Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo
circus building
Estiĝo 1880
Lando Rusio vd
Situo
Geografia situo 55° 46′ 14″ N, 37° 37′ 11″ O (mapo)55.7705561137.61972194Koordinatoj: 55° 46′ 14″ N, 37° 37′ 11″ O (mapo)
Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo (Moskvo)
Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo (Moskvo)
DEC
Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo
Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo
Situo de Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo
Map
Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo
Retejo http://www.circusnikulin.ru/
vdr

Moskva Nikulin cirko en Cvetnoj Bulvardo estas unu el la plej malnovaj nemoveblaj cirkoj en Rusio. Ĝin establis juddevena elstara akrobato, dresisto kaj impresario Albert Salamonskij pro mono de komercisto Danilov. Arkitekto de la konstruaĵo estis August Weber. La cirko ekfunkciis la 20-an de oktobro 1889.

Bronza skulptaĵo kun Jurij Nikulin apud la cirko

En 1919 la cirko estis naciigita kaj renomita kiel la Unua Ŝtata Cirko.

Ekde 1983 gin estris Jurij Nikulin, kiu ĝis tiam laboris tie kiel klaŭno.

Dum 1986 - 1989 la konstruaĵo estis grave renovigita, kvankam la ĉefa fasado preskaŭ ne ŝanĝiĝis. Estis aldonitaj kelkaj ejoj necesaj por servistoj kaj animaloj. La cirka halo havas 2000 sidlokojn. Alteco de ĝia kupolo atingas 22 metrojn. La unua spektaklo okazis la 29-an de septembro 1989.

Decembre de 1996 omaĝe al 75-a datreveno de Jurij Nikulin la cirko ricevis lian nomon. Ekde 1997 post morto de Jurij Nikulin lian postenon okupas lia filo Maksim Nikulin.

Antaŭ enirejo de la cirko ekde 2000 troviĝas bronza monumento kun Jurij Nikulin staranta apud la malvova aŭto, farita de skulptisto Aleksandr Rukaviŝnikov.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]