Placo Deák Ferenc

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Placo Deák Ferenc
placo [+]

LandoHungario
SituoBudapeŝto
- koordinatoj47° 29′ 51″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo)47.497519.055Koordinatoj: 47° 29′ 51″ N, 19° 3′ 18″ O (mapo)

Placo Deák Ferenc (Budapeŝto)
Placo Deák Ferenc (Budapeŝto)
DEC
Placo Deák Ferenc
Placo Deák Ferenc

Placo Deák Ferenc (Hungario)
Placo Deák Ferenc (Hungario)
DEC
Placo Deák Ferenc
Placo Deák Ferenc
Map
Placo Deák Ferenc
Vikimedia Komunejo:  Deák Ferenc tér [+]
vdr

La Placo Deák Ferenc (hungare Deák Ferenc tér) apartenas al la plej gravaj kaj imponaj placoj de Budapeŝto.

La luterana preĝejo en Placo Deák Ferenc en la 1890-aj jaroj
Oni konstruas la subirejon. Maldekstre estas videbla la luterana preĝejo, poste la iama policejo, la malalta domo estas la aŭtobusofinhaltejo

Situo[redakti | redakti fonton]

La placo situas en fino de la malgranda bulvardo. La pli granda parto apartenas al distrikto Belváros-Lipótváros. Aliĝantaj placoj estas Placo Erzsébet kaj "Placo Madách Imre".

Historio[redakti | redakti fonton]

Placo Deák Ferenc en la 1890-aj jaroj
Palaco Anker

La placo formiĝis en la frua 19-a jarcento jam ekster urbomuroj de Pest (urbo). Tiutempe ĝi estis konata laŭ germane Landstrasse, en 1819 Kohlplatz, en la 1830-aj jaroj JudenplatzJudenmarkt. La hungaraj nomoj estis Káposztás piac (=brasika placo), Szén tér (=Placo karbo), Zsidó tér (=Juda placo). La Inundo de la Danubo (1838) atingis ankaŭ ĉi tiun placon. En 1866 la placo prenis la nomon pri Ferenc Deák, poste la nomo neniam ŝanĝiĝis. Ekde 1896 la placo estas startopunkto de Avenuo Andrássy kaj ekde tiam la unua budapeŝta metrolinio trafikas sub la placo. La placo iĝis trafika nodo, nun 3 metrolinioj, tramoj, aŭtobusoj zorgas pri la pasaĝeroj. Longe tie funkciis finhaltejo por la interurbaj kaj internaciaj aŭtobusoj. Ekde 1970 granda subirejo funkcias sub la placo. Spite la grandan trafikon parto de la placo apartenas al la piedirantoj. Ĝis 1998 en la placo (en placo Erzsébet) oni konstruis la novan Nacian Teatron, sed pro politika malkonsento nur la elfosaĵo estis farita. Baldaŭ la elfosaĵo iĝis kulturcentro kaj amuzejo subtere. La hungara nomo estas "Gödör" (elfosaĵo).

Ĉefaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]