Anselm Feuerbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anselm Feuerbach
Persona informo
Naskiĝo 12-an de septembro 1829 (1829-09-12)
en Speyer
Morto 4-an de januaro 1880 (1880-01-04) (50-jaraĝa)
en Venecio
Tombo Johannisfriedhof
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Alma mater Kunstakademie Düsseldorf
Subskribo Anselm Feuerbach
Familio
Patro Joseph Anselm Feuerbach
Patrino Amalie Feuerbach
Frat(in)o Emilie Feuerbach
Amkunulo Anna Risi • Lucia Brunacci
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto • vidartisto • desegnisto
Verkoj Battle of the Amazons
Girl with Dead Bird
The Storyteller at the Well
vdr
Memportreto de 1873

Anselm FEUERBACH (naskiĝinta la 12-an de septembro 1829 en Speyer, mortinta la 4-an de januaro 1880 en Venecio) estis germana pentristo. Li nombriĝis inter la plej gravaj artistoj pentraj de Germanujo siatempe.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La nepo de Paul Johann Anselm von Feuerbach jam dum la gimnazia tempo de Freiburg restadis du jarojn ekde 1845 en Düsseldorf, kie li aliĝis unue al la adeptaro Friedrich Wilhelm von Schadow, poste al la homoj ĉirkaŭ Alfred Rethel. Ties impresaj ideoj pli taŭgis por Feuerbach. Post mallonga restado hejmem (1848) li iris al Munkeno, kie fascinis lin Karl Rahl kelkan tempon. Sed lia strebado jam tiam estis la trejniĝo en kolorismo. Pro tio li iris en 1850 al Antverpeno kaj en 1851 al Parizo, kie li studis la modernajn majstrojn kaj aliĝis al la ateliero de Thomas Couture. Al li ŝuldiĝis, kiel li mem konfesis, grandega kaj helpa subteno.

Du el liaj unuaj verkoj, Hafis in der Schenke kaj Der Tod Pietro Aretinos montras la influon de Couture sed ankaŭ diafanigas modelon de la t.n. "Skolo venecia". Al tiu ĉi skolo pli malfrue pli kaj pli li alproksimiĝis.

En 1854 li revenis al Karlsruhe kaj ricevis en 1855 la rimedojn necesajn por studvojaĝo en Italujon. Tie li estis unue en Venecio, kie li kopiis la verkon Ĉieleniro de Ticiano, poste en Florenco kaj Romo, kie studinte la verkojn de Mikelanĝelo kaj Rafaelo li formis finan propran stilon: li decidis unuigi la grandecon kaj belecon de historia-monumenta stilo kaj la venecian kolordonadon. Tamen li vole nevole flankenpuŝiĝis farante tion kiam li taksis nepra la pliobskurigon de brilaj lokaj koloroj per grizaj tonoj. Tial li malebligis sukceson de liaj plej gravaj komponaĵoj eble.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Nanna, 1861, Germanisches Nationalmuseum.

Kvazaŭ ĉiuj kreitaĵoj de li estis ĝismorte kritikataj akre. Ŝajnas ke liaj malbonaj vivospertoj deprimigis lin tiom ke li sentis sin tute elĉerpita. La plej feliĉa periodo kreiva estis la restado en Romo inter 1857–72, kiam protektadis la mecenata grafo von Schack - kaj aĉetis multe da liaj bildoj. Tiam fariĝis: Dante und die edlen Frauen in Ravenna (1858), Francesca da Rimini und Paolo Malatesta, Laura und Petrarca, Hafis am Brunnen, Pietà (1863) kaj la priinfanaj verkoj: Idyll aus Tivoli, Belauschtes Kinderkonzert kaj Mutterglück. Tiam troviĝis enbilde ankoraŭ romantikaj trajtoj (krom la klasika formdonado). Poste li kvazaŭ ekskluzive bildigis antikvecajn objektojn en vestaĵo de moderna kolorismo. Idealis por tio ĉi la verko Iphigenia (1871, Galerie zu Stuttgart), majstroverko de kunfandiĝo inter klasiko kaj romantiko kaj krome Gastmahl des Plato (1873, Berliner Nationalgalerie). Pli malbona estas - pro malunueco komponaĵa kaj troigo de figurokarakterizo - la verkoj Amazonenschlacht, Urteil des Paris kaj diversaj verkoj el la mitologiaj rakontoj pri Medea (Medea zur Flucht gerüstet, en "Neue Pinakothek"/Munkeno).

En 1873 li iĝis profesoro ĉe la Viena akademio kaj komisiitis pentri la akademian aŭlon plafone. Li povis fini nur la ĉefan bildon pri la falo de la Titanoj (la skizo de ĝi troviĝas en Munkeno) kaj kelkajn flankajn bildojn. La aliajn faris - parte laŭ planoj de Feuerbach - Christian Griepenkerl kaj Heinrich Tentschert. La tuto kompletiĝis en 1892.

Profesora netaŭgeco[redakti | redakti fonton]

La genia naturo de Feuerbach ne tro taŭgis por akademia instruado, sekve li forlasis la universitatan deĵoron jam en 1876. La lastajn jarojn li pentris verkon por la nurenberga justicpalaco, kie videblas riverencaj agoj por la bavara reĝo Ludoviko. La kritikegoj pri la titana falado (Vieno) ĉe ekspozicio en Munkeno en 1879 plirapidigis lian morton. Lian lastan verkon nefinitan Ein Konzert posedas la berlina Nacia galerio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • »Ein Vermächtnis von Anselm F.« (5a eld., Wien 1902, i.a. membiografiaj notoj)
  • O. Berggruen, Die Galerie Schack (1883)
  • J. Allgeyer, Anselm (Stuttg. 1904)
  • Manskizoj kolektitaj (Münĉen 1888)

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 6. Leipzig 1906, S. 498 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Verkoj interrete videblaj