Zsigmond Tóth

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Zsigmond Tóth [ĵigmond tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Zsigmond estis hungara kuracisto, profesoro, anatomo, antropologo.

Zsigmond Tóth [1] naskiĝis la 6-an de septembro 1872 en Pécs. Li mortis la 20-an de junio 1950 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zsigmond Tóth akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1896. Post siaj studoj li laboris en la universitata anatomia instituto. Inter 1911 kaj 1920 li estis ĉefkuracisto pri la ĉefurba sanstato, poste vicinstitutestro, sed nature li instruis en la universitato. En 1922 li estis nomumita publika ordinara profesoro de Reĝa Universitato Erzsébet, kiu provizore funkciis en Budapeŝto. En la sekva jaro li sekvis la universitaton al Pécs, kie li estis dekano en la studjaro 1932, rektoro en 1940. Li havis meritojn pri la anatomia instituto en Pécs. Li instruis ĝismorte.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.