Ptolemeo la 9-a Latiros

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ptolemeo la 9-a Latiros
Regado 116-110, 109-107, 88-81 a.K.
Persona informo
Naskiĝo
en loko nekonata
Morto
en loko nekonata
Familio
Dinastio ptolemea dinastio vd
Patro Ptolemeo la 8-a vd
Patrino Kleopatro la 3-a de Egiptio vd
Gefratoj Kleopatro la 4-a de Egiptio • Kleopatro Seleno de Sirio • Ptolemeo la 10-a Aleksandro la 1-a • Ptolemy Apion • Ptolemy Memphites • Tryphaena vd
Edz(in)o Kleopatro Seleno de Sirio • Kleopatro la 4-a de Egiptio vd
Infanoj Ptolemy of Cyprus • Berenico la 3-a de Egiptio • Ptolemeo la 12-a vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Arĝenta tetradraĥmo de la egipta faraono Ptolemeo la 9-a la Savanto la 2-a, 109 a.K.
Fragmento de steleo de Ptolemeo la 9-a, 115 a.K., el Asuano.

Ptolemeo la 9-a la Savanto la 2-a[1]Latiros ("aŭ latiro, Lathyrus sativus, natura pizo") (greke Πτολεμαῖος Σωτήρ Λάθυρος, Ptolemaĩos Sōtḗr Láthuros) estis reĝo de Egiptio tri fojojn, de 116 ĝis 110, de 109 ĝis 107 kaj de 88 ĝis 81 a.K., kun intermitaj periodoj regataj de sia frato, Ptolemeo la 10-a Aleksandro.

Dekomence li estis elektita de sia patrino Kleopatra la 3-a por esti ŝia kunregento (lia patro Ptolemeo la 8-a deziris ke ŝi regu kun unu el ŝiaj filoj), kvankam ŝi estis ĉefe devigita elekti lin fare de la Aleksandrianoj. Li edziĝis al sia fratino Kleopatra la 4-a, sed lia patrino forpelis ŝin kaj anstataŭis ŝin per lia pli juna fratino Kleopatra Selene. Poste, ŝi plendis ke li klopodis mortigi ŝin, kaj sukcese elpostenigis lin, metante sian favoritan filon Aleksandro en la trono kiel kunregento kun ŝi. Tamen, ŝi poste laciĝis pro la nuna Ptolemeo la 10-a kaj elpostenigis lin, metante Ptolemeon la 9-an denove en la tronon. Ŝi estis tuj murdita de Ptolemeo la 10-a, kiu havis denove la tronon. Li estis poste mortigita dum batalo, kaj Ptolemeo la 9-a regis ĝis sia morto.

Lia filino Berenice la 3-a havis la tronon post lia morto, kaj regis dum ĉirkaŭ unu jaro. Ŝi estis devigita edziniĝi al sia duonfilo Aleksandro, kiu regis laŭ la nomo Ptolemeo la 11-a Aleksandro la 2-a kaj li ordonis ŝian mortigon deknaŭ tagojn poste.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Numerigi la Ptolemeojn estas moderna inventaĵo; la grekoj distingis ilin per epitetoj (kromnomoj). La numero donita ĉi tie estas la nuntempa interkonsento, sed estis iome da malkonsento en la 19-a jarcento pri kiu el la lastaj Ptolemeoj estu kalkulata kiel reganto. Ĉar pli malnovaj fontoj povas doni numerojn pli altaj aŭ malaltaj, epitetoj estas la plej fidinda vojo determini kiu Ptolemeo estas referencata en ajna okazo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]