Ĝardena atriplo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
ĝardena atriplo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: dukotiledonuloj dicotyledones
Ordo: Kariofiloj Caryophyllales
Familio: Amarantacoj Amaranthaceae
Subfamilio: Chenopodioideae
Genro: Atriplo Atriplex
Specio: A. hortensis
Atriplex hortensis
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La ĝardena atriplo (Atriplex hortensis) estas plantspecio el la familio de la Amarantacoj (Amaranthaceae). Ĝi estas unu el la plej malnovaj kulturplanto kaj estas/estis kultivata kiel legomo, salatplanto, kuracplanto, kaj tinkura planto, respektive ornamplanto.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

ilustraĵo

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

La ĝardena atriplo estas unujara herba planto, kiu kreskas ĝis 2,5 metroj. La superteraj plantopartoj estas milde farunecaj kaj glimas ruĝece. La staranta, verde strieca tigo havas kvareĝan kversekcon.

La alterne sidantaj folioj havas folitigon kaj foliplaton. La folitigo havas longecon de 0,3 ĝis 4 cm. La ambaŭflankaj nebrilaj malhelverdaj surfacoj estas lobaj kaj havas longecon de 5 ĝis 25 cm kaj larĝecon de 3 ĝis 18 cm. La folirando estas glata aŭ malmulte loba.

fruktaro
antaufolioj kaj brunaj semoj

Floraro kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La ĝardena atriplo floras en moderaj klimatoj de julio ĝis septembro. La floroj staras en la akseloj de brakteoj en volvaĵoj. La infloresko estas kunmetitaj spikaj floraroj.

La verdaj aŭ ruĝaj floroj estas masklaj, inaj aŭ duseksaj. Duseksaj floroj (sen antaŭfolioj) konsistas el kvin longecaj terpaloj kaj kvin stamenoj kaj el unuhorizontale karpelo. Ĉe la masklaj floroj mankas la karpelo, ĉe la inaj la stamenoj. La inaj "vertikalaj" floroj estas envolvitaj de du antaŭfolioj, ekzistas nur unu ovario.

Frukto kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La fruktaro tre forte suben-kliniĝas pro la pezo. La vertikala frukto estas ĉirkaŭvolvita de duontravideblaj antaŭfolioj, kiuj pligrandiĝas je 15 mm.

Maldika fruktomuro ĉirkaŭas la semon. La ŝajnfruktoj tre diverse aspektas: plantaj, rondaj, flugilhavaj kaj 5 ĝis 10 mm grandaj. Ekzistas du semotipoj (heterokarpio), kiuj troviĝas kaj en vertikalaj kaj en horizontalaj floroj. La flave brunaj semoj havas diametron de 3–4 mm kaj estas nebrilaj kaj la semo estas tuj ĝermebla. La nigraj semoj kun diametro de nur nur 1,5 ĝis 2 mm estas glataj, kaj havas dikan kaj ledan tegumenton. Ĝi ĝermas nur post du jaroj.

Kromosoma nombro[redakti | redakti fonton]

La kromosomonombro estas 2n=18.[1]

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La ĝardena atriplo estas C3-planto kun normala folia anatomio.[2]

La polenigado okazas per mempolenigado, sed ankaŭ polenigado pere de insektoj, aŭ de vento, estas ebla.[3]

La disvastigado de la diasporoj okazas kiel semaĥorio.

Enhavaj substancoj[redakti | redakti fonton]

La ĝardena atriplo estas kiel multaj aliaj legomoj, riĉa je vitaminoj (A, C) kaj mineraloj (kalcio, kalio, magnezio, fosforo) kaj proteino. Simile al spinaco la ĝardena atriplo enhavas ankaŭ multe da okzalata acido. La semoj enhavas saponinon, kiu respondecas pri ĝia laksiga efiko.

Kreskejo kaj kulturformo[redakti | redakti fonton]

La ĝardena atriplo estas disvastigita en tuta Eŭropo, en la mediteranea regiono ĝis Ĉinujo.[4] Ĝi hejmiĝas en Proksima Oriento kaj Oriento. Ĝi nur malofte troviĝas en la tropikoj.

Laŭ arĥeologiaj trovaĵoj oni scias, ke la planto jam estis kultivata ekde jarmiloj. La sovaĝa formo Atriplex aucheri verŝajne venas el meza Azio.

Jam la antikvaj grekoj konis la planton kaj ĝi tiam ne nur estis kultivata en la mediteranea regiono, sed ankaŭ ĝis Tibeto kaj Bengalujo. La plej frua priskribo estis de Teofrasto (371-287 a. K.). La grekoj nomis la planton atrafaksis', andrafaksĥrisolaĥanon, kiu signifas "ora legumo" kiu rilatas al la ora koloro de la monerformaj fruktoj. La romianoj nomis la planton Atriplex, verŝajne pro la triangula ("triplex") foliformo. Same kiel folibeto la romianoj portis la planton al Mezeŭropo. La uzo de la ĝardena atriplo kiel nutraĵo en Eŭropo nur maloftiĝis post la enkonduko de spinaco ĉirkaŭ la jaro 1200.

Hodiaŭ la ĝardeno nur estas malofte kultivata en meza Eŭropo. La planto sovaĝiĝis en agroj kaj ĝardenoj.[5]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

ruĝfolia formo de la ĝardena atriplo

La ĝardena atriplo (Atriplex hortensis) apartenas al la genro Atriplex sekcio Atriplex.[2] kaj al la tribo Atripliceae en la subfamilio ''Chenopodioideae'' ene de la familio Amarantacoj (Amaranthaceae). Tie troviĝas la Ĉenopodacoj (Chenopodiaceae).

La unua priskribo de Atriplex hortensis okazis en 1753 fare de Carl von Linné en Species Plantarum 2, p.v1053.[6] Atriplex hortensis fariĝis la tipa specio (lectotypus) de la genro Atriplex.[1]

Sinonimo de Atriplex hortensis L. estas Chenopodium hortense (L.) E.H.L. KRAUSE[1] kaj Atriplex microthecaMOQ.[4]

La ĝardena atriplo ekzistas en minimume kvar varioj:

  • ‘Flava atriplo’ aŭ ‘blanka atriplo’ (Atriplex hortensis var. atrosanguinea): Tiu ĉi kulturformo estas helverda kaj havas preskaŭ flavajn foliojn. Ĝi estas la plej ofta kultivata.
  • ‘verda atriplo’ (Atriplex hortensis var. hortensis, sinonimo: Atriplex hortensis var. sativa): Ĝi estas forta planto kun forta eĝa tigo. Ĝi havas malhelverdajn foliojn.
  • ‘Rote Melde’ (Atriplex hortensis var. rubra L.): Ĝi havas kamenruĝajn tigojn kaj foliojn. La malsupra flanko de la folioj estas forte rozekolora. La brunaj semoj estas renforma kaj malhele ruĝe brunaj. Ĝi estas precipe kultivata kiel ornamplanto (sekfloro), sed ankaŭ povas esti manĝata.
  • ‘duonruĝa atriplo’: ĝi estas malofta.

Uzado[redakti | redakti fonton]

Nutraĵplanto[redakti | redakti fonton]

La ĝardena atriplo estas manĝata kiel spinaco aŭ la juna folioj povas esti uzataj nekuiritaj kiel salato. En Francujo atriplo estas manĝata kun okzalo. Ankaŭ la semo estas manĝebla.

Kuracplanto[redakti | redakti fonton]

La ĝardena atriplo dum pasintaj jarcentoj estas ofte uzata kiel multflanka kuracplanto. La folia efiko estas diureziga. Folioj kaj semoj servas kiel vomigilo kaj kiel laksigilo. La planto krome estas uzata ĉe neŭrastenio. En la popola medicino ĝi ankaŭ estas uzata por kuraci pulmajn malsanojn.

Tinktura planto[redakti | redakti fonton]

El la semoj oni povas gajni bluan koloraĵon. Jam en mezepoko oni sciis, ke per atriplo oni povas kolorigi harojn nigraj kaj ŝtofo verda.

Ornamplanto[redakti | redakti fonton]

La ruĝaj kulturformoj estas kultivataj en ĝardenoj kiel ornamplantoj.

Kultivado[redakti | redakti fonton]

En la moderaj latitudoj atriplo estas kultivata simile al spinaco. La semoj estas dissemataj ekde februaro en vicoj. La planto estas uzata kiel junplanto ĉirkaŭ 40 ĝis 60 tagoj post la dissemo. Refoje elsemo eblas. Somere la planto plej bone kreskas, sed tiam ankaŭ bezonas regulan akvumadon.

Atriplo toleras malsekecon (30 ĝis 140 mm precipitaĵo jare), froston, ankaŭ acidan grundon (pH 5,0 ĝis 8,2), varmegon, salon, sablan grundon kaj fiherbon. La rikoltkvanto estas inter 450 ĝis 800 kg folilegomoj po hektaro. Po 14 t de biomaso po hektaro eblas. Tio egalas al unu tuno da proteino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ĝardena atriplo ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  2. 2,0 2,1 Gudrun Kadereit, Evgeny V. Mavrodiev, Elizabeth H. Zacharias, Alexander P. Sukhorukov: Molecular phylogeny of Atripliceae (Chenopodioideae, Chenopodiaceae): Implications for systematics, biogeography, flower and fruit evolution, and the origin of C4 Photosynthesis. In: American Journal of Botany. Band 97, Nr. 10, 2010, S. 1664–1687.
  3. Gartenmelde bei BiolFlor der Datenbank biologisch-ökologischer Merkmale der Flora von Deutschland. [1] Arkivigite je 2015-03-06 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 17an de Aprilo 2016.
  4. 4,0 4,1 Pertti Uotila: Chenopodiaceae (pro parte majore). In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Berlin 2011. Atriplex hortensis bei PESI-Portal.
  5. Atriplex hortensis L., Garten-Melde. W: FloraWeb.de. germane
  6. Erstbeschreibung eingescannt bei Biodiversity Heritage Library

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]