Sejŝela palmo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
sejŝela palmo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonuloj monodicotyledones
Ordo: Arekaloj Arecales
Familio: Fagaloj Arecaceae
Genro: Lodoicea
Lodoicea maldivica
(J.F.GMEL.) PERS.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sejŝela palmo (Lodoicea maldivica), aŭ sejŝela nukso estas endemia PalmoArakaco, kiu nur kreskas nature sur la insularo de la Sejŝeloj. Ĝi nur kreskas sur la du ĉefaj insuloj Praslin kaj Curieuse. Ĉi tie ĝi formas ofte puraj palmaroj nur el sejŝelaj palmoj. Ĝiaj semoj estas la plej grandaj de la planta regno.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La sejŝela palmo estas forta, alta, solitera kaj sendorna ventumilpalmo. Ĝi estas dioika plufloje floranta. La trunko estas rekta, ĉe la bazo iom pli larĝa kaj kun ringoj (spuroj de la folicikadroj). Ĝi havas altokreskon ĝis 24 m kaj trunkan diametron ĝis 50 cm.[1] La krono formas duonglobon konsistanta el ĉ. 15 ĝis 20 folioj[1].

La palmoj kreskas tre malrapide kaj verŝajne povas vivi 200 jarojn.[2]

La Kromosomonombro estas 2n = 34.

Folioj[redakti | redakti fonton]

La folioj estas falditaj, manfome dividita kaj restas post la formortado ĉe la planto, ĉe la altaj palmoj ĝi forfalas pro la propra pezo. La foliingo disŝiras vidalvide de la pedunklo, kaj ĉe la bazo de la pedunklo formiĝas triangula fendo. La pedunklo longas 1,8 ĝis 3,6 m.[1] Ĝi estas forta kun profunda kanaleto, je la malsupra surfaco ĝi estas rondigita. La malsupra surfaco estas kovrata de malgrandaj nigraj punktoj kaj neregulaj hararo. La meza ripo estas longa, fariĝante iom post iom pli mallarĝaj kaj atingas preskaŭ la fino de la foliplato. La foliplato estas preskaŭ samlonga kiel la pedunklo. Ĝi longas ĝis 5,4 m kaj larĝas 3,6 m .[1] Ĝi estas rigida, je la bazo kojnforma kaj estas dividita en simplaj segmentoj je la kvarono ĝis triono de la longeco. Tiuj segmentoj estas mallonge dupartaj (bifidaj), la liberaj finoj pendas. La supra surfaco estas brila, glata, la malsupra surfaco malbrila kaj kun densa hararo laŭlonge de la faldo. La mezaj ripoj estas bone videblaj je la malsupra surfaco.

Floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La floraroj estas masivaj, staras inter la folioj (interfolie)kaj estas pli mallongaj ol la folioj. Ili pendas. Masklaj kaj inaj floraroj signife distingiĝas.

maskla floraro kun verda felsumo (Phelsuma astriata)
masklaj floroj
Ina floraro kun nematuraj fruktoj
nematuraj semoj

Masklaj floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La masklaj floraroj havas mallongajn kaj mallarĝaj pedunklojn. Ili estas plej ofte nedisbranĉigitaj kaj finiĝas en unuopaj raĥiloj (florportanta akso) aŭ en du ĝis tri fingumitaj raĥiloj. La antaŭfolio estas mallonga, kun du kiloj kaj je la ventro fendita, sed havas longan fermitan pinton. Ekzistas unu brakteo ĉe la pedunklo de la floraro, kiu kovras la pedunklon. La raĥilo estas masiva, amentosimila kaj portas je la bazo pluraj grandaj malplenaj ujoformaj brakteoj. Super tiuj staras spirale ordigita ledraj brakteoj, kunkreskis flanke kaj formas distale grandaj fosaĵoj. En tiuj fosaĵoj staras en cincino 60 ĝis 70 masklaj floroj.

Ĉiu maskla floro havas unu fibreca brakteolo. La tri sepaloj estas kunkreskinta en nesimetria tubo, la pintoj estas liberaj kaj nesimetriaj. La korolo konsistas el longa bazo kaj tri oblongaj pintoj, kiuj larĝas nesame. Unu floro enhavas 17 ĝis 22 stamenoj, kiuj havas je la surfaco plilongigitan receptakulon. La filamentoj estas mallongaj, larĝaj, la anteroj estas oblongaj kaj la pintoj retrofleksigitaj. La rudimento de la pistilo estas kolonforma kaj triparta.

Inaj floraroj kaj floroj[redakti | redakti fonton]

La ina floraro estas ne disbranĉigita. Aĝi havas antaŭfolion kaj du (ĝis tri) tubaj brakteoj ĉe la florara pedunklo. Tiuj brakteo estas fendita je la ventro, kaj havas pintan finon simiel kiel la maskla floraro. Ekzistas nur unu raĥilo, kiu estas mallonga, larĝa, arkforma kaj je la fino pli mallarĝa. Ĝi havas plurajn malplenajn ujformaj brakteoj. La sekvantaj brakteoj estas grandja kaj portas po unu ina floro.

La ina floro estas la plej granda floro ĉe palmoj. La floroj havas pedunklojn kaj je la bazo du flankaj grandaj ujformaj brakteoloj. La sepaloj estas liberaj, imbrikataj, ledraj, rondecaj kaj je la bazo dikiĝinta. La tri petaloj similaj al la sepaloj. La staminodioj estas triangulaj, malaltaj, baze kunkreskintaj kaj havas plurajn pintajn finojn. La ginecio estas ovforma kaj konsistas el tri karpeloj. Ili havas triloban centran nektarion. La pistilo estas larĝa. La tri stigmoj estas mallongaj kaj retrokurbita. La ovarioj estas bekformaj, ortotropaj, flanke flugilformaj kaj havas flankajn korpojn, eble neevoluintaj ovarioj.

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La frukto estas granda kaj longas ĝis 50 cm[1]. Ĝi estas ovforma kaj pintakaj havas unu (ĝis tri) semojn. La eksokarpo estas glata, la mezokarpo fibreca. La endokarpo konsistas el unu ĝis tri dikaj kaj malmolaj drupoj.

La semo estas la plej granda el la plantsemoj. La endospermo estas dika kaj malmol, kava kaj homogena.

Semo pezas 10 ĝis 25 kg. Ĉar la frukto povas konsisti el ĝis tri semoj, la pezo povas esti ĝis 45 kg.[3]

Unu palmo formas ofte nur unu frukto po jaro. La maturiĝo de la frukto daŭras ĝis sep jaroj.[2]

Disvastigado, kreskejoj kaj minaco[redakti | redakti fonton]

palmaro el sejŝelaj palmoj

La sejŝela palmo estas endemiulo sur la Sejŝeloj. Ĝi nur kreskas sur la deklivoj kaj valoj de la sejŝelaj insuloj Praslin kaj Curieuse. En pasinteco ĝi ankaŭ kreskis sur la najparaj insuloj. Ĝi ne kreskas en la marborda ebeno kaj sur la montaj pintoj.

Ĝi toleras diversajn grundojn. Plej bone ĝi kreskasen arbaroj super rpfundaj, humidaj valaj grundoj. Ĉi tie la sejŝelaj palmoj preskaŭ kreskas solaj aŭ en socio kun aliaj palmoj (ekzemple Deckenia nobilis) aŭ pandano Pandanus hornei..[4]

La IUCN kalkulis en 2011 ke ekzistas 8282 plenkreskaj arboj. La plej multaj kreskas en Vallée de Mai, en Fond Ferdinand kaj sur la insulo Curieuse.[4]

Dum la lastaj tri generacioj oni divenas malkrekson de la popilacio je ĉ. 30 %. La kialoj estas pedo de la kreskejo kaj naturaj incendioj kaj brulmastrumado kaj invadaj patogenoj kaj parazitoj. La palmo havas la staton "endanĝerita“.[4]

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La genro Lodoicea estas en la familio Arekacoj ‚‘Arakaceae‘‘ en la subfamilio Coryphoideae, tribo Borasseae kaj subtribo Lataniinae. La genro konsistas nur el unu spcio, la specio Lodoicea maldivica. La parenca grupo estas eventuale la grupo el Borassodendron kaj Borassus.

La genro havas sian nomon laŭ la franca reĝo Ludoviko la 15-a.

La specia epiteto maldivica rilatas al la Maledivoj kaj ankoraŭ venis el la tempo, ke la semoj nur estas konataj de aldrivataj ekzempleroj de la Maledivoj.[1]

Uzado[redakti | redakti fonton]

La folioj estas uzataj de la insulanoj por kovri la tegmentojn kaj por fari plektaĵojn. El la ligno oni povas fari palisadojn kaj akvujojn. El la semoj oni povas skulpti aĵojn. Ĝin oni povas nomi vegetabila eburo . La vendo de la nuksoj estas grava enspezfonto de la sejŝelanoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Dransfield, Natalie W. Uhl, Conny B. Asmussen, William J. Baker, Madeline M. Harley, Carl E. Lewis: Genera Palmarum. The Evolution and Classification of Palms. Zweite Auflage, Royal Botanic Gardens, Kew 2008, ISBN 978-1-84246-182-2, S. 323-325.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Robert Lee Riffle, Paul Craft: An Encyclopedia of Cultivated Palms. Timber Press, Portland 2007, ISBN 978-0-88192-558-6, S. 381f.
  2. 2,0 2,1 H. Walter Lack, William J. Baker: Die Welt der Palmen/The World of Palms. Botanischer Garten und Botanisches Museum Berlin-Dahlem, Berlin 2011, ISBN 978-3-921800-69-0, S. 56
  3. P. Barry Tomlinson: The uniqueness of palms. Botanical Journal of the Linnean Society, 2006, Band 151, S. 5-14.
  4. 4,0 4,1 4,2 Necesas precizigi la jaron cititan (parametro assessment_year), abgerufen 14. April 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]