André Rebouças

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Rebouças
Persona informo
Naskiĝo 13-an de januaro 1838 (1838-01-13)
en Cachoeira
Morto 9-an de aprilo 1898 (1898-04-09) (60-jaraĝa)
en Funchal
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Patro Antônio Pereira Rebouças
Frat(in)o Antônio Pereira Rebouças Filho
Okupo
Okupo inĝenieropolitikisto • railway engineer
vdr
André Rebouças, pentrita de Rodolfo Bernardelli

André Pinto REBOUÇAS ([rebousas]; Cachoeira, 13-a de januaro 1838Funchal, 9-a de maio 1898) estis brazila inĝeniero, kontraŭsklavisto kaj inventisto,[1][2] filo de Antônio Pereira Rebouças (1798-1880) kaj Carolina Pinto Rebouças. Advokato, membro de la Parlamento (reprezentante la brazila subŝtato Bahio) kaj konsilisto al Petro la 2-a, lia patro estis filo de liberigita sklavo kaj portugala tajloristo. Siaj fratoj Antônio Pereira Rebouças Filho kaj José Rebouças ankaŭ estis inĝenieroj.

Malgraŭ la rasismo de la epoko, Rebouças iĝis fama en Rio-de-Ĵanejro, tiutempe ĉefurbo de la Imperio de Brazilo. Li solvis la problemon de akvoprovizado, alportante ĝin de ŝprucfontoj de ekster la urbo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum la Milito de la Trilanda Alianco, André Rebouças servis kiel militara inĝeniero, kaj kreis torpedon, uzita sukcese.[3]

En 1871, André kaj sia frato Antônio, ankaŭ inĝeniero, prezentis al Imperiestro Petro la 2-a fervojo-projekto ligante la urbon Curitiba ĝis la marbordo de Paranao, en la urbo Antonina. Dum la projekta plenumigado, oni ŝanĝis la vojon al Haveno de Paranaguá. Ĝis hodiaŭ, tiu fervoja verko elstaras pro sia teknika audaco.

Apud Machado de Assis, Cruz e Souza kaj José do Patrocínio, André Rebouças estis reprezentanto de la malgranda nigra suprenira meza klaso kaj unu el la plej gravaj voĉoj por la estingo de sklaveco. Li helpis krei la Brazila Kontraŭsklaveca Societo, apud Joaquim Nabuco, José do Patrocínio kaj aliuloj. Li ankaŭ partoprenis la Kontraŭsklavisma Konfederacio kaj verkis la regularon de la Centra Emancipiga Asocio.[4] Rebouças ankaŭ estis membro de la Centra Enmigrada Societo kune kun la Vicgrafo de Taunay.[4]

Li instigis la karieron de muzikisto Carlos Gomes, kreinto de la opero O Guarani.

Inter septembro 1882 kaj februaro 1883, Rebouças restis en Eŭropo, kaj poste revenis al Brazilo por daŭrigi la klopodadon kontraŭ la sklaveco. Kun la fino de la sklaveco en Brazilo, ankaŭ falis la Imperio. Do, en 1889, André Rebouças transloĝiĝas kun la imperia familio al Eŭropo. Dum du jaroj, li restis ekzilita en Lisbono, laborante kiel ĵurnalisto por la brita gazeto The Times. Poste, li transiras al Cannes, kie li restis ĝis la morto de Petro la 2-a en 1891.[4]

En 1892, deprimita kaj kun monaj problemoj, Rebouças akceptas postenon en Luando, kie li restis dum 15 monatoj. Ekde 1893, li loĝis en Funchal, en la Madejra Insulo, kie li memmortigas la 9-an de majo 1898. Sia korpo estis trovita ĉe la bazo de klifo, proksimume al la hotelo kie li vivis.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Blackinventor (angle). Arkivita el la originalo je 2010-04-11. Alirita 18-a de julio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-11. Alirita 2016-05-14.
  2. O negro nas ciências (portugale). TV Brasil. Arkivita el la originalo je 25-a aŭgusto 2011. Alirita 18-a de julio 2010.
  3. Redetec (portugale). Redetec.org.br. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 18-a de julio 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-07-06. Alirita 2016-05-14.
  4. 4,0 4,1 4,2 4,3 Biografia. Engenheiro e abolicionista brasileiro André Rebouças

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • O quinto século. André Rebouças e a construção do Brasil, de Maria Alice Rezende de Carvalho. 1998. Eldonejo Revan. ISBN 8571061386
  • Da Abolição da Escravatura à Abolição da Miséria: A vida e as ideias de André Rebouças, de Andréa Santos Pessanha
  • André Rebouças: um engenheiro do Império, de Alexandro Dantas Trindade. 2011. Eldonejo Hucitec. ISBN 9788579701092