Bartholomaeus Anglicus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bartholomaeus Anglicus
(1203-1272)
"Fazoj de la vivo" (1486), el la verko "Pri la propreco de la aĵoj", eldonita de Bartholomeus Anglicus en 1240.
"Fazoj de la vivo" (1486), el la verko "Pri la propreco de la aĵoj", eldonita de Bartholomeus Anglicus en 1240.
Persona informo
Naskiĝo 1203
en  Anglio
Morto 1272
en  Francio
Lingvoj Mezepoka latino vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Alma mater Universitato de Oksfordo, Universitato de Parizo
Profesio
Okupo universitata instruisto • verkisto • ordenfrato vd
Laborkampo teologio vd
Aktiva dum 12-a jarcento–13-a jarcento vd
Verkado
Verkoj De proprietatibus rerum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Bartolomeo la Angla (1203-1272) estis angla filozofo, skolastikisto kaj erudiciulo en Parizo, aŭtoro de la verko: "De proprietatibus rerum" (aŭ "Pri la Proprecoj de la Aĵoj") (1240), membro de la franciskana ordeno, antaŭanto de la encikopledioj kaj unu el la plej popularaj libroj de la mezepoko. Bartolomeo ankaŭ okupis elstarajn postenojn ene de la eklezio kaj indikiĝis kiel episkopo de Łuków kvankam li ne estis konsekrita en tiu pozicio.

En la Libro pri la propreco de la aĵoj, Bartolomeo la Angla inkludis informojn pri anĝeloj kaj demonoj, flugilhavaj estuloj tiaj kiaj grifoj kune kun prispriboj pri medicinaj plantoj kaj esencaĵoj de la korpo. Estis necesaj kelkajn centojn da jaroj por ke la fundamentoj de la kompreno pri drogoj establiĝis kiel rezulto de la kemiaj avancoj.[1]

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Sekcioj de la libro[redakti | redakti fonton]

Fenikso renaskiĝanta el la cindroj, bildo trovata en la verko "Pri la Proprecoj de la aĵoj" de Bartolomeo la Angla.

La verko organiziĝis per 19 libroj. La temoj de la libroj, laŭ ordo estas Dio, Anĝeloj (k demonoj), la homa menso aŭ animo, fiziologio, pri la aĝoj (familia kaj doma vivoj), medicino, la universo kaj la ĉielaj korpoj, la tempo, la formo kaj la materio (elementoj), la ero kaj ties formoj, la akvo kaj ties formoj, la tero kaj ties formoj inklude de la geografio, gemoj kaj metaloj, bestoj, koloroj, flaroj, gustoj kaj likvaĵoj. Jen kiel ili prezentiĝas en la verko:

  • Libro 1 - De deo ("Pri Dio")
  • Libro 2 - De angelis ("Pri la anĝeloj")
  • Libro 3 - De anima ("Pri la animo")
  • Libro 4 - De elementis ("Pri la elementoj")
  • Libro 5 - De hominis corpore ("Pri la homa korpo")
  • Libro 6 - De etate hominis ("Pri la statoj de la homoj")
  • Libro 7 - De infirmitatibus ("Pri la malsanoj")
  • Libro 8 - De mundo et celo ("Pri la tero kaj la ĉielo")
  • Libro 9 - De temporibus ("Pri la tempo")
  • Libro 10 - De materia et forma ("Pri la materio kaj la formo")
  • Libro 11 - De aere ("Pri la aero")
  • Libro 12 - De avibus ("Pri la birdoj")
  • Libro 13 - De aqua ("Pri la akvo")
  • Libro 14 - De montibus ("Pri la montoj")
  • Libro 15 - De regionibus ("Pri la regionoj - de la mondo")
  • Libro 16 - De lapidibus ("Pri ŝtonoj kaj metaloj")
  • Libro 17 - De herbis plantis ("Pri herboj kaj plantoj")
  • Libro 18 - De animalibus ("Pri la bestoj")
  • Libro 19 - De accidentalibus ("Pri akcidentoj" aŭ fizikaj sensoj tiaj kiaj koloroj, sonoj, flaroj, gusto, pezo kaj mezuroj, likvaĵoj, ktp)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]