Anna Wasilewska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Anna Wasilewska
anino de la Estraro de Varmia-Mazuria Provinco (Varmia-Mazuria Vojevodio) dum la 4-a kaj 5-a oficperiodo (2000-2015), parlamentanino de Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (de la jaro 2015). La fondinto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
anino de la Estraro de Varmia-Mazuria Provinco (Varmia-Mazuria Vojevodio) dum la 4-a kaj 5-a oficperiodo (2000-2015), parlamentanino de Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (de la jaro 2015). La fondinto de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton
Persona informo
Anna Wasilewska
Naskiĝo 10-a de januaro 1958
en Ostrowiec Świętokrzyski
Morto 6-an de aprilo 2021 (2021-04-06)
en Olsztyn
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Agrkultur-Teknika Akademio en Olŝtino
Partio Civitana Platformo)
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT [1]
Parlamentanino en Pola Sejmo en la 8-a oficperiodo (de 2015) kaj en la 9-a oficperiodo (de 2019), dum la jaroj 2010-2015 anino de la Estraro de Varmia-Mazuria Provinco (Varmia-Mazuria Vojevodio) dum la 4-a kaj 5-a oficperiodo. Ŝi fondis kaj gvidas de septembro 2016 la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE) en la Pola Parlamento (Sejmo + Senato)
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Anna WASILEWSKA (10-a de januaro 1958 en Ostrowiec Świętokrzyski - 6-a de aprilo 2021) – pola pedagogo, municipestro kaj politikisto, vicurbestro de Olŝtino dum la jaroj 2010 ĝis 2015, anino de la estraro de Varmia-Mazuria Provinco (Varmia-Mazuria Vojevodio) dum la 4-a kaj 5-a oficperiodo, parlamentanino de Pola Sejmo en la 8-a kaj 9-a oficperiodoj.

Anna Wasilewska, parlamentanino en Pola Sejmo (de 2015), Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto ekde la 13an de septembro 2016

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ŝi finis la Fakultaton de Nutraĵ-Teknologio en la Agrkultur-Teknika Akademio en Olŝtino en la jaro 1982, akirante titolon: magistro, inĝeniero, nutraĵ-teknologo. Krome tri jaroj poste ŝi finis studon de speciala pedagogio en la Klerig-Instituto de Instruistoj de Władysław Spasowski en Varsovio, tie ŝi ricevis titolon: socia pedagogo[1]. Ŝi en la jaro 1982 eklaboris en la Konsum-Kooperativo „Społem” (kune), kaj poste dum 23 jaroj en la Speciala Centro Instru-Edukada en Olŝtino, kiel direktorino dum 13 jaroj. En la jaro 1996 ŝi kun distingo finas la postdiplomajn studojn de klerig-manaĝeroj en la Balta Humanisma Altlernejo en Koŝalino akirante la titolon: klerig-manaĝero. Krome ŝi laboris kiel universitata instruisto en Olŝtina Altlernejo de Józef Rusiecki de la jaro 2006, en la fizikoterapia fakultato[1]. Ŝi ankaŭ engaĝigis en la socian aktivecon kadre de Sporta Societo "Specialaj Olimpikoj - Pollando"[2].

En la jaro 2007 ŝi estis Vic-Urbestro de Olŝtino kaj en la jaro 2008 post la eksigo de Urbestro de Olŝtino Czesław Jerzy Małkowski fare de referendumo, ŝi estis nomumita al la funkcio de prokuro de komisaro Tomasz Głażewski[2]. De la jaro 2009 ŝi estis direktoro de la sport-departemento en la Marŝal-Ofico en Varmia-Mazuria Provinco (Varmia-Mazuria Vojevodio)[3].

En la municipaj balotoj en Pollando 2010 ŝi esti elektita al Sejmeto de Varmia-Mazuria Vojevodio en la 4-a oficperiodo[4]. Ŝi tial ekestis anino de la Estraro de Varmia-Mazuria Vojevodio[5]. En la municipaj balotoj por Urbestro de Olŝtino en la jaro 2014 ŝi estis kandidato sed malvenkis[6]. Tamen denove estis elektita deputito de Sejmeto de Varmia-Mazuria Vojevodio en la 5-a oficperiodo[7], ankaŭ denove estis en la Estraro de Varmia-Mazuria Vojevodio[8].

En la jaro 2015 en la Parlamentaj Balotoj en Pollando ŝi ricevis 7660 da balotvoĉoj kaj akiris la parlamentan mandaton el la listo de Civitana Platformo en la balot-regiono n-ro 35 en Olŝtino (kaj en la apudaj distriktoj: Nidzica, Mrągowo, Szczytno, Kętrzyn, Giżycko, Węgorzewo, Pisz, Ełk, Olecko kaj Gołdap)[9].

En la jaro 2019 en la Parlamentaj Balotoj en Pollando ŝi akiris la parlamentan mandaton el la listo de Civitana Platformo en la balot-regiono n-ro 35 en Olŝtino (kaj en la apudaj distriktoj: Nidzica, Mrągowo, Szczytno, Kętrzyn, Giżycko, Węgorzewo, Pisz, Ełk, Olecko kaj Gołdap).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis edzino kun du infanoj.

Distingoj, titoloj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

Ŝia karismo kaj sento de socia respondeco estis la kialo de la ricevo de pluraj premioj kaj distingoj, i.a. akirante la plurajn titolojn:

- "Personeco de Varmio kaj Mazurio" donita de Varmia-Mazuria Negoc-Klubo,

- "Amiko de Junularo" donita de Olŝtina Altlernejo de Józef Rusiecki,

- "Virino kun la Karaktero" donita de Varmia-Mazuria Forumo de Virinoj,

krome ŝi aperis en la "Prestiĝa listo de admirindaj polinoj 2000" laŭ la magazeno "Pani" (sinjorino).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas favora por Esperanto.

La 12an de septembro 2016 ŝi renkontiĝis en sia parlamenta oficejo en Olŝtino kun eks-prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski kaj prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj ŝi estis informita de ili pri la jam 10 konvinkitaj polaj parlamentanoj por krei en tiu oficperiodo de Pola Parlamento la Parlamentan Grupon Apogantan Esperanton (PGAE). En la renkontiĝo aktive ĉeestis ankaŭ Stanisława Zielak el EDE-Pollando. Ŝi promesis tuj strebi po fondi la PGEA kaj ŝi sukcese gvidas jam de 13a de septembro 2016 la fondon de Parlamenta Grupo Apoganta Esperanton (PGAE) en la Pola Parlamento (Sejmo + Senato) al kiu aliĝis jam 15 polaj parlamentanoj, do krom ŝi aliĝis la saman tagon al la PGAE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Grzegorz Furgo, Tomasz Kucharski, Andrzej Maciejewski, Katarzyna Osos, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski ([10], [11]).

La 13an de septembro 2016 ŝi kunfondis la Parlamentan Grupon de la Lingvo Esperanto (PGLE) kaj kiun ŝi gvidas. La saman tagon krom ŝi aliĝis al la PGLE ankaŭ: Anna Białkowska, Piotr Cieśliński, Tomasz Cimoszewicz, Grzegorz Furgo, Tomasz Kucharski, Andrzej Maciejewski, Katarzyna Osos, Michał Stasiński, Elżbieta Stępień kaj Krzysztof Truskolaski, kaj poste ankaŭ aliĝis Paweł Bejda, Leszek Czarnobaj kaj en la jaro 2017 Kazimierz Kleina kaj Piotr Polak ([12], [13], [14], [15]).

La 24an de novembro 2016 ŝi denove renkontiĝis en sia parlamenta oficejo en Olŝtino kun prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj eks-prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski. Temo de la renkontiĝo estis la vizito de esperantisto, univ. prof.d-ro Xie Nong - rektoro de la privata Universitato en Pekino (en kiu estas E-fako), la vizito okazos en januaro 2017 en Olŝtino, Malbork, Łowicz kaj Słupsk, ankaŭ estis priparolita la vizito kiu okazos en aprilo 2017 kun ĉirkaŭ 40 ĉinaj entreprenistoj gvidataj de prof. Xie Nong, la entreprenistoj deziras investi en Pollando ([16], [17]).

La 13an de decembro 2016 okazis la unua kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) en kiu partoprenis Anna Wasilewska kaj kvin aliaj parlamentanoj el la 13 aliĝinta al la Grupo. Jen unu el la decidoj de la kunsido: La Zamenhofa Tago en Pola Parlamento - venontjare la 15an de decembro 2017, do en la jaro en kiu UNESKO honorigas Ludovikon Zamenhof pro la 100-jara datreveno de la morto de nia Majstro. Tian proponon al Pola Parlamento faris la novkreita Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) dum sia unua kunsido, fakte proponis ĝin Andrzej Maciejewski - parlamentano de klubo de Paweł Kukiz. Prezidantino de la Grupo estis elektita Anna Wasilewska el partio Civitana Platformo kaj Vic-Prezidanto estis elektita Krzysztof Truskolaski kaj 3 aliaj vic-prezidantoj, do po unu el ĉiuj aliaj partioj. Aktuale estas en la Grupo 13 parlamentanoj (sejmanoj kaj senatanoj) kaj la kunsidon partoprenis du esperantistoj kiuj konvinkis la parlamentanojn por krei la Grupon t.e. Eduardo Kozyra el Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto kaj Mariano Zdankowski el Varmia-Mazuria Esperanto-Societo([18], [19], [20], [21], [22]).

La 9an de februaro 2017 okazis la 4-a kunsido de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) kiun gvidis la Prezidantino de PGLE Anna Wasilewska. Tio jam estis la kvara laborsesio. Hungara gasto Laszlo Szilvasi prelegis historie pri la situacio de Esperanto en Hungario de la 1966, pri la juro, leĝoj, datumoj, spertoj kaj pri la nuna stato de E-o. La dua gasto la Honora Konsulo de Respubliko Peruo Kajetan Pyrzyński prelegis pri la enkonduko de Esperanto en ok klasoj de la Elementa Lernejo n-ro 7 en Poznano (Pollando), la projekto daŭras jam du jaroj. Ĉeestis ankaŭ Prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto Eduardo Kozyra kaj Eks-Prezidanto de Varmia-Mazuria Esperanto-Societo Marian Zdankowski. Eduardo Kozyra nome de d-ro Robert Biedroń Urbestro de Słupsk (Pollando) invitis parlamentanojn al la inaŭguro de la Zamenhofa Jaro en Slupsko kiu okazos la 24-an de aprilo 2017 en Urbodomo de Slupsko - tiam okazos i.a. la oficiala malfermo de E-ekspozicio "130 JAROJ de ESPERANTO". Partoprenis la kunsidon i.a. parlamentanoj Paweł Bejda (el Pola Popola Partio), Andrzej Maciejewski (el la parlamenta klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) kaj senatano Leszek Czarnobaj (el Civitana Platformo). Por la sekvonta kunsido de PGLE estis invititaj prof. d-ro habil. Edmund Wittbrodt, la antaŭa Prezidanto de PGLE (dum la jaroj 2012-2015) kaj i.a. prof. Xie Nong - rektoro de la Privata Ekonomia Universitato en Pekino.([23], [24]).

Anna Wasilewska - Prezidantino de Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE) estis la aŭtorino de la projekto de la rezolucio de Pola Parlamento (Sejmo), kiun apogis i.a. anoj de la PGLE: Paweł Bejda (el la Pola Popola Partio), Tomasz Cimoszewicz (el la Partio Moderna), Tadeusz Cymański (el la reganta partio Juro kaj Justeco /fakte el la koalicio dum la parlamentaj balotoj nun kunreganta Solidara Pollando), Andrzej Maciejewski (el la Parlamenta Klubo Kukiz'15 de Paweł Kukiz) ([25]) - kaj danke al ŝi la 7an de aprilo 2017 Pola Parlamento unuanime per aklamo akceptis la rezolucion pri la memorigo de la 100a datreveno de la morto de Ludoviko Zamenhof ([26], [27]).

La 28an de aprilo 2017 Anna Wasilewska partoprenis kun prezidanto de EDE-Pollando Eduardo Kozyra (ambaŭ kiel gastoj) en Konferenco okaze de 100. mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof. En sia fejsbuko ŝi metis jenan informon: "Konferenco okaze de 100. mortodatreveno de Ludoviko Zamenhof kunvenigis multajn interesajn personojn. El Parizo venis pranepino de Ludoviko Zamenhof d-rino Margareta Zaleski-Zamenhof, estis ankaŭ d-ro Mark Fettes - la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, d-rino Barbara Despiney kaj multaj aliaj sciencistoj kiuj havis siajn prelegojn. Mi ankaŭ havis sian salut-elpaŝon nome de pola Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE).([28], [29], [30], [31]).

Vidu[redakti | redakti fonton]

la Parlamenta Grupo de la Lingvo Esperanto (PGLE)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Ŝablono:Cytuj stronę
  2. 2,0 2,1 Ŝablono:Cytuj stronę
  3. Fachowcy przeszli z ratusza do marszałka. gazetaolsztynska.pl, 10a de marto 2009. [Konsultita la 2015-07-30].
  4. Ŝablono:Cytuj stronę
  5. Ŝablono:Cytuj stronę
  6. Ŝablono:Cytuj stronę
  7. Ŝablono:Cytuj stronę
  8. Ŝablono:Cytuj stronę
  9. Ŝablono:Cytuj stronę
  10. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1556245221068660&set=a.706983742661483.1073741826.100000495921319&type=3&theater
  11. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-01. Alirita 2016-11-30.
  12. http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444
  13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-01. Alirita 2016-11-30.
  14. http://www.parlamentarny.pl/ludzie/parlamentarzysci-chca-promowac-jezyk-esperanto-i-ludwika-zamenhofa,19122.html
  15. http://www.esenco.org/pl/aktualajoj/grupa-parlamentarzystow-chce-promowac-jezyk-esperanto-i-zamenhofa
  16. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1556316301061552&set=a.706983742661483.1073741826.100000495921319&type=3&theater
  17. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=729598870530881&set=a.570895403067896.1073741828.100004423249103&type=3&theater
  18. http://www.sejm.gov.pl/Sejm8.nsf/agent.xsp?symbol=SKLADZESP&Zesp=444
  19. http://www.radio.bialystok.pl/wiadomosci/index/id/140194
  20. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-02-01. Alirita 2016-12-28.
  21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-30. Alirita 2016-12-29.
  22. http://www.parlamentarny.pl/ludzie/parlamentarzysci-chca-promowac-jezyk-esperanto-i-ludwika-zamenhofa,19122.html
  23. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10209728785355022&set=pcb.10209728787355072&type=3&theater
  24. http://www.sejm.gov.pl/sejm8.nsf//transmisje_arch.xsp?page=16&unid=8E39B938283EC7B4C125809E00475212
  25. http://orka.sejm.gov.pl/Druki8ka.nsf/0/051EADA11D10809BC12580FA005E1DB1/%24File/1475.pdf
  26. http://www.sejm.gov.pl/sejm8.nsf/komunikat.xsp?documentId=C46335BE3AC0AB56C12580FB0033454D
  27. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=805419836282117&set=pcb.805419866282114&type=3&theater
  28. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=818226908334743&set=a.570895403067896.1073741828.100004423249103&type=3&theater
  29. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=818226898334744&set=a.570895403067896.1073741828.100004423249103&type=3&theater
  30. https://www.facebook.com/photo.php?fbid=1499837053395084&set=a.1499817470063709.1073741923.100001064102501&type=3&theater
  31. http://www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=anoncoj&page=1&sn1=&divpage=1&sn=off&ss=on&sc=on&select_arrange=headnum&desc=asc&no=401&PHPSESSID=b5f141259e5727b1ef6f62e1cf42348c&ckattempt=3