Batalo de Nederlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Roterdamo post la germana bombardado.

La Batalo de Nederlando (nederlande Slag om Nederland) estis parto de la (germane Fall Gelb), nome la Germana invado de la Malaltaj Landoj (Belgio, Luksemburgo, kaj Nederlando) kaj Francio dum la Dua Mondmilito.

La batalo daŭris de la 10a de Majo 1940 ĝis la ĉefaj nederlandaj fortoj kapitulacis en la 14a. Nederlandaj trupoj de la provinco Zelando plu rezistis kontraŭ la Wehrmacht ĝis la 17a de Majo kiam Germanio kompletigis okupadon de la tuta lando.

La Batalo de Nederlando estis unu el la unuaj ĉefaj uzoj de paraŝutistoj kiuj okupis ŝlosilajn celojn antaŭ la surgrundaj trupoj atingis la areon. La germana Luftwaffe uzis paraŝutistojn por la kapto de kelkaj ĉefaj flughavenoj en Nederlando en kaj ĉirkaŭ ŝlosilaj urboj kiaj Roterdamo kaj Hago por rapide kontroli la landon kaj haltigi la nederlandajn fortojn.

La batalo finis tuj post la detruega bombardado de Roterdamo fare de la Germania Luftwaffe kaj la posta minaco fare de la Germanoj por bombadi aliajn grandajn nederlandajn urbojn se la nederlandaj trupoj malakceptis kapitulacon. La nederlanda generala stabanaro sciis ke ĝi ne povos haltigi la bombardadon kaj kapitulacis por eviti ke aliaj urboj suferu la saman sorton. Nederlando restis sub germana okupado ĝis 1945, kiam la lasta nederlanda teritorio estis liberigita.

Rezultoj[redakti | redakti fonton]

  • Oni ĉirkaŭkalkulis du mil mortojn en ĉiu el la flankoj.
  • Germana okupado de Nederlando.
  • Kreado de la Reichskommissariat Niederlande
  • Nuligo de la nederlanda militistaro el la kontinenta eŭropa militejo.
  • La nederlanda registaro iris al ekzilo en Britio.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Amersfoort, Herman; Kamphuis, Piet, eds. (2005), Mei 1940 — De Strijd op Nederlands grondgebied, Den Haag: Sdu Uitgevers, ISBN 90-12-08959-X
  • Schulten, C.M.; Theil, J. (1979), Nederlandse Pantservoertuigen, Bussum: Unieboek BV, ISBN 90-269-4555-8
  • Star Busmann, C.W. Partworks and Encyclopedia of World War II
  • Hooton, E.R. (2007), Luftwaffe at War, Volume 2; Blitzkrieg in the West 1939–1940, London: Chevron/Ian Allen, ISBN 978-1-85780-272-6
  • Jentz, Thomas L. (1998), Die deutsche Panzertruppe 1933–1942 — Band 1, Wölfersheim-Berstadt: Podzun-Pallas-Verlag, ISBN 3-7909-0623-9
  • Frieser, Karl-Heinz (2005), Blitzkrieg-Legende — Der Westfeldzug 1940, R. Oldenbourg Verlag München