Ĉikaga bluso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muddy Waters, ĉefa kreinto de postmilita Ĉikaga bluso.

La Ĉikaga bluso aŭ en angla Chicago blues estas formo de bluso indiĝena de Ĉikago. Ĉikaga bluso estas tipo de urba bluso. Urba bluso evoluis el klasika bluso sekve de la Granda Migrado de afrikusonanoj el Suda Usono al la industriaj urboj de la nordo, kiaj Ĉikago.[1] La Ĉikaga bluso estis bazita ĉirkaŭ la sono de la elektra gitaro kaj la harmoniko, kiu estis ludita pere de soninstalaĵo aŭ de gitar-amplifilo.

Urba bluso startis en Ĉikago kaj Sankta Luiso, kiel muziko kreata de part-tempaj muzikistoj ludantaj kiel stratomuzikistoj, ĉe porokazaj aŭ hazardaj festoj, kaj aliaj eventoj en la komunumo de afrikusonanoj. Por ekzemplo, botelkola gitaristo Kokomo Arnold estis ŝtallaboristo kaj havis eksterleĝan alkoholejan negocon kiu estis multe pli enspeziga ol lia muziko.[2]

Elstaraj muzikistoj de Ĉikaga bluso estis Muddy Waters, Howlin' Wolf, Willie Dixon, Earl Hooker, Slim Harpo kaj Koko Taylor; gitaristoj kiaj Freddie King, Otis Rush, Luther Allison, Magic Sam, Magic Slim, Syl Johnson, Jimmy Rogers, Buddy Guy, Robert Lockwood Jr., Bo Diddley, Mike Bloomfield, Homesick James, Johnny Shines, Johnny Young, Floyd Jones, Eddy Clearwater, Mighty Joe Young, Phil Guy, Lil' Ed Williams, J. B. Hutto, kaj Elmore James; harmonikistoj kiaj Big Walter Horton, Little Walter, Billy Boy Arnold, Charlie Musselwhite, Paul Butterfield, Junior Wells, Corky Siegel, Billy Branch, James Cotton, Jimmy Reed, kaj Sugar Blue; klavaristoj kiaj Otis Spann, Lafayette Leake, Blind John Davis, kaj Erwin Helfer.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. William H. Frey, "The New Great Migration: Black Americans' Return to the South, 1965–2000", The Brookings Institution, Majo 2004, pp. 1–3, alirita la 19an de Marto 2008.
  2. Oakley, Giles. (1976) The Devil's Music: A History of the Blues. Nov-Jorko: Taplinger, p. 177. ISBN 0800821890.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Keil, Charles (1991) [1966]. Urban Blues. Chicago, IL: University of Chicago Press. pp. 255 + ix + 8pp of plates. ISBN 0-226-42960-1.
  • Oakley, Giles (1976). The Devil's Music: a History of the Blues. London: BBC. p. 287. ISBN 0-563-16012-8.