Kuzma Petrov-Vodkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuzma Petrov-Vodkin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de oktobro 1878 (1878-10-24)
en Ĥvalinsk
Morto 15-an de februaro 1939 (1939-02-15) (60-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per tuberkulozo vd
Tombo Literatorskie mostki vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia ImperioRusia Soveta Federacia Socialisma RespublikoSovetunio vd
Alma mater Altlernejo de belartoj (Rusio) • Anton Ažbe art school vd
Profesio
Okupo pentristo • aŭtobiografo • verkisto • grafikartisto • scenografo • artoteoriisto • dramaturgo vd
Laborkampo pentradografiko • scenography • teorio de arto vd
Aktiva en Sankt-Peterburgo vd
Aktiva dum 1900–1939 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kuzma Sergeeviĉ Petrov-Vodkin (ruse Кузьма Сергеевич Петров-Водкин; naskiĝis la 24-an de oktobro[jul.]/ 5-an de novembro 1878[greg.], mortis la 15-an de februaro 1939) estis grava rusa kaj soveta pentristo kaj verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La ikona verko de Petrov-Vodkin - "Bano de ruĝa ĉevalo".

Li naskiĝis en Ĥvalinsk, Saratova provinco, kiel filo de ŝufaristo, eklernis pentrarton ĉe pentristoj de ikonoj kaj signaloj. Hazarde, dunganto de lia patrino invitis bone konata arkitekto, R. Meltzer. Petrov-Vodkin estis prezentita al la gasto kaj impresis lin tiom ke li atingis inviton studi arton ĉe Sankta Peterburgo. La edukado estis financita pere de monkolekto inter lokaj komercistoj. Li itam renkontiĝis kun Borisov-Musatov, nome grava pentristo loĝanta en Saratov, kiu kuraĝigis Petrov-Vodkin plustudi. Petrov-Vodkin restis en Sankta Petesburgo el 1895 al 1897 studante ĉe la Lernejo de Barono Stieglits antaŭ translokiĝi al la moskva lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo. Tie Petrov-Vodkin estis studento de Valentino Serov, Isako Levitan kaj ĉefe Konstanteno Korovin. En 1901 li veturis al Munkeno por atenti klasojn ĉe Anton Ažbe. Li gradiĝis en 1904.

Komenco de sendependa laboro (1899-1912)[redakti | redakti fonton]

En Parizo en 1906 li renkontiĝis kaj edziĝis al Maria Jovanovic (1885–1960), filino de serbaj enmigrintaj hotel-zorgantoj. Ŝi restis lia vivodaŭra kompano. Ili havis du filinojn, unu el kiuj mortis [senverigita] en infanaĝo.

Eĉ jam dum liaj lernejaj jaroj, Petrov-Vodkin konfliktis kontraŭ la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiu kritikis lian verkon ĉe kapelo en Samara kaj finfine detruis ĝin kiel neakceptebla. Nombraj fruaj liaj verkoj estis kritikataj kiel tro erotaj. Lia unua bone konata artaĵo estis La sonĝo (1910), kiu okazigis polemikon inter tiutempaj rusaj artistoj. La ĉefa defendanto de la pentrarto estis Alexandre Benois; lia ĉefa kontraŭanto estis Ilja Repin (tiele, Petrov-Vodkin estis studata de du el la ĉefaj rusaj pentristoj tiutempaj). Aliaj ĉefaj verkoj tiutempaj estas Ludantaj knaboj, kaj ĉefe Bano de la ruĝa ĉevalo, (1912) lia ĉefa ikona verko - simbolo de la venantaj sociaj ŝanĝoj.[1] Tiu lasta iĝis samtempe klasikaĵo, kaj iel persona marko de la artisto.

Dum tiu stadio en sia arta disvolviĝo. Petrov-Vodkin etende uzis estetikon de ortodoksaj ikonoj kune kun pli brilaj koloroj kaj nekutimaj komponoj. Liaj verkoj estis ofte kritikitaj kiel blasfemaj kaj erotaj.

Matureco (1912-1928)[redakti | redakti fonton]

Portreto de 1922 fare de Kuzma Petrov-Vodkin, Anna Aĥmatova.

De 1924 ĝis 1926 Petrov-Vodkin loĝis en Francio kun sia familio. En 1922 li pentris portreton de la rusa poetino Anna Aĥmatova.

Dum siaj plej fruaj jaroj, Petrov-Vodkin disvolvigis sian "sferan perspektivon": unika tekniko kiu distordas la desegnon por reprezenti, ke la vidanto estas sufiĉe alte por vere noti la sferan kurbon de la tero. Li uzis ĝin etende en siaj verkoj kiel Morto de komisaro kaj En la fajrlinio, kiu faras ke la observanto ŝajnu pli distanca, sed fakte pli proksima. Petrov-Vodkin uzis pli malhelajn tonojn laŭlonge de la tempo, sed liaj pentraĵoj iĝis pli detalaj. Li ekpentris mutajn naturojn kaj portretojn, kaj poste eliris el tiuj dekomencaj temoj.

Kun helpo el la soveta registaro, li faris kelkajn veturojn tra Sovetunio, produktante multajn verkojn montrantajn instruajn celojn.

Lastaj jaroj (1928-1937)[redakti | redakti fonton]

En 1927, Petrov-Vodkin eksuferis pro pulma tuberkulozo kaj devis ĉesi pentri dum kelkaj jaroj. Li ŝanĝis al literaturo kaj verkis tri ĉefajn duon-membiografiajn volumojn, nome Ĥvalinsk, Spaco de Eŭklido kaj Samarkandia. La unuaj du el tiuj estas konsiderataj inter la plej fajna rusa literaturo tiutempa.

Printempe de 1932 la Centra Komitato de la Komunista Partio dekretis, ke ĉiaj ekzistintaj literaturaj kaj artaj grupoj kaj organizoj estu dismuntitaj kaj anstataŭataj de unuigitaj asocioj de kreivaj profesiuloj. Laŭ tio, la Leningrada Unio de Artistoj estis establita la 2an de Aŭgusto 1932, kio estis la fino de la historio de la post-revolucia arto. La epoko de soveta arto ekis. Petrov-Vodkin estis elektita la unua prezidento de la Leningrada Unio de Artistoj en 1932.

En Februaro 1939, Petrov-Vodkin mortis pro tuberkulozo en Leningrado.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Collection — GTG. Alirita 2016-03-10.