Ferran Sunyer i Balaguer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
     Tio estas kataluna nomo. La patronomo estas Sunyer kaj la patrinonomo estas Balaguer


Ferran Sunyer i Balaguer
Persona informo
Naskiĝo 1912
en Figueres
Morto la 27-an de decembro 1967
en Barcelono
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Familio
Parencoj María Angeles Carbona Balaguer vd
Profesio
Okupo matematikisto vd
Laborkampo Matematiko
Doktoreca konsilisto Josep Maria Orts Aracil vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ferran SUNYER i Balaguer (naskiĝis en 1912 en Figueres, mortis la 27-an de decembro 1967 en Barcelono) estis memlerninta matematikisto kiu laboris en Katalunio ekde la malfruaj 1930-aj jaroj ĝis sia morto. Lia kontribuo al la ekzaktaj sciencoj estis tre grava kaj lia laboro ricevis aknoskon de la katalunaj kaj hispanaj institucioj — kiuj premiis lin en pluraj okazoj — kaj de la internacia matematika komunumo.

Ferran Sunyer naskiĝis kun severa atrofio de la nerva sistemo kiu neebligis al li viziti lernejon kaj devigis lin uzi ĉiajn helpajn rimedojn por fari la plej bazajn aktivecojn kaj li ĉiam devis moviĝi per rulseĝo. Tiu severa fizika handikapo devigis lin dependi de sia patrino, Àngela Balaguer, ĉar lia patro mortis kiam li estis 2-jara. Poste liaj kuzinoj Maria kaj Maria dels Àngels Carbona prizorgis lin ĝis lia morto. Li vivis inter Barcelono kaj Vilajoan (municipo de Garrigàs, Alt Empordà).

Memlernanto, Ferran Sunyer[1] iniciĝis al matematiko kaj fiziko per la libroj de sia kuzo Ferran Carbona, studanto de kemia inĝenierarto. Li faris siajn unuajn matematikajn esplorojn en la malfruaj 1930-aj jaroj, per notoj en la Comptes Rendus de l'Académie des Sciences en Parizo, apogitaj de Jacques Hadamard, tiam unu el la plej renomaj matematikistoj en la mondo. Post la Dua Mondmilito, li venis en kontakto kun matematikistoj tiel gravaj en esploro kiaj Szolem Mandelbrojt, Jean-Pierre Kahane, Waclaw Sierpinski, Yves Meyer, Paul Malliavin, Henri Mascart kaj Angus John MacIntyre, inter aliaj.[2]

Ferran Sunyer publikigis pli ol 30 esplor-artikolojn[3] ĉefe en hispanaj, francaj kaj usonaj revuoj. Li estis premiita per diversaj premioj de "Real Academia de Ciencias Exactas, Físicas y Naturales" de Madrido, de "Institut d'Estudis Catalans" kaj de "Consejo Superior de Investigaciones Científicas", inter kiuj la "Premio Francisco Franco de las Ciencias" de 1955. Ekde 1957, malgraŭ fizikaj limigoj, li ĉeestis kiel gasto en diversaj internaciaj kongresoj.

Lia handikapo tre limigis liajn profesiajn eblecojn. Li devis fari multajn paŝojn por reguligi sian situacion malgraŭ lia agnoskita akademia valoro en la kampo de matematikoj ĉar li ne havis la titolojn de abituriento aŭ diplomiĝinto. Helpis lin kelkaj kolegoj kiel Josep Teixidor i Batlle. Fine li sukcesis fariĝi kunlaboranto kaj poste esploristo de "Consejo Superior de Investigaciones Científicas" (CSIC) kaj li laboris dum jaroj en kontrakto kun "Office of Naval Research" (ONR) de la Ministerio pri la Mararmeo de Usono. En tempo de grandaj restriktoj kaj izolado en Hispanio, Ferran Sunyer estis sendube unu el la plej renomaj matematikistoj eksterlande.[4]

Ferran Sunyer estas ekzemplo de supero kaj de lukto kontraŭ la plej grandaj malhelpoj kaj de inteligento metita al servo de la scienco kaj de la internacia scienca komunumo. Kaj lia familio - kiu ne domaĝis la penon por certigi ke li povu efektivigi la esploron - tio estas la valoroj de familia solidareco: ĉar li neniam povis skribi, ĉiujn artikolojn de matematiko, kun tre specifa lingvaĵo kaj komplikaj formuloj, li diktis al sia patrino aŭ al siaj kuzinoj, kiuj entreprenis surpaperigi ilin.

Post lia morto, lia familio (liaj kuzinoj) kreis fondaĵon kiu, interalie, atribuas premion al matematika laboro kaj ankaŭ stipendiojn. Nuntempe, la fondaĵo dependas de "Institut d'Estudis Catalans".[5]

Estis produktita dokumenta filmo (Ferran Sunyer i Balaguer, Història d’un exili interior, direktoro: Amparo Solís, jaro 2012, Benecé Produccions i Televisió de Catalunya) pri la Personeco de Ferran Sunyer.[6]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Romaní, D.. «Ferran Sunyer. El Hawking català». Ara. Secció Ara Ciència (p. 32) [Ankaŭ havebla en: http://www.ara.cat/ara_premium/ara_tu/Ferran-Sunyer-Hawking-catala_0_613738648.html].
  2. Lia korespondado estis skanita kaj estas havebla en <http://ddd.uab.cat/collection/fsunyer>
  3. Malet, A.: Ferran Sunyer i Balaguer (1912-1967) and Spanish Mathematics After the Civil War, The Mathematical Intelligencer, 20, 2 (1998), 23-30.
  4. Ferran Sunyer, un empordanès a la matemàtica del segle XX. Revista de Girona
  5. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-06-21. Alirita 2017-03-13.
  6. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-01-14. Alirita 2017-03-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ferran Sunyer i Balaguer en la kataluna Vikipedio.