Thomas Pigor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Pigor
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1956 (1956-05-01) (67-jaraĝa)
en Alzey
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponistoesperantisto
TTT
Retejo http://www.pigor.de
vdr

Thomas Pigor (naskiĝinta en majo 1956 en Alzey, Rejnlando-Palatinato) estas germana kabaredisto, kantverkisto, libraŭtoro kaj komponisto. Ekde 1995 li prezentiĝas kiel kantisto en la duopo Pigor & Eichhorn.

Edukiĝo[redakti | redakti fonton]

De 1962 Thomas Pigor eklernis en la katolika popollernejo (elementa lernejo) en Unsleben (Malalta Frankonio). Ekde 1966 ĝis 1975 li sekvis violonludajn lecionojn kaj sininstrue lernis gitarludon. Sian abituran ekzamenon li plenumis en 1975 ĉe gimnazio en Bad Neustadt an der Saale. Sian studon ĉe la universitato en Würzburg li finis en 1982 kiel diplomita ĥemiisto, sen ke li iam laboris tiufake. De 1988 ĝis 1991 li sekvis kantlecionojn de L. Meichsner.

Muzikkabaredo[redakti | redakti fonton]

Ekde la fino de la 1970-aj jaroj Pigor prezentadas diversajn kabaredajn programojn, ekz. en 1991 kun aktorino Irene Rindje la numerprogramon Pigor und Rindje. Liaj tekstoj ofte rilatas kun aktualaj okazintaĵoj.

De 1995 li regule kunverkas kun pianisto kaj kabaredisto Benedikt Eichhorn. Ili daŭrigas la unuan programon Pigor singt, Benedikt Eichhorn muss begleiten [Pigor kantas, Benedikt Eichhorn devas akompani], laste kiel Pigor singt, Benedikt Eichhorn muss begleiten, Volumen 8 (2013).

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pigor & Eichhorn.

Muzikalo[redakti | redakti fonton]

Pigor membris de 1983 ĝis 1992 en la Berlina muzikalensemblo College of Hearts. Je la unua kvar produktaĵoj New York muss brennen (Novjorko devas bruli;1983), King Kurt (1985), Casanova (1987) kaj Blutiger Honig (Sanĝa mielo; 1988) same kiel je la komercoseksa fabelo Der Gestiefelte (La botulo; 1992) li ankaŭ mem staris sur la scenejo, je la muzikalo Harry Stark (1989) li reĝisoris. Li verkis grandan parton el la tekstoj kaj ankaŭ kunverkis la libreton kaj la muzikon.

Aliaj muzikalaj verkoj liaj estas Im Schatten der Hochbahn (En la ombro de la altfervojo; Theater am Halleschen Ufer, 1994), 30 60 90 (Theater des Westens, 1998) same kiel Erhöhte Temperatur (Troaltiĝinta temperaturo; 2008) kaj Roulette (2010), ambaŭ en la Sarlanda Ŝtata Teatrejo.

Krom tio li verkis tri infanmuzikalojn: Cinderella (Cindrulino; 1990), Des Kaisers neue Kleider (La novaj roboj de la imperiestro; 1997) kaj Anton, das Mäusemusical (Anton, la musomuzikalo; 2004), ĉi lastan kune kun sia fratino Gertrud Pigor.

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Pigor krome verkas tekstojn kaj muzikon por aliaj artistoj, i.a. por Walter Moers, Desiree Nick, die Missfits, Tim Fischer kaj Nina Tripp. Por la etoperejo Neuköllner Oper li verkis la furorkanto-revuon Die falschen Fuffziger (La falsaj dekkvinoj; 1993).

Ekde 2010 Thomas Pigor periode komponas por la radiostacio SWR la Chanson des Monats (Kanzonon de la Monato) pri temoj de la nuntempo, kiun poste ankaŭ dissendas aliaj radiostacioj de la radioreto ARD same kiel la tutgermana radio Deutschlandfunk.

Altrangaj sukcesoj[redakti | redakti fonton]

2006: Adolf – Ich hock' in meinem Bonker (Hitlerparodio de bildstriisto Walter Moers kunlabore kun Thomas Pigor kiel hitlera voĉo)

Pigor kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Thomas Pigor estas Esperanto-parolanto[1]. En unuminuta kanzoneto li varbas por Esperanto kiel EU-a lingvo (Deutschlandfunk Kultur)[2].

Krome en sia programo de 2014 en Bar jeder Vernunft li enigis triminutan klarigon de gramatikaj strukturoj de Esperanto. Poste li kantis „Kisi vin“ [3].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lars Sözüer raportas ke li babilis kun li en Esperanto, vd. la retliston esper-german, 2019-10-24 11:06
  2. Deutschlandfunk Kultur, Wurfsendung: "Wenn ich die EU wär'"
  3. Kanto ĉe youtube. Teksto trovebla en la retejo de Pigor & Eichhorn[rompita ligilo]
  4. La filmeto ankaŭ ekzistas en multaj pliaj lingvoj, ekzemple jen la kontraŭjudisto parolas en la hebrea.