Mastodon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Mastodonto.
Mastodon

Lasta stabila versio 4.2.8
Programlingvo Ruby on Rails, React, Node.js
Lingvo(j) 20+, Esperanto interalie
Programtipo Socia reto sencentra, blogetado
Permesilo GNU Affero General Public License
Retejo joinmastodon.com
vdr
Elephant Friend (Elefanto-Amiko), maskoto de Mastodon

Mastodon estas libera socia reto de blogetado. Uzantoj povas sendi mesaĝojn, kaj sekvi aliajn uzantojn por rekte ricevi iliajn mesaĝojn. La plej fama servo de blogetado estas Twitter, sed Mastodon malsamas de ĝi per teknologio kaj intenco. Mastodon estas sencentra, kaj malfermitkoda, kaj donas multajn funkciojn por plibonigi la sperton de uzantoj.[1][2]

Sencentreco[redakti | redakti fonton]

Posedata de ĉiuj[redakti | redakti fonton]

Mastodon estas sencentra. Ne ekzistas centra serviloentrepreno, kiu tute posedas la servon.[3] Mastodon estas rezulto de kunlaboro inter sendependaj serviloj, kiuj troviĝas dise en la mondo, kiuj konsentas interŝanĝi mesaĝojn laŭ la liberaj protokoloj ActivityPub kaj OStatus. La uzanto de Mastodon povas interagi kun uzantoj de iu ajn alia servilo en la Fediverso, kiu subtenas ActivityPub-on.

Nodo[redakti | redakti fonton]

Rezulte, Mastodon estas uzebla el multaj serviloj/retejoj. Ĉiu retejo de Mastodon, nomata nodo, havas kopion de la fontkodo de Mastodon. Oni vidu nodon kiel urbon, kun malsamaj uzantoj, malsamaj temoj, malsamaj reguloj, kaj malsamaj administrantoj. Uzanto de iu nodo (ekzemple @zamenhof@varsovio.pl) povas komuniki kun alia uzanto de tiu sama nodo (@grabowski@varsovio.pl), sed ankaŭ kun uzanto de alia nodo (@michaux@bulonjo-cxe-maro.fr).

Frataro[redakti | redakti fonton]

Nodoj povas sekvi aliajn nodojn, formante reton, kiu estas nomata frataro, ili tiam interŝanĝas informojn. Oni vidu tion kiel malsamaj urboj ligitaj per interurbaj vojoj. Nodo povas ankaŭ decidi bloki alian nodon (malpermesi komunikadon), por ekzemple protekti ĝiajn uzantojn de kontraŭleĝa enhavo aŭ de maltolorema komunumo.

Unikeco de nodoj[redakti | redakti fonton]

Nodoj foje havas propran temon. Ekzistas nodoj specife por artistoj, kreantoj de videoludoj, ŝatantoj de katoj, parolantoj de diversaj lingvoj, ktp. Aliĝi al tia nodo helpas trovi homojn, kun sama intereso, kaj helpas konstrui etoson de sinsubtenanta komunumo. Ekzistas retejoj kiuj helpas homojn elekti sian unuan nodon, kiel la oficiala prezenta retejo de Mastodon.

Rezisto[redakti | redakti fonton]

Tiu sencentra naturo igas Mastodon malfacile ekspluatebla kaj forbarebla. Mastodon ne povas malaperi, krom se ĉiuj nodoj (kiuj troviĝas en malsamaj landoj kaj prizorgataj de malsamaj homoj) ĉesas komuniki inter si. Se la komunumo aŭ la administrantoj en iu nodo iĝas malbonaj (ekzemple pro trolado aŭ politika envolviĝo), uzantoj povas decidi ekuzi alian nodon, kiu havas pli bonan komunumon aŭ administradon. Redone, uzantoj ofte kontribuas al la servilkostoj de sia nodo per servoj de regula pagado kiel Patreon kaj Liberapay.

Moderigo[redakti | redakti fonton]

Ĉar la plimulto de la nodoj de Mastodon estas etaj komunumoj, administrantoj povas bone koni sian komunumon, kaj reagi rapide kontraŭ okazoj de ekspluatado kaj ĉikanado. Ili ankaŭ povas pli facile komprenigi kaj respektigi la regularon de la nodo, kaj la leĝojn de la lando, kie troviĝas la servilo.

Malfermitkodeco[redakti | redakti fonton]

Mastodon estas malfermitkoda. La fontkodo de Mastodon estas rekte legebla en GitHub. Homoj povas kontroli ĝin por vidi ke Mastodon ne ŝtelas privatajn informojn aŭ havas problemon pri sekureco. Homoj povas rekte proponi aldonajn funkciojn kaj fari plibonigojn, kiel ekzemple estis farita Esperanta traduko.

Nodoj povas uzi propran kodon[redakti | redakti fonton]

Ĉiu nodo povas ŝanĝi la kodon de la programo, en maniero kiu pli taŭgas por sia komunumo.[4] Nodo por verkistoj povas ekzemple permesi pli da signoj (normale limigita al 500) en unu mesaĝo. Tamen, la protokolo de komunikado devas resti respektata.

Ligiĝo al eksteraj servoj[redakti | redakti fonton]

Kreantoj de aliaj servoj povas konsulti la API por konektiĝi al nodoj de Mastodon. Ekzemple, nodoj de Mastodon estas ligitaj al Quitter.se kaj al kelkaj nodoj de GNU social kaj PeerTube.

Funkcioj[redakti | redakti fonton]

Enkonduka filmeto pri Mastodon, subtekstigita en Esperanto

Klientoj[redakti | redakti fonton]

La kutima kliento por uzi Mastodon estas organizita laŭ vertikalaj kolumnoj, simile al TweetDeck, kie ĉiu kolumno havas sian propran funkcion. Iu ajn povas krei propran klienton por uzi Mastodon uzante la liberan API. Retumile, eblas uzi Pinafore kiu estas pli simila al Twitter, kun ĉefa listo kaj langetoj por iri al ĉefaj funkcioj. Poŝtelefone, eblas ekzemple uzi Tusky, Mastalab kaj Tootdon.

Mesaĝoj[redakti | redakti fonton]

Mesaĝo en Mastodon havas maksimume 500 signojn (kie Twitter estas limigata al 280). Nodoj povas krei proprajn emoĝiojn. Eblas aldoni diversajn aŭdovidaĵojn. Oni povas elekti nivelon de privateco, ekzemple fari ke mesaĝo estu videbla nur al sekvantoj, aŭ al aparta uzanto. Ankaŭ eblas kaŝi mesaĝon malantaŭ averto pri enhavo (content warning), kio permesas ne ŝoki aŭ malkomfortigi uzantojn, kiujn ne volas legi tian enhavon (ekzemple: pornaĵo, depresio, timiga bildo, krueleco, intrigo de rakonto, ktp).

Sekvado[redakti | redakti fonton]

Uzanto de Mastodon povas sekvi ŝatatan uzanton, tiel ties mesaĝo aperas en la hejma tempolinio. Se uzanto tre ŝatas mesaĝon, tiu povas diskonigi ĝin por ke ĝi aperu en la tempolinio de ties sekvantoj. Uzanto de Mastodon povas privatigi sian konton. La mesaĝoj de privata konto estas legeblaj nur de aprobitaj sekvantoj.

Kradvortoj[redakti | redakti fonton]

Eblas marki mesaĝon per kradvorto, kiuj etikedas ilin. Klaki sur kradvorton permesas vidi ĉiujn mesaĝojn, kiuj uzis ĝin, pri iu aparta temo.

Publikaj tempolinioj[redakti | redakti fonton]

Rilate al la sencentreco, Mastodon havas lokan kaj frataran tempoliniojn (nomataj la publikaj tempolinioj). La loka tempolinio enhavas la publikajn mesaĝojn de la aliaj uzantoj de la sama nodo. La fratara tempolinio enhavas la lokan tempolinion plus la publikajn mesaĝojn de alinodaj homoj sekvataj fare de homoj de la nodo. La publikaj tempolinioj helpas malkovri novajn homojn kun similaj interesoj.

Komunumo[redakti | redakti fonton]

Mastodon multe populariĝis en Aprilo 2017, kiam amaskomunikilo prezentis ĝin kiel alternativo al Twitter kun malpli da ĉikanado. La tiama plej granda nodo (mastodon.social) malpermesas nazian enhavon kaj neadon de holokaŭsto. La ĉefa ideo de tiuj artikoloj, estis ke etaj komunumoj povas pli bone zorgi pri toksa sinteno ol granda entrepreno.

Mastodon iĝis populara en Francujo kaj Japanujo. En 2018–04–14, tri el la dek plej uzantnombraj nodoj troviĝis en Japanujo, kaj kvar el ili en Francujo.[5]

En 2018-04-15, Mastodon havis 1 144 843 uzantojn el 1894 atingeblaj nodoj.[6]

En Aprilo 2018, amaskomunikiloj denove ekparolis pri Mastodon pro Switter, kiu estas nodo por sekslaborantoj, kiuj multe populariĝis pro la forbarado de ili el grandaj sociaj retoj, kaj pro la leĝo FOSTA en Usono, kiu malfaciligas ilian laboron. Switter uzas servilon en Aŭstrio, kiu havas leĝojn pli permesajn.[7] En 2018-01-14, tiu nodo atingis 39 500 membrojn, iĝinte la 6a plej granda nodo laŭ nombro de uzantoj.

Post Twitter estis aĉetita de la miliardulo Elon Musk je la 27a de oktobro 2022 la uzantaro de mastodono tre grandigis. laŭ mastodono, tri semajnojn poste estis 1.6 milionoj da aktivaj uzantoj, trioble ol antaŭ kiam Musk aĉetis Twitter, kaj la nombro da uzantoj estis pligrandigis de pli ol miliono. [8]

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas eta Esperantista komunumo en Mastodon. Ĝi troviĝas en la nuresperanta nodo esperanto.masto.host, kaj dise en diversaj nodoj. Kelkaj el ili estas troveblaj uzante la kradvorton #esperanto ene de kliento. Konata konto en Mastodon estas Ho Esperanto[9].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mastodon, Social networking, back in your hands (angle). Alirita 2018-04-15.
  2. Mastodon is an open source, decentralized version of Twitter (angle). The Daily Dot (2016-11-22). Alirita 2018-04-15.
  3. What would Twitter be if it adopted Wikipedia’s politics? (angle). openDemocracy (2017-01-06). Arkivita el la originalo je 2018-09-05. Alirita 2018-04-15.
  4. Are You on Mastodon Yet? Social Network of Our Own (angle). The Chronicle of Higher Education (2016-11-28). Alirita 2018-04-15.
  5. Mastodon Monitoring Project, biggest instances of the Mastodon network (angle). Arkivita el la originalo je 2018-04-24. Alirita 2018-04-15.
  6. Mastodon instances, all instances (angle). Alirita 2018-04-15.
  7. Amid FOSTA crackdown, sex workers find refuge on Mastodon (angle). The Verge (2018-04-11). Alirita 2018-04-15.
  8. mastodono en tvitero
  9. (eo) Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton, Libera Folio, la 16-an de januaro 2024.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]