Observatorio de Monto Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Monto Wilson
Observatorio
Teleskopo Hooker de 2,5 m
Oficiala nomo: Mount Wilson Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Pasadena (Kalifornio)
Supermara alteco 1 742 m s. m.
Koordinatoj 34° 13′ 29″ N 118° 3′ 26″ U / 34.22472 °N, 118.05722 °U / 34.22472; -118.05722 (mapo)
Estiĝo 1904
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Vikimedia Komunejo: Mount Wilson Observatory
Retpaĝo: http://www.mtwilson.edu/

La Observatorio de Monto Wilson (angle : Mount Wilson Observatory aŭ MWO) estas astronomia observatorio en la Kantono Los-Anĝeleso (Kalifornio). Ĝi estas sur la supro de la Monto Wilson, norde de Pasadena. Ĝia IAU-kodo estas 113.

Historio[redakti | redakti fonton]

Suna observatorio estis fondita sur la Monto Wilson en 1904 fare de George Ellery Hale, sub la patroneco de la Carnegie Institution de Vaŝingtono. Dek kvin jaroj antaŭ en 1889 William Henry Pickering, por la Observatorio de Harvard, konstruigis observatorion sur la Monto Wilson, sed la severa vintro 1889 - 1890 malfaciligis la viv-kondiĉojn por la astronomoj kaj la ejo estis forlasita post nur 18 monatoj.

Multenombraj malkovroj de la unua duono de la 20-a jarcento estis plenumitaj elde la Observatorio de Monto Wilson, notinde la ekspansion de Universo. Kvankam la kresko de la aglomeraĵo Los-Anĝeleso malhelpis la eblecon observi la objektojn de la profunda ĉielo, la loko restas grava ejo de scienca esploro.

Instrumentoj[redakti | redakti fonton]

La teleskopo Hale de 1,5 metro[redakti | redakti fonton]

La teleskopo Hale de 1,5 metro

George Ellery Hale ricevis en 1896 kiel donaco de sia patro, la industriestro William Hale, spegulon de diametro 1,5 m. fabrikata de la francia vitrofarejo Saint-Gobin. Ĉar Hale ricevis la fonduson necesan por la kreo de la observatorio nur en 1904, la konstruo de la teleskopo komencis en 1905 kaj daŭris du jarojn. La muntaĵo kaj la strukturo estis konstruitaj en San-Francisko, kaj feliĉe postvivis al la tertremo de 1906.

La teleskopo vidis sian unuan lumon la 8-an de decembro 1908, tiam ĝi estis la plej granda teleskopo en la mondo. Ĝi permesis notindajn progresojn en la kampo de la spektroskopio, la fotografio de nebulozoj kaj mezuroj de paralakso. Per ĝi, Harlow Shapley montris, ke la Suno estas tre malproksima de la centro de la Lakta Vojo.[1]

En 1992, la Teleskopo Hale ricevis sitemon de adaptiĝema optiko, kiu multe plibonigis ties distingokapablon, pasante de 0,5 al 0,07 arksekundo.

Nuntempe la Teleskopo Hale ne plu utilas por la scienca esploro, kaj estas malfermita al la publiko por eduko : la instrumentoj en ĝia fokuso estis anstataŭigitaj per okularioj.

Ĝi estas unu el plej grandaj teleskopoj malfermitaj al la publiko en la mondo.Citaĵa eraro La malfermanta etikedo <ref> estas misformita aŭ havas netaŭgan nomon; $2

La teleskopo Hooker de 2,5 metroj[redakti | redakti fonton]

La teleskopo Hooker de 2,5 m.

Tuj post la komenco de la unua teleskopo, Hale decidis krei ankoraŭ pli grandan instrumenton. La fonduso venis parte de la industriestro kaj amatora astronomo John Daggett Hooker (18381911) en kies honoro la teleskopo estis nomita. La spegulo estis ankoraŭ fabrikita de Saint-Gobin inter 1906 kaj 1908, ĝia unua lumo okazis la 1-an de novembro 1917. Ĝia mekanismo, sufiĉe malsimpla, inkludas flosilon sur hidrargo kiu permesas "fluigi" la movojn.

En 1919 la teleskopo Hooker ricevis interferometron disvolvita de Albert Abraham Michelson. Tia instrumento estis unuafoje uzita en astronomio ; per ĝi Michelson precize mezuris la distancon kaj grandon de iuj steloj kiel Betelĝuzo. Henry Norris Russell disvolvis sian sistemon de klasifiko de la steloj sur bazo de observoj plenumitaj per la teleskopo Hooker. Ankaŭ Edwin Hubble uzis observojn per ĝi por konkludi, ke parto el la nebulozoj estas fakte galaksioj foraj el nia Lakta Vojo. Pli malfrue li evidentigis la fenomenon de ŝajna forfuĝo de la galaksioj ŝuldata al la ekspansio de Universo.

La teleskopo Hooker restis tre longtempe la plej granda teleskopo en la mondo, ĝis kiam ekfunciis la Teleskopo Hale de diametro 5,08 ĉe la Observatorio de la Monto Palomar.

Sunaj teleskopoj[redakti | redakti fonton]

Sur la ejo estas tri sunaj teleskopoj, el kiuj du estas ankoraŭ uzataj por sciencaj esploroj.

La Teleskopo Snow[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis la unua instrumento instalita sur la Monto Wilson translokita el la situejo de la Observatorio Yerkes en 1904.[2], Tiu teleskopo de 61 cm de diametro, kuplita kun spektrografo, permesis revolucian laboron pri la sunmakuloj, dopleraj bildoj de la rotacio de la Suno kaj bildoj de la Suno en pluraj ondolongoj. Ĝi estas nun uzita nur de studentoj pri suna fiziko kaj spektroskopio.

La suna turo de 18 metroj[redakti | redakti fonton]

Finkonstruita en 1908, tiu teleskopo sur turo de 60 futoj permesis multe pli altan distingokapablon ol tiu de la teleskopo Snow : la pozicio de la optikaĵoj supre de turo permesas eviti la perturbon pro la aero varmigita de la suno proksime de la grundo.[3] La 25-an de junio 1908 Hale, observinte fendon de spektraj linioj pro Zeeman-efiko en la spektro de sunmakulo, notis ke ekzistas magneta kampo ekster de Tero.[4], Kroma malkovro estis la inversiĝo de la sunmakula poluseco dum la nova suna ciklo de 1912. En la 1960-aj jaroj, Robert B. Leighton malkovris la sunan osciladon de 5 minutoj : naskiĝis la kampo de la heliosismologio.[5],

La suna turo de 18 metroj estas mastrumata de la Departemento pri Fiziko kaj Astronomio de la Universitato de Suda Kalifornio (USC).

La suna turo de 46 metroj[redakti | redakti fonton]

La sukceso de la turo de 18 metroj instigis George Ellery Hale entrepreni ankoraŭ pli grandan teleskopan turon. La turo de 46 metroj (150 futoj) sekvas la koncepton de "Turo en turo" : interna turo subtenas la optikaĵojn ; ekstera turo, kiu tute ĉirkaŭas la internan turon, subtenas la kupolon kaj la plankojn ĉirkaŭ la optikaĵoj. Tiu principo permesas totala izolo kontraŭ la osciladoj pro la vento. La turo estis finkonstruita en 1910, sed difekta optikaĵo estigis malfruon de du jaroj, antaŭ taŭga dulenso estis instalita. La esploroj inkludas la sunan rotacion, la poluseco de la sunmakuloj, ĉiutaga desegno de la sunmakuloj kaj multenombraj studoj pri magneta kampo. Tiu suna teleskopo estis la plej granda en la mondo ĝis la finkonstruo de la Suna Teleskopo McMath-Pierce ĉe la Nacia Observatorio de Kitt Peak en 1962.[6]

La suna turo de 46 metroj estas mastrumata de la Divido pri Astronomio kaj Astrofiziko de la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso (UCLA), post ke la Carnegie Institution cesigis la monhelpon.

Interferometroj[redakti | redakti fonton]

La malmulte malpertuba aero supre de la Monto Wilson faras de ĝi taŭga loko por la interferometrio. Michelson faris la unuaj senperaj mezuroj de la diametro de steloj (aliaj ol Suno) per la teleskopo Hooker en 1919.

La Kosma Infraruĝa Interferometro (Infrared Spatial Interferometer, ISI) estas aro da tri teleskopoj de diametro 1,7 laborantaj en la proksima infraruĝo, la maksimuma distanco inter la teleskopoj estas 70 metroj, tiu baza linio permesas distingokapablon de 0,003 arksekundo por la ondolongo de 11 mikrometroj. Tiu instrumento estas mastrumita de la Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley.[7]

La Areo de la Centro por Alta Angula distingokapabla Astronomio (Center for High Angular Resolution Astronomy array : CHARA array) estas interferometro komponita de ses teleskopoj de 1 metro de diametro sur tri malsamaj aksoj ; la distanco inter instrumentoj povas atingi 330 metrojn. En la infraruĝo, ĝia distingokapablo estas 0,0005 arksekundo. Tiu instrumento, kiu ekfunkciis en 2002, estas mastrumita de la Universitato de Georgio.[8]

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj el plej notindaj malkovroj faritaj elde la Observatorio de Monto Wilson :

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]