Diogo Dias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diogo Dias
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Algarve
Morto 30-an de novembro 1499 (1499-11-30) (50-jaraĝa)
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio
Familio
Frat(in)o Bartolomeu Dias
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Diogo DIAS estis portugala navigisto de la 15a jarcento. Frato de Bartolomeu Dias, estis el la spertaj navigisto de la sxiapro de Pedro Álvares Cabral en la dua ŝiparo al Hindio, estrante unu de la ŝipoj kiuj alvenis al Brazilo. Separinte el la ekspedicio, malkovris insulon kiun li nomigis de Sankta Laŭrenco, ser poste ĝi estis nomita Madagaskaro. [1]

Ŝipo de Diogo Dias, detalo el Memória das Armadas.

Frato de Bartolomeu Dias, Diogo Dias akompanis lin en la vojaĝo kiu rezultis en la malkovro de la Kabo de Bona Espero. Sed poste, en la ŝiparo de Pedro Álvares Cabral en la dua ŝiparo al Hindio, estas referita de Pero Vaz de Caminha en la Carta do Descobrimento do Brasil kiel «homem gracioso e de prazer» (amuza kaj plezuriga homo), kiu estis alta funkciulo almoxarife de Sacavém, kaj kiu priskribis lin dancante sur la strando em Porto Seguro kum la indianoj, «ao jeito deles e ao som de uma gaita» (je ties stilo kaj je muziko de sakŝalmo).[2]

La 10an de aŭgusto de 1500, post preterpasi la punkton de la Kabo de Bona Espero, li separiĝis el la cetero de la ekspedicio pro la ventoj, kaj malkovris insulon kiun li nomis kiel Sankta Laŭrenco (sekvante la oftan praktikon en la epoko por indiki al la novaj malkovritaj lokoj, atribuite al ili la nomon de sanktulo al kiu oni atribuis tagon - tiu de la malkovro - laŭ katolika kutimo), sed ĝi poste estis nomita Madagaskaro. Lia ŝipo perdiĝis dum la ŝtormo, kaj finfine li iĝis la unua portugala kapitano kiu veturis laŭ la Ruĝa Maro. Malkapabla sekvi al Hindio, revenis al Portugalio, kien li alvenis kun nur apenaŭ sep homoj, ĉar la ceteraj ŝipanoj restis survoje viktime de la malsato kaj de la soifo.

Li veturis per la ŝipo São Gabriel, kiel skribisto, en la ŝipo de Vasco da Gama al Hindio. En Kalikuto, li estis enprizonita kaj li sukcesis liberiĝi ege pene.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]