Nikolaj Ge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nikolaj Ge
Persona informo
Naskiĝo 15-an de februaro 1831 (1831-02-15)
en Voroneĵ
Morto 1-an de junio 1894 (1894-06-01) (63-jaraĝa)
en Shevchenka
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Alma mater Rusia Akademio de Belartoj
Familio
Frat(in)o Ivan Nikolajevič Ge
Edz(in)o Zoya Ge • Anna Petrovna Ge
Infanoj Q26769508Q28243766
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
Verkoj Achilles Lamenting the Death of Patroclus
"What is truth?" Christ and Pilate
vdr

Nikolaj Nikolajeviĉ Ge (ruse Николай Николаевич Ге) naskiĝis la 27-an de februaro 1831 en Voroneĵ, Rusia Imperio, mortis la 13-an de junio 1894 en sia rezidejo Ivanovskij, Ĉernihiva gubernio (nun bieneto Ŝevĉenko, Baĥmaĉ regiono, Ĉernihiva provinco, norda parto de Ukrainio) estis rusa pentristo kaj skulptisto, unu el fondintoj de Peredviĵniki komunumo.

Origino[redakti | redakti fonton]

Lia praavo lasis sian patrujon Francion kaj enmigris Rusion en la 18-a jarcento. Iuj fontoj indikas lian familian nomon Gay kaj apartenon al la franca nobelaro. Avo Osip (Joseph) estis edzo de Daria Korostovceva - filino de poltava bienulo. Ilia filo Nikolaj Osipoviĉ Ge edziĝis al polino Helena Sadovskaja kaj generis tri filojn: Osip, Grigorij kaj Nikolaj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Kiam Nikolaj estis trimonata bebo lia patrino Helena subite mortis pro ĥolero do lin vartis lia avino Daria kaj mamnutrintino. En la dekjara aĝo li komencis lerni en la kieva gimnazio, kiun li sukcese finis en 1847. En ĝi aperis lia pasio al pentrarto, kiun li volis lerni plu. Tamen laŭ deziro de la patro li samjare ekfrekventis la matematikan fakon de la Kieva Universitato.

En 1850 li iĝis studento de Rusia Akademio de Belartoj funkcianta en Sankt-Peterburgo tiama ĉefurbo de Rusio. Li preferis instruadon de fama pentristo Karl Brjulov, kies pentraĵoj, precipe "La lasta tago de Pompejo", profunde impresis lin.

En 1856 li gajnis la etan oran medalon pro sia pentraĵo "Aĥilo priploras Patroklon" kaj en 1857 la grandan oran medalon pro "Saulo kaj sorĉistino de Aendoro". Liaj sukcesoj rajtigis al li eksterlandan vojaĝon por perfektiĝi en la pentrado pro tuta subvencio de la Akademio.

Komence li spertiĝis en Germanio, Svisio, Francio kaj poste rezidis en Romo, Italio dum kelkaj jaroj.

En 1863 li eksponis sian novan bildon "La lasta vespermanĝo", kiu provokis aktivan diskutadon en la rusia socio. Ĝin oni laŭdis en la Akademio kaj nomumis lin profesoro kaj akademiano.

En 1863 - 1869 li loĝis en Florenco, Italio, kie verkis kelkajn pentraĵojn pri Evangeliaj temoj. Ankaŭ tiam aperis liaj rimarkindaj verkoj pri belaj pejzaĝoj de Italio.

En 1869 Niolaj Ge revenis al Sankt-Peterburgo, kie li en 1871 pentris unu el plej liaj glorindaj bildoj "Caro Petro la Unua pridemandas sian filon caridon Aleksej en Peterhofo".

Samtempe li aktive partoprenas kune kun ceteraj rusiaj pentristoj en establo de Peredviĵniki komunumo, kiu celis propagandi la pentrarton inter diversaj tavoloj de la socio.

Lev Tolstoj busto

En 1882 Nikolaj Ge kaj granda rusa verkisto Lev Tolstoj interkonatiĝis en ties moskva rezidejo Ĥamovniki. Ambaŭ eminentuloj baldaŭ amikiĝis kaj ceteraj gefamilianoj ŝatis vizitojn de Ge. Li tiam pentris kelkajn iliajn portretojn: "Lev Tolstoj verkas" (1884), "Sofia Tolstaja kun filino Saŝa" (1884), "Maria Tolstaja". En 1890 li skulptis la buston de Lev Tolstoj, kiun oni elfandis el bronzo. Kiel profesoro de la moskva Lernejo de pentrarto, skulpturo kaj arkitekturo li instruis pentradon al pli aĝa filino de la verkisto Tatiana. Pro influo de Tolstoj la petristo same iĝis vegetarano.

En 1891 lia portreto "Natalia Petrunkeviĉ" (edzino de amiko) gajnis la unuan premion en la internacia ekspozicio en Munkeno, Bavario.

Nikolaj Ge subite mortis la 13-an de junio 1894 en sia rezidejo Ivanovskij. Lin oni tie sepultis.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ekde 1856 ĝis 1886 li estis edzo de Anna Petrovna Zabela (Zabello) (18311891) naskiĝinta en Kievo. La geedzoj havis du filojn: Nikolaj (1857 - 1938) kaj Pjotr (1859 - 1939).

En 1886 ties geedziĝo formale ĉesis, kvankam ili plu amikis. Tutan sian proprietaĵon la familiestro heredis al la eksa edzino kaj al la filoj. En 1891 Anna grave malvarmumis kaj baldaŭ mortis. Ŝin oni sepultis ĉe rando de la bieno Ivanovskij.

Kolektoj[redakti | redakti fonton]

Kolektoj de verkoj far Nikolaj Ge troviĝas en multaj muzeoj de la mondo, inkluzive Tretjakova galerio (Moskvo), Rusa Muzeo (Sankt Peterburgo), Kieva Nacia muzeo de la rusia belarto (Kievo, Ukrainio).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]