Urba arto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna arto surstrate en urbo Goslar, Germanio.

Urba arto estas stilo de arto kiu rilatas al urboj kaj urba vivo ofte farita de artistoj kiuj vivas en aŭ havas pasion por urba vivo. En tiuj senco urba arto kombinas stratan arton kaj graffiti kaj estas ofte uzata por resumi ĉiujn vidajn artajn formojn kiuj ekestis en urbaj areoj, inspirite de urba arkitekturo aŭ kun urba vivostilo kiel temo.

Kvankam urba arto komencis ĉe la kvartala nivelo, kie kunvivas multaj homoj de malsamaj kulturoj, ĝi estas internacia arta formo. Multaj urbaj artistoj vojaĝas de urbo al urbo kaj havas sociajn kontaktojn tra la tuta mondo.

En Parizo, Le Mur estas publika muzeo de urba arto.

Ĉefa statuso[redakti | redakti fonton]

Kvankam komencite kiel subtera movado, urbaj artistoj kiel Banksy kaj Adam Neate nun akiris ĉefan statuson kaj pelis la urban artan scenejon en la popularan kulturon. Perceptoj komencis ŝanĝi kiam urbaj movadoj kiel graffiti malrapide akiris akceptemon de la publiko. 

En Milano troviĝas strata artaĵo kiu montras la muzikgrupon The Beatles.

Urboj kaj artistoj[redakti | redakti fonton]

Iuj urboj i.a. Konpenhago, Bruselo, Parizo kaj Milano havas grandan nombron de urbaj artaĵoj. Famaj artistoj de urba arto estas i.a. la sekretema Bansky.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]