Olof Pettersson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Olof Pettersson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1978
en Stokholmo
Lingvoj Esperantosvedaangla
Nacieco sveda
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Olof Pettersson - naskiĝis la 28-an de februaro 1978 - estas sveda esperantisto, kiu naskiĝis kaj ankaŭ laŭ la stato de 2022 loĝas en Stokholmo. Li esperantiĝis fine de la 1990-oj kiam li partoprenis komencantajn kursojn ĉe la Esperantoklubo de Stokholmo. 2006 kaj 2007 li re-aktiviĝis per partoprenado en du mallongaj distanckursoj por Esperanto-komencantoj ĉe la universitato de Umeå en norda Svedio, kaj 2007–2008 li studis kurson pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe la universitato de Stokholmo. 2012 li gajnis stipendion de UEA por partopreni Internacian Someran Terminologian Trejnadon (angle: International Terminology Summer School) dum semajno en Vieno, Aŭstrio[1] kaj post tio iĝis kunlaboranto de Terminologia Esperanto-Centro (TEC)[2].

En 2007 li estis elektita kiel estrarano de Sveda Esperanto-Federacio (SEF) kaj iĝis vicprezidanto 2010–2016. Ekde 2008 li estas kunredaktisto de La Espero. Dum la Sveda Esperanto-Kongreso 2016 en Gdansko, Pollando, li estis elektita prezidanto de SEF, kaj ekde almenaŭ marto 2022 denove funkcias kiel vicprezidanto.[3]

Profesie li estas laboras kiel komputila teknikisto en gimnazia lernejo, kaj samtempe studas lingvistikon ĉe la universitato de Stokholmo[4] kaj samtempe ankoraŭ plukunlaboras en sia antaŭa universitato de Upsalo.[5]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]