Jantar Mantar (Ĝajpuro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jantar Mantar
जंतर मंतर, जयपुर
observatorio • kolekto
Estiĝo 18-a jarcento
Lando Barato vd
Situo Ĝajpuro
Areo 1.8652
Situo
Geografia situo 26° 55′ 29″ N, 75° 49′ 30″ O (mapo)26.92472222222275.825Koordinatoj: 26° 55′ 29″ N, 75° 49′ 30″ O (mapo)
Jantar Mantar (Raĝastano)
Jantar Mantar (Raĝastano)
DEC
Jantar Mantar
Jantar Mantar
Lokigo de Raĝastano en Barato
Situo de Jantar Mantar
Map
Jantar Mantar
Retejo http://museumsrajasthan.gov.in/monument/jantar-mantar
vdr
Jantar Mantar
Astronomia observatorio
Ĝenerala vido de Jantar Mantar kun la Brihat Samrat Yantra en fono
Oficiala nomo: जन्तर मन्तर
Lando Barato Barato
Regiono Raĝastano
Municipo Ĝajpuro
Supermara alteco 431 m s. m.
Areo 1,87 km² (187 ha)
Vikimedia Komunejo: Jantar Mantar (Jaipur)
Retpaĝo: http://museumsrajasthan.gov.in/mounment_Jantar-Mantar.htm

La Jantar Mantar estas historia observatorio por nud-okula astronomio establita en Ĝajpuro (Raĝastano), nord-orienta parto de Barato. Ĝi kontistiĝas el serio da astronomiaj instrumentoj, ĉefe grandaj sunhorloĝoj, konstruigita de la maharaĝo Ĝai Singh la 2-a en ties nova ĉefurbo inter 1727 kaj 1733. Ĝi estas de 2010 enskribita en la Monda heredaĵo de Unesko.[1]

Nomo[redakti | redakti fonton]

La nomo de la observatorio venas de la sanskrito "jantra", यन्त्र, : "instrumento, maŝino", kaj "mantrana", मन्त्रण, "konsulti, kalkuli". Do Jantar Mantar litere signifas "kalkula instrumento".

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝai Singh la 2-a, erudiciulo kiu studis la verkojn de diversaj barataj kaj eǔropaj astronomoj kaj inspiriĝis de la sultano astronomo Ulugbek[2] de Samarkando, destinis tiun observatorion al sia guruo, la pandito Jaganath[3] en la celo establi astrologiajn temojn kaj determini plej favoran momenton por grava evento (geedziĝo, vojaĝo...)

Ĝi estas inspirita de alia observatorio, kiun Ĝai Singh la 2-a konstruigis en Delhio, ĉefurbo de la Mogola Imperio. Li konstruigis tri aliajn tiajn observatoriojn en Varanasio, Mathura kaj Ujjain, sed tiu de Ĝajpuro estas la plej granda kaj plej bone konservata.

Konstruita el lokala ŝtono kaj marmoro, ĝi etendiĝas sur areo de ĉ. 18700 kvadrataj metroj.[1] Ĝi estis kontinue uzita ĝis ĉirkaŭ 1800, kaj poste estis forlasita kaj kadukiĝis. Ĝi estis plurfoje restaǔrita dum la brita koloniado precipe en 1902. Jantar Mantar estis deklarita nacia monumento en 1948 kaj estis restaŭrita en 2006 ; la restaŭrado de la komenca 20-a jarcento anstataŭigis iuj el la originaj materialoj per malsamaj materialoj.[1]

La Jantar Mantar estas administata de la Archeological Sites and Monuments Act de Raĝastano de 1961 kaj protektita kiel Nacia Monumento de Raĝastano de 1968, ĝi estas la ĉefa turismejo de Ĝajpuro.

La instrumentoj[redakti | redakti fonton]

La Jantar Mantar konsistiĝas el dek naǔ instrumentoj por mezuro de la tempo, antaŭkalkulo de la eklipso, sekvo de la steloj, mezuro de la orbito de Tero ĉirkaǔ Suno, de la stelaj rektascensiojn kaj de la efemeridoj. Tiuj instrumentoj uzas tri ĉielajn koordinatsistemojn : la lokalan sistemon horizonto-zenito, la ekvatoran koordinatsistemon kaj la ekliptikan koordinatan sistemon. La Kapala Yantraprakara estas unu el tiuj, kiu funkcias en du sistemoj kaj permesas transformojn de unu sistemo al alia.

Brihat Samrat Yantra : Ĉefa instrumento de Jantar Mantar kaj plej granda ekvatoria sunhorloĝo el la mondo
  • Brihat Samrat Yantra (ankaŭ Vrihat Samrat Yantra)
"La Reĝo de la Instrumentoj ", plej granda sunhorloĝo de Jantar Mantar.
Ĝia gnomono, alta de 27 metroj, havas formon de orta triangulo kies hipotenuzo estas paralela al la tera rotacia akso ; flanke estas ambaǔ "cifeplatoj" (fakte cinlindraj), unu por la antaŭtagmezo, alia por la posttagmezo, kiu permesas, je la ekvinoksoj, mezuron de tempo kun precizio de 0,5 sekundo.
  • Chakra Yantra[4]
Tiuj du cirkloj permesas mezuri la ekvatoriajn koordinatojn de astro, ĝiajn horan angulon kaj ĝian polusan distancon.
  • Dakshino Bhitti Yantra[4]
Muro kun du gradigitaj arkoj ĉe la okcidenta flanko kaj unu arko ĉe la orienta flanko. Ŝtuparoj permesas iri laŭ tiu arko. Mezuras la alton kaj la distanconon al la zenito de ĉielaj korpoj
  • Dhruvdarshak Pattika kaj Disha Yantra
La nura funkcio de tiuj iloj estas indiki la ĉielan nordan poluson.[5]
  • Digansa Yantra[4]
Centra stango kaj du samcentraj gradigitaj muroj, permesas mezuri la azimutojn de Suno.[6]
  • Jai Prakash Yantra
Du grandaj skafeoj kun komplementaj mapoj de la ĉielo ; ili funkcias kiel sunhorloĝoj kies gnomono estas ringo fiksita ĉe la centro per kvar dratoj, tial oni povas vidi kie estas la Suno rilate al la steloj. La fendoj permesas la iron de la observantoj.
  • Kapali Yantra
Du skafeoj kun ĉielaj mapoj. Ili funkcias sammaniere kiel ambaǔ Jai Prakash Yantra
  • Kranti Yantra
Komponiĝas el du partoj : unu el bronzo, la alia el masonaĵo (nefinita), permesas determini la koordinatojn de planedoj per senpera legado
  • Laghu Samrat Yantra
Plej malgranda sunhorloĝo de Jantar Mantar, miniatura versio de Brihat Samrat Yantra.
  • Narivalaya Yantra
Du cirkla sunhorloĝoj paralelaj al la ekvatora ebeno, unu suden alia norden, ili permesas determini la horon de tagmezo kun precizo de malpli ol unu minuto.
  • Ram Yantra
Du cirklaj komplementaj konstruaĵoj kiuj permesas determini la alton kaj azimuton de astroj per gradaroj sur iliaj muroj kaj planko.
  • Shasthansa Yantra
60-grada arko en malluma ĉambro en alo de la Brihat Samrat Yantra. Suna radio trairinte truon permesas mezuri la alton de Suno kaj ties diametron.[7]
  • Unnatansha Yantra
Latuna cirklo de 5,25 metroj de diametro, vertikale pendita je masonaĵo, utilas por mezuri la alton de ĉielaj korpoj.
  • Yantra Raj
Paro da grandaj diskaj astrolaboj, unu el latuno la alia el fero pendita al legnaj traboj, uzita po unufoje ĉiu jaro por kalkuli la Hindan kalendaron.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]