Wacław Krzyżanowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wacław Krzyżanowski
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1923 (1923-02-03)
en Zarzecz Łukowski
Morto 10-an de oktobro 2014 (2014-10-10) (91-jaraĝa)
en Koszalin
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo advokatojuristo
vdr

Wacław Krzyżanowski (naskiĝis la 3-an de februaro 1923 en Zarzecz Łukowski apud Łuków, mortis la 10-an de oktobro 2014 en Koszalin) – pola juristo, akuzisto, kolonelo de Popola Pola Soldataro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Wacław Krzyżanowski partoprenis batalon de Lenino (proksime al Horki, 60 km de Katin).

De oktobro 1945 ĝis januaro 1946 aŭskultanto de Centra Lernejo de Ministerio pri Publika Sekureco en Lodzo. De januaro 1946 ĝis majo 1950 estis enketa oficiro de Armea Akuzistaro Regiona en Gdańsk.

En 1946 estis helpa akuzisto en la montra proceso de Danuta Siedzikówna (pseŭdonomo „Inka”). Tiutempe li postulis por neplenkreska (17-jara) akuzatino mortpunon. Samtage de la kondamno de Siedzikówna li ankaŭ faris akuzaktojn, en kiuj postulis mortpunon por du aliaj junuloj: Heinz Baumann, 19-jara germano el Gdańsk, kiu en arbaro trovis armilon kaj ĉasis kapreolon (verdikto plenumita la 9-an de septembro 1946) kaj 16-jaran Benedykt Wyszecki, kiu post malkovro ĉe li kelke da rustiĝintaj pafiloj sen kulaso kaj municio deklaris, ke li kolektis ilin sur kampoj por militludi. Tiukaze la juĝejo ne konsentis kun postulo de la akuzisto, konsiderinte, ke la juĝato krimis pro facilanimo kaj kondamnis lin al 7 jaroj de mallibero.

En armea justico de Pola Popola Respubliko li laboris ĝis 1976, plurfoje distingata kaj premiata.

Li estis la unua akuzisto, kiun Instituto pri Nacia Memoro akuzis pri partopreno en komunista justica murdo. Li estis senkulpigita en juĝejo de la 1-a kaj 2-a instancoj (2001). Dum la proceso konstatis, ke stalinisma leĝosistemo havis kriman karakteron. Verŝajne li kontribuis al morto de pluraj senkulpaj personoj, apogante siajn riproĉojn per falsaj kaj absurdaj akuzoj. Laŭ laŭleĝa decido de Oficej-Gvidanto pri Ekssoldatoj kaj Personoj Persekutataj estis senigita de ekssoldataj privilegioj.

Entombigita kun armea honora asisto la 13-an de oktobro 2014 sur Komunuma Tombejo en Koszalin.

Pro la honora armea asisto dum la enteriga funebra ceremonio de Wacław Krzyżanowski, ĉefo de MON (Ministerio pri nacia defendo) Tomasz Siemoniak tuj demisiis de la postenoj ĉefkomandanton kaj komandanton de la garnizono Koszalin.