Elektromezurilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Elektromezurilo
mezurilo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
Elektromezuriloj en Tajvano

Elektromezuriloelektronombrilo estas aparato kiu mezuras la kvanton da elektra energio uzita de domoentrepreno. Mezuroj estas kutime faritaj en kilovathoroj (kWh).

Historio[redakti | redakti fonton]

Elektromezuriloj fariĝis popularaj kiam pli kaj pli da domoj estis konektitaj al la elektra reto en la 1880-aj jaroj. Anstataŭ kalkuli la uzitan elektran energion baze de la nombro da elektraj iloj en la domo, necesis trovi pli precizan kaj justan sistemon.

Tipoj de elektromezuriloj[redakti | redakti fonton]

Elektromezurilo laŭ la principo de Ferraris
Elektronika elektromezurilo

Elektromekanikaj mezuriloj[redakti | redakti fonton]

Vaste uzataj estas la elektromezurilo laŭ la principo inventita de la itala inĝeniero Galileo Ferraris. En tiuj mezuriloj la alterna tensio kaj la kurento fluanta tra alumina disko produktas turnomomanton. Ĉilasta estas proporcia al produto de tensio kaj kurento kaj sekve al elektra povumo. La disko turnas kun rapido proporcia al elektra povumo kaj la nombro da rotacioj indikas la kvanton da konsumita elektra energio.

Elektronikaj mezuriloj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe en novaj instalaĵoj oni uzas plejofte elektronikajn mezurilojn, kiuj ne enhavas moviĝantajn mekanikajn erojn. Elektronikaj sistemoj mezuras kurenton kaj tension kaj la valoroj estas prilaborataj en aparta mikroprocesoro kiu eldonas la valoron de la konsumita energio (kaj aliaj interesajn valorojn) sur malgranda ekrano.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]