Kritika ras-teorio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kritika ras-teorio (KRT) estas teoria kadro en la sociaj sciencoj, kiu koncentras sin al la aplikado de kritika teorio, t.e. kritika ekzamenado de la socio kaj kulturo, al la intersekciĝo de raso, juro, kaj potenco.[1][2]

Ĝi komenciĝis kiel teoria movado en la usonaj juraj lernejoj en la mezaj kaj malfruaj 1980-aj jaroj, kiel reago al kritikaj juraj studoj[3] kaj estas malfirme unuiĝinta per du komunaj temoj. Unue, KRT asertas, ke blanka supereco kaj rasa potenco estas daŭrigataj tra tempo, kaj precipe, ke juro rolas en tiu procezo. Due, KRT-a erudicio enketas la eblon de transformo de la rilato inter juro kaj rasa potenco, kaj, pli vaste, projektas atingi rasan emancipiĝon kaj kontraŭsubigadon.[4] Fakuloj kia Derrick Bell laŭdis la fokuson de civilrajta erudicio pri raso, sed profunde kritikis la sindevigon de civilrajtaj erudiciuloj al rasa senzorgeco kaj ilia fokuso pri intenca diskriminado, anstataŭ pli vasta fokuso pri la kondiĉoj de rasa neegaleco.[5][6] Same, erudiculoj kiaj Patricia Williams, Kimberlé Williams Crenshaw, kaj Mari Matsuda laŭdis kaj utiligis la fokuson pri la reproduktado de hierarkioj en kritikaj juraj studoj, sed kritikis la kritikajn jurajn fakulojn pro manko de fokuso pri rasa dominado kaj la specialaj fontoj de rasa subpremado.[7][8][9]

En 2002, pli ol 20 usonaj juraj lernejoj kaj almenaŭ tri alilandaj juraj lernejoj ofertis kursojn pri kritika ras-teorio.[10] Kritika ras-teorio estas instruata kaj antaŭenigata ankaŭ en la fakoj edukado, virinaj studoj, etnaj studoj, kaj usonaj studoj.[11]

Difino[redakti | redakti fonton]

Laŭ la Lernejo pri Publikaj Aferoj ĉe la Universitato de Kalifornio ĉe Los-Anĝeleso:

KRT rekonas, ke rasismo estas integrita en la strukturon kaj sistemon de la usona socio.[12] La individua rasisto ne devas ekzisti por ke oni rimarku, ke la institucia rasismo ĉieestas en la dominanta kulturo. Tio estas la analiza "lenso," kiun KRT uzas por ekzameni ekzistajn strukturojn de potenco. KRT identas, ke tiuj strukturoj de potenco baziĝas sur blanka privilegio kaj blanka supereco, kio daŭrigas la almarĝenigadon de neblankaj homoj.[13]

La juristo Roy L. Brooks difinis KRT-on kiel "aro de kritikaj starpunktoj kontraŭ la ekzista socia ordo el vidpunkto bazita sur raso," kaj diras, ke:

ĝi koncentras sin al la diversaj manieroj, kiel la ricevita tradicio en la juro adverse tuŝas neblankulojn, ne kiel individuojn, sed kiel grupon. Tiel, KRT klopodas analizi juron kaj jurajn tradiciojn tra la historio, samtempaj spertoj, kaj rasaj sentemoj de la rasaj malplimultoj en tiu ĉi lando. La demando, kiu ĉiam ŝtelatendas en la fono de KRT, estas jene: Kiel la hodiaŭa jura pejzaĝo aspektus hodiaŭ se neblankuloj estus la decidantoj?[14]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Yosso 2005.
  2. Gordon, Lewis R. (Printempo 1999). “A Short History of the 'Critical' in Critical Race Theory”, American Philosophy Association Newsletter 98 (2). 
  3. Cole 2007.
  4. "Introduction". En Crenshaw et al. 1995.
  5. Bell 1980.
  6. Bell 1995.
  7. Crenshaw 1988.
  8. Matsuda 1987.
  9. Williams 1991.
  10. Harris 2002.
  11. Delgado & Stefancic 2012, pp. 6–7.
  12. Eventuale ankaŭ aliaj socioj.
  13. What Is Critical Race Theory?. UCLA School of Public Affairs. Alirita 11-a de marto 2012.
  14. Brooks 1994, p. 85.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Critical race theory en la angla Vikipedio.

Bibliografio kaj plua legado[redakti | redakti fonton]