Nándor Illés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Illés
Persona informo
Naskiĝo 15-an de majo 1836 (1836-05-15)
en Hokovce
Morto 2-an de majo 1907 (1907-05-02) (70-jaraĝa)
en Bačka Palanka
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Nándor Illés [ilEŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Illés Nándor estis hungara arbaristo, akademia instruisto. Lia pseŭdonimo estis Nyulassy Farkas.

Nándor Illés [1] naskiĝis la 15-an de majo 1836 en Hungara reĝlando en iama vilaĝo Királyfia (nun parto de Šamorín en Slovakio), li mortis la 2-an de majo 1907 en Hungara reĝlando en Palánka (nuntempa Bačka Palanka en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Illés frekventis gimnaziojn en Selmecbánya kaj Rozsnyó, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1861, la pli grandan diplomon en 1864. Post siaj studoj li laboris en arbaro, sed tiutempe li ofte kontribuis en arbarista revuo. Inter 1868 kaj 1872 li instruis en la akademio, li multe strebis por la hungarlingva instruado kaj por la akademia botanika ĝardeno. Li partoprenis en kreo de hungara-germana arbarista vortaro. Ekde 1873 li denove estis arbaristo en diversaj arbaroj. En 1880 li ricevis postenon en la agrikultura ministerio, en la sekva jaro li ricevis la titolon ĉefkonsilisto pri arbaroj. En 1891 li pensiuliĝis.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A makk és gubics termő erdőkről (1863)
  • Erdőtenyésztéstan (1871) - la unua hungarlingva plena libro pri la arbaro
  • A futóhomok megkötése, befásítása és használata (1885)
  • Vadászat kezelése és gyakorlása (1895)
  • A vadőr (1907, 1926)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.