Giganta fuliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Giganta fuliko
Giganta fuliko ĉe norda Ĉilio
Giganta fuliko ĉe norda Ĉilio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Fulica
Specio: F. gigantea
Fulica gigantea
Eydoux kaj Souleyet, 1841
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Giganta fuliko (Fulica gigantea) estas specio de fuliko el Sudameriko. Ĝi troviĝas en lagoj en altiplano de centra Peruo, tra okcidenta Bolivio, al nordorienta Ĉilio kaj tre nordokcidenta Argentino.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kun totala longo de 48–64 cm,[1] ĝi estas la dua plej granda nuna membro de la familio Raledoj, post la takaheo, kaj la plenkreskuloj estas konsiderataj praktike neflugopovaj.[2] Ĝi estas la nura fuliko kun ruĝecaj kruroj.[1] Ĝi havas malgrandajn blankajn fruntan ŝildon. Plenkreska masklo pezas 2.7 kg dum tri plenkreskaj inoj pezis 2.03-2.4 kg.[3]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe la rilata kornofuliko, la giganta fuliko estas monogama kaj la paro konstruas grandan neston en altatera lago. Tamen, malkiel ĉe la kornofuliko, la nesto de la giganta fuliko estas ĉefe farita el akva vegetaĵaro kaj – ĉar ĝi estas fiere teritoriema – ĝi neniam formas koloniojn.[2]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Jaramillo, A. Burke, P., & Beadle, D. (2003). Birds of Chile. Christopher Helm. ISBN 0-7136-4688-8
  2. 2,0 2,1 Taylor, P. B. (1996). Giant Coot (Fulica gigantea). pp. 209 in: del Hoyo, J., Elliott, A. & Sargatal, J. eld. (1996). Handbook of the Birds of the World. Vol. 3. Hoatzins to Auks. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-20-2
  3. Taylor, Barry, Rails: A Guide to the Rails, Crakes, Gallinules and Coots of the World. Yale University Press (1998), ISBN 978-0-300-07758-2.