Oocito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oocito (el la greka oos "ovo" kaj kutos "ĉelo") aŭ ovocito[1], estas gametocito ina aŭ ĝerma ĉelo kiu partoprenas en la reprodukto. En aliaj vortoj, estas la antaŭaĵo nematura de ovolo. La oocito estas produktata en la ovarioj de la embrio dum la gametogenezo ina.

La ĉeloj patrinaj ĝermaj produktas ĉelojn ĝermajn esencajn, kiuj diferenciĝas por formi oogoniojn. La oogonio iĝas oocito primara, dum la ovogenezo, post la komencado de la mejoza procezo kaj sia interrompado en la profazo 1a. Oocito estas ĉelo ĝerma ina, kiu estas en procezo por iĝi matura ovolo.

Oocitoj de mamulo en siaj folikloj. Oni povas observi sian eksteran aspekton (sure maldekstre kaj dekstre) kaj sian internan aspekton (sube maldekstre kaj dekstre).

Dependante de la speco unu aŭ pluraj ovoloj estas liberigitaj de la ovario dum ĉiu ovolado.

Oogenezo[redakti | redakti fonton]

La formado de oocitoj estas nomigata oogenezo kaj estas formo gametogeneza, kies kontraŭaĵo vira estas la spermatozoogenezo.

La oogenezo finas en la formado de la oocitoj primaraj antaŭ la naskiĝo kaj de la oocitoj sekundaraj post la naskiĝo, kiel antaŭa paso en la formado ovola.

Maturiĝo de la ovogonio faros oociton primaran. Ĉi tiu procezo efektiviĝas dum la disvolviĝo embria, pro tio la kvanto de oocitoj estas determinata antaŭ la naskiĝo (ĉirkaŭ du milionoj proksimume en virinoj); estas tio kion oni nomigas rezervo ovaria.

Mejozo[redakti | redakti fonton]

Oocito eniras en mejozo antaŭ la naskiĝo, interrompiĝante en la profazo 1a ĝis la eniro al pubereco.

La oocitoj primaraj ne antaŭeniras sian dividon mejoza pli ekde la fazo de diploteno 1a, kompletiĝante fine en la etapo postpubereca. La disvolviĝo folikla en la ovario postpubereca rezultos la formadon de ovolo.

Ovogonioj, kiuj komencis la mejozon, komencas organizi al la ĉeloj stromaj proksimaj al ĝi, kiuj originos ĉelojn skvamajn, kiuj en kvanto da 6 aŭ 7 konstituas, kune kun la oocito, escencan foliklon. Poste, ĉi tiuj ĉeloj diferenciĝas al ĉeloj de la granulo, kiu proliferas ĝis formi mantelon el ĉeloj kuboidaj, kiuj ĉirkaŭos plene la oociton, formante la primaran foliklon.[2] Post la rekomenco de la divido, la oocito primara pliigas sian grandecon. Kompletiĝas la unua divido mejoza kaj estas akiritaj du neegalajn ĉelojn: la oocito sekundara, kiu ricevas la plej grandan parton de la citoplasmo, kaj la unua polusa korpusklo, malgranda ĉelo nefunkcia kiu degeneras efemere. La oocito sekundara daŭrigas la mejozon 2an ĝis interrompiĝi en interfazo 2a.

Oocito sekundara. La nukleo estas malluma sube dekstre, limigita de verda linio.

La oocito sekundara rekomencos la dividon mejozan, se okazas la fekundigon. Fine la mejozo, regeneriĝus tiam la dua polusa korpusklo kaj la oocito eknomiĝus ovolo, stadio kiu nur daŭras horojn ĝis la fandado de la nukeloj de ambaŭ gametoj, momento en kiu ĝi ekformus la cigoton. Se ne okazas fekundigon, la dua mejozo restas interrompigita en metafazo 2a kaj ĝi ne rekomenciĝas.

En virinoj, el la proksimume 400.000 oocitoj, kiuj povas ekzisti en la pubereco, nur ĉirkaŭ 400 iĝos oocitoj sekundaraj kaj atingos la ovoladon. La resto eniros en atrezio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ovocito laŭ NPIV, ReVo[1] kaj vortaro.net [2].
  2. «Disvolviĝo folicular».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Klinika embriologio, Moore K.L., Persaud T.5a.N, 2009

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]