Kenneth White

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Kenwhite11.JPG

Kenneth WHITE estas skota verkisto, naskita 1936 en Glasgovo.

Vivo kaj verko[redakti | redakti fonton]

Li studis lingvojn (precipe la francan kaj la germanan), literaturon kaj filozofion en Glasgovo de 1954 ĝis 1956, kaj de 1956 ĝis 1957 en Munkeno. Li ĉiam legis multe pri diversaj temoj, ĉefe literaturo kaj filozofio (inkluzive orienta; ekzemple 16-jara li legis la Bhagavad Gita (Bagavadgito-n) kaj la Daŭdeĝingo-n).

Poste li daŭrigis siajn studojn en Glasgovo, kie li iĝis la plej bona studento de la fakultato pri lingvoj kaj literaturoj kaj magistriĝis. Li ricevis stipendion por studi du jarojn kaj elektis Parizon por fari tion. De 1959 ĝis 1960 li vivis kaj studis en Parizo (interesiĝante specife pri la poetoj de la tiel nomata Superrealismo), poste li vivis en Meudon, proksime de Parizo, kie li legis la rusajn verkistojn kaj komencis skribi sian unuan verkon (Les Limbes Incandescents, La Inkandeska Limbo).

Li aĉetis malnovan bienon (“Gourgounel”) en la sudfranca monta regiono Ardèche kaj tie pasigis kelkajn somerojn kaj aŭtunojn. Dum tiuj jaroj li legis ĉefe pri orienta literaturo kaj filozofio (Budhismo Chan, Taoismo) kaj verkis la libron Letters from Gourgounel (Leteroj de Gourgounel) en kiu li rakontis per poezia prozo siajn spertojn dum sia vivo en la menciita bieno.

De 1962 ĝis 1963 li estis lektoro pri anglalingva literaturo ĉe la universitato Sorbonne (Sorbono) en Parizo. Lia unua libro de poemoj (Wild Coal - Sovaĝa Karbo) estis publikigita. En 1963 li revenis al Glasgovo, kie li laboris ĝis 1965 kiel lektoro pri literaturo (specife pri la poezio de la dudeka jarcento kaj la Enciklopediistoj) ĉe la franca departemento de la Universitato. Lia dua libro de poezio, En toute candeur (Tute en simplanimeco) aperis en la fama franca eldonejo Mercure de France.

De 1966 ĝis 1967 li vivis en Edinburgo. En 1966 estis publikigitaj de la angla eldonejo John Cape la libro Letters from Gourgounel kaj The Cold Wind of Dawn (La Malvarma Vento de Aŭroro), kolekto da poemoj.

Li decidis forlasi definitive Skotlando kaj vivis de 1967 ĝis 1968 en Pau, en la Pireneoj, en sudokcidenta Francio, kie li laboris kiel universitata lektoro pri anglalingva literaturo. En 1968 li partoprenis en la studenta ribelo (“Majo 1968”), post kio li estis eksigita. Ĝis 1969 li vivis sen enspezoj, sed legis kaj verkis multe. En Londono estis publikigita lia libro de poemoj The Most Difficult Area (La Plej Malfacila Areo).

De 1969 ĝis 1973 li estis lektoro pri anglalingva literaturo ĉe la “maldekstra” universitato Paris VII en Parizo (sed li daŭre havis sian fiksan loĝejon en Pau, en la Pirenejoj). Dum tiuj jaroj li organizis literaturajn aktivecojn (prelegojn, legadon de poezio ktp.) kaj finis la libron Les Limbes Incandescents. De 1973 ĝis 1975 li estis ĉe la sama universitato “Maître de conférences associé” (posteno pli bona ol lektoro). Li fondis la diskutforumon "Oriento-Okcidento" (ĉar li interesiĝis pli kaj pli pri orientaj literaturo kaj filozofio) kaj vojaĝis multe (inkluzive al Azio). Li daŭrigis sian laboron ĉe la universitato, sed denove kiel lektoro.

En la jaroj 1976 ĝis 1979 li skribis multajn artikolojn por literaraj revuoj, kaj kelkaj novaj libroj estis publikigitaj: Les Limbes Incandescents (1976), Scènes d’un monde flottant (1976), Terre de diamant (1977), Dérives (1978). En 1979 li doktoriĝis pri la temo “La intelektula nomado”, akiris la francan ŝtatanecon kaj organizis kelkajn kulturajn eventojn.

La sekvan jaron estis publikigitaj la libro Visage du vent d’est (pri liaj vojaĝoj en Azio) kaj du kolektoj de poemoj, Mahamudra kaj Le Grand Rivage (La Granda Bordo). En 1981 kaj 1982, kiam li daŭrigis siajn kulturajn aktivecojn, BBC produktis pri li filmon, kiu estis montrita en 1983.

En tiu jaro li forlasis definitive la Pirenejojn kaj instalis sin en Bretonio, en nordokcidenta Francio. Li ricevis la katedron pri Poetiko de la 20-a Jarcento ĉe la Universitato Paris-IV en Parizo (kie li instruis ĝis 1996). Dum la sekvaj jaroj ne nur li daŭre verkis librojn, sed ankaŭ estis organizitaj ekspozicioj, kaj oni produktis filmon pri li: “Kenneth White – Insuloj kaj libroj”, kiu ricevis la premion de plej bona filmo pri literaturo kaj poezio ĉe la Internacia Festivalo de Arta Filmo organizita de Unesko.

P1080358 - Kenneth WHITE.JPG

En 1989 li fondis la Internacian Instituton pri Geopoetiko, kiu nun ekzistas en pluraj landoj. Dum la sekvaj jaroj li verkis multe, vojaĝis en multaj landoj (i.a. farante prelegojn), ricevis tri gradojn de doktoro pro honoro kaj multajn premiojn (i.a. en 1985 la Prix du Rayonnement de la Langue Française de la Franca Akademio pro la tuto de sia verkaro kaj en 2010 la Prix de l'Académie Maurice Genevois), kaj pluraj ekspozicioj estis organizitaj pri li. Liaj libroj estis tradukitaj en plurajn lingvojn, kaj lia verko estis kaj estas studata en multaj universitataj monografioj.

(Ĉi tiu teksto baziĝas sur la informoj donitaj en la franclingvaj retpaĝoj http://www.kennethwhite.org/biographie).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Poezio

·        Wild Coal. Parizo: Club des Étudiants d’Anglais (Sorbonne) (1963).

·        En toute candeur. Parizo: Mercure de France (1964).

·        The Cold Wind of Dawn. Londono: Jonathan Cape (1966).

·        The Most Difficult Area. Londono: Cape Goliard (1968).

·        Scènes d'un monde flottant. Lausanne: Alfred Eibel Editeur (1976).

·        Terre de diamant. Lausanne: Alfred Eibel Editeur (1977).

·        Mahamudra. Parizo: Mercure de France (1979).

·        Ode fragmentéeà la Bretagne blanche. Bordeaux: Willim Blake & Co (1980).

·        Le Grand Rivage. Parizo: Nouveau Commerce (1980).

·        Le dernier voyage de Brandan. Parizo: Les Presses d'Aujourd'hui (1981).

·        Atlantica. Parizo: Grasset (1986).

·        L'anorak du goéland. Rouen: L’Instant Perpétuel (1986).

·        The Bird Path: Collected Longer Poems. Edinburgh & London: Mainstream (1989).

·        Handbook for the Diamond Country, Collected Shorter Poems 1960–1990. Edinburgh & London: Mainstream (1990).

·        Les Rives du silence. Parizo: Mercure de France (1998).

·        Limites et marges. Parizo: Mercure de France (2000).

·        Open World: Collected Poems 1960–2000. Edinburgh: Polygon (2003).

·        Le passage extérieur. Parizo: Mercure de France (2005).

·        Les archives du littoral. Parizo: Mercure de France (2011).

·                    

Prozo

·        Letters from Gourgounel. London: Jonathan Cape (1966).

·        Les Limbes Incandescentes. Parizo: Denoël (1976).

·        Derives. Parizo: Denoël (1978).

·        L'Ecosse. Parizo: Flammarion (1980).

·        Le Visage du Vent d'Est. Parizo: Les Presses d'Aujourd'hui (1980).

·        La Route Bleue. Parizo: Grasset (1983).

·        Travels in the Drifting Dawn. Edinburgh and London: Mainstream (1989).

·        Les Cygnes sauvages. Parizo: Grasset (1990).

·        Pilgrim of the Void. Edinburgh and London: Mainstream (1992).

·        House of Tides: Letters from Brittany and Other Lands of the West. Edinburgh: Polygon (2000).

·        Across the Territories. Edinburgh: Polygon (2004).

·        Le Rôdeur des confins. Parizo: Albin Michel (2006).

·        La Carte de Guido. Parizo: Albin Michel (2011).

·        La Mer des Lumières. Edition Le Mot et le Reste  (2016).

·         

Eseoj

·        The Tribal Dharma. Carmarthen: Unicorn Bookshop (1975).

·        The Coast opposite Humanity. Carmarthen: Unicorn Bookshop (1975).

·        Approches du Monde Blanc. Parizo: Nouveau Commerce (1976).

·        The Life-technique of John Cowper Powys". Swansea: Galloping Dog Press (1978).

·        Segalen, Théorie et Pratique du Voyage. Lausanne: Alfred Eibel (1979).

·        La Figure du dehors. Parizo: Grasset (1982).

·        Une apocalypse tranquille. Parizo: Grasset (1985).

·        L'esprit Nomade. Parizo: Grasset (1987).

·        Le Poète Cosmographe". Presses Universitaires de Bordeaux (1987).

·        L.e Monde d'Antonin Artaud". Bruxelles: Complexe (1989;)

·        Le Chant du Grand Pays". Nimes: Terriers (1989).

·        Hokusai ou l'Horizon Sensible. Parizo: Terrain Vague (1990).

·        Le Plateau de l’albatros: Introduction à la géopoétique. Parizo: Grasset (1994).

·        Le Lieu et la Parole. Cleguer: Editions du Scorff (1997).

·        Une Strategie Paradoxale". Presses Universitaires de Bordeaux (1998).

·        Les Finisterres de l'Esprit. Cleguer: Editions du Scorff (1998).

·        On Scottish Ground. Edinburgh: Polygon (1998).

·        Le Champ du Grand Travail". Bruxelles: Didier Devillez (2003).

·        The Wanderer and His Charts. Edinburgh: Polygon (2004).

·        L'Ermitage des Brumes. Parizo: Dervy (2005).

·        On the Atlantic Edge. Sandstone (2006).

·        Dialogue avec Deleuze. Parizo: Isolato (2007).

·        Les Affinités Extremes. Parizo: Albin Michel (2009).

·        Le Gang du Kosmos, Poétique et politique en terre américaine (Marseille: Editions Wildproject ( 2015).

·        Au large de l'histoire. Marseille: Editions Le mot et le reste (2015).

Studoj pri lia verkaro

·        Michèle Duclos (éd.), Le Monde ouvert de Kenneth White. Bordeaux: Presses universitaires de Bordeaux (1995).

·        Jean-Jacques Wunenburger (éd.), Autour de Kenneth White. Espace, pensée, poétique. Centre Gaston Bachelard de recherches sur l'imaginaire et la rationalité

(1996).

·        Olivier Delbard, Les lieux de Kenneth White : Paysage, pensée, poétique. Parizo: L'Harmattan (1999).

·        Pierre Jamet, Le local et le global dans l'œuvre de Kenneth White. Parizo: L'Harmattan (2002).

·        Laurent Margantin(dir.), Kenneth White et la géopoétique. Parizo: L'Harmattan (2006)

·        Michèle Duclos, Kenneth White: nomade intellectuel, poète du monde. Grenoble: Ellug (2006).

(La bibliografio baziĝas sur https://en.wikipedia.org/wiki/Kenneth_White kaj https://fr.wikipedia.org/wiki/Kenneth_White.)