Kastelo de Pápa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Pápa (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Esterházy [esterhAzi]) estas impona historia monumento, nun muzeo en Hungario, en urbo Pápa.

La fortikaĵo en 1617
Kastelo de Pápa
La kastelo estis flava dum la socialismo

Historio[redakti | redakti fonton]

Familio Garai konstruis fortikaĵon en la 15-a jarcento en tiun lokon. Ĝi ne havis gravan rolon dum la kontraŭturkaj bataloj, tamen la fortikaĵo estis fortigita ĉefe kun remparoj. En 1626 familio Esterházy akiris kaj la fortikaĵon kaj la najbarajn bienojn. En 1704 soldatoj de la fortikaĵo aliĝis al liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a, sed pot 3 jaroj armeo de la Habsburgoj reokupis ĝin. Inter 1743 - 1784 la fortikaĵo estis trakonstruita al baroka kastelo laŭ projektoj de Jakab Fellner kaj József Grossmann. En la 1860-aj jaroj interne la ĉambroj estis renovigitaj. En 1945 la Ruĝa Armeo okupis la kastelon kaj ĝi estis uzebla kazerno. En 1959 la soldatoj forlasis la kastelon, poste nur la fasado renoviĝis. Plena renoviĝo okazis inter 1988 kaj 2015, poste muzeo, kinejo kaj kafejo ekfunkciis.

Unu el la aloj de la kastelo

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La unuetaĝa kastelo kun keloj kaj kun kelkloke mansardoj situas sola en la ĉefplaco malantaŭ Preĝejo Sankta Stefano (Pápa). La konstruaĵo formas U-majusklon.

Kapelo[redakti | redakti fonton]

En fino de alo oklatera kapelo situas. Ĝi estis pentrita en 1754. La kapelo inter 1945-2015 estis ŝlosita, sed en 1989 ĝi estis renovigita. Nun ĝi estas funkcikapabla katolika kapelo.

Aerfoto pri la kastelo kaj preĝejo en 2014

Parko[redakti | redakti fonton]

Origine la parko estis tre granda. Dum la mallonga turka dominado vojaĝisto Evliya Çelebi skribis pri la parko: ...belega ĝardeno simile al ĝardeno de Irem... Depost la 2-a mondmilito malriĉuloj hakis multe da arboj por hejti. Tamen restis aceroj, fraksenoj, kaŝtanarboj, larikoj, fagoj. Nuntempe en la parko subĉiela teatro funkcias.

Stalo[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ stalo apartenas al la kastelo. Ĝi estis trakonstruita al hotelo en 1980. Baldaŭ junulara amuzejo funkciis interne.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]