baptist Seminary of the West (Usono)
DEC
American Baptist Seminary of the West
American Baptist Seminary of the West
Map
American Baptist Seminary of the West
vdr

La Usona Baptisma Seminario de Okcidento (angle American Baptist Seminary of the West, akronime ABSW, prononcata "ejbijesdABlju") estas teologia altlernejo ("seminario") ligita al du baptismaj ekleziaj unuiĝoj, la American Baptist Churches (USA) kaj la Progressive National Baptist Convention. Ĝi situas en Berkeley, Kalifornio, Usono. Ĝi estas membro de la Graduate Theological Union, konsorcio de teologiaj lernejoj en tiu regiono. De 1912 ĝis 1968, ĝi nomiĝis Berkeley Baptist Divinity School.

Historio[redakti | redakti fonton]

La radikoj de ABSW estiĝis en 1871 kiam oni fondis "California College" ("Kalifornia Kolegio") en Vacaville. En 1887[1] ĝi translokiĝis al Oakland, kaj en 1912 al Berklio, kie dum jardekoj ĝi nomiĝis Berkeley Baptist Divinity School. En 1915 enfandiĝis en ĝin Pacifica Coast Baptist Theological Seminary (fondita 1890), kaj en 1968 ĝi unuiĝis kun California Baptist Theological Seminary (fondita 1944 en Losanĝeleso). Dum ses jaroj la lernejo havis kampuson kaj en Berkeley kaj en Covina (eksa loko de CBTS), pro kio oni ŝanĝis la nomon por ne mencii Berklion, sed finfine oni reunuigis la lernejon ĉe la Berklia kampuso.

Akademiaj diplomprogramoj[redakti | redakti fonton]

ABSW proponas la akademiajn titolojn Magistro pri Teologio ("M.Div.") kaj Magistro pri Artoj (M.A.); pere de Graduate Theological Union la studentoj povas atingi ankaŭ la doktorajn titolojn Th.D. kaj Ph.D., kaj du aliajn Ph.D.-ojn kunlabore kun la Universitato de Kalifornio. Krome, ABSW kunlaboras kun Bakke Graduate University por disponigi al siaj studentoj la doktoran titolon D.Min. de Bakke.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio kaj en la retejoj de la menciitaj lernejoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]