Skolopendro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Skolopendro (Scolopendra) estas genro el la klaso de centpieduloj (Myriopoda). Ĝia korpo estas plata, segmentumita kaj etendiĝinta. Sur ĉiu segmento – kiuj nombras 21) troviĝas unu pieda paro. La antenoj estas 17-20-artikaj kaj vipoformaj; la kvarparoj da okuloj estas simplaj. La unua pieda paro modifiĝis al makzela piedo. La specioj estas noktaj, rabaj bestoj, kiuj kelkfoje kreskas grande.

Scolopendra viridicornis

Ili vivas ĉefe en la tropika klimato, sed unu specio vivas eĉ en Hungario. Ili manĝas malpli evoluintajn bestojn, kiujn ili venenas per murdo.

La hungaria specio nomiĝas zona skolopendro (centpiedulo) (S. cingulata Latr.), kiu grandas 5–9 cm kaj havas olivverdan koloron sur flavbruna bazo. Ĝi murdas eĉ la homon. Ĝi kreskas ĉirkaŭ la Mediteraneokaj Sirio eĉ je 17 cm. Pli granda estas la tropika murda skolopendro (S. morsitans L.) kaj al giganta skolopendro (S. gigantea L.), kiu vivas en Brazilo, Ĉilio, Kolumbio kaj Venezuelo kaj atingas eĉ 26,5 cm. Tiuj lastaj povas mordi murde. Ankaŭ inter la specioj estas arizona dezerta centpiedulo.