Lilli Gruber

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lilli Gruber
Lilli Gruber foto de 1995
Lilli Gruber
foto de 1995
Persona informo
Lilli Gruber
Naskonomo Dietlinde Gruber
Naskiĝo 19-a de aprilo 1957
en Bolzano/Bozen, Italio
Lingvoj italagermanaangla vd
Ŝtataneco itala
Alma mater Universitato Ca’ Foscari de Venecio vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Jacques Charmelot vd
Profesio
Alia nomo Lilli vd
Okupo ĵurnalisto
Aktiva en StrasburgoBruseloRomo vd
Verkado
Ĝenroj historio
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dietlinde GRUBER (nomata Lilli) estas ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto  el Sudtirolo, norda Italio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dietlinde Gruber naskiĝis en Bolzano-Bozen la 19-an de aprilo 1957  en familio de entreprenistoj.  Ŝi magistriĝis pri  Fremdaj lingvoj kaj Literaturo ĉe la Universitato de Venecio.

Post  la magistriĝo,  ankoraŭ en Sudtirolo, ŝi alproksimigis al pacmovado de Alexander Langer por kontribui al la kreo de kulturo de dialogo inter la diversaj lingvogrupoj.

Ŝi laboris kiel ĵurnalisto en la privata televidkanalo Telebolzano kaj skribis por la gazetoj L'Adige kaj Alto Adige. Ŝi fariĝis profesia ĵurnalisto en 1982 kaj ekde tiam laboris kiel televida raportisto por la ŝtata itala radio- kaj televidkanalo RAI Radiotelevisione Italiana, unue por la TG3 kaj la TG2 poste por la TG1, kondukante ankaŭ la eldonojn plej gravajn. Kiel speciala sendito de la RAI ŝi ĉeestistis kaj raportis pri la falo de la Berlina Muro, la militoj en Jugoslavio, la milito en Irako kaj la atencoj de la 11a de septembro 2001. Ŝi ankaŭ laboris por la gazetoj La Stampa kaj Corriere della Sera.

Dum ŝia longa kariero ŝi skribis plurajn eseojn kaj romanojn.

Gruber en 2013

Inter la jaroj 2004 kaj 2008  ŝi estis eŭropa parlamentano, kaj en la Eŭropa Socialista Partio ŝi estis membro de la komisiono por la civilaj liberecoj kaj por la justeco.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La sekva listo enhavas la verkojn de Lilli Gruber publikigitaj en la itala. De kelkaj el ili (ekz. Chador, Tempesta kaj Eredità) ekzistas traduko al la germana sed ĝis nun ne al Esperanto.

  • L. Gruber, P.Borella  Quei giorni a Berlino. Il crollo del Muro, l'agonia della Germania Est, il sogno della riunificazione: diario di una stagione che ha cambiato l'Europa, Torino 1990.
  • L. Gruber,  I miei Giorni a Baghdad, Milano 2003.
  • L. Gruber, L'altro Islam. Un viaggio nella terra degli sciiti, Milano, Rizzoli, 2004.
  • L. Gruber, Chador. Nel cuore diviso dell'Iran, Milano 2005.
  • L. Gruber, America anno zero. Viaggio in una nazione in guerra con se stessa, Milano, Rizzoli, 2006. Milano, BUR, 2007.
  • L. Gruber, Figlie dell'Islam. La rivoluzione pacifica delle donne musulmane, Rizzoli, Milano 2007.
  • L. Gruber,  Streghe. La riscossa delle donne d'Italia, Rizzoli, Milano 2008.
  • L.. Gruber, P.Borella, Ritorno a Berlino. Il racconto dell'autunno che ha cambiato l'Europa, Rizzoli, Milano 2009.
  • L. Gruber, Eredità. Una storia della mia famiglia tra l'impero e il fascismo, Rizzoli Milano 2012.
  • L. Gruber,  Tempesta, Rizzoli,  Milano 2014.
  • L. Gruber, Prigionieri dell'Islam. Terrorismo, migrazioni, integrazione: il triangolo che cambia la nostra vita, Rizzoli, Milano 2016.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

A.Grasso (eldonanto), Enciclopedia della televisione, 3a eld., Garzanti Editore, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]