Benzamido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Benzamido
benzamido
Plata kemia strukturo de la Benzamido
benzamido
Tridimensia strukturo de la Benzamido
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C7H7NO
CAS-numero-kodo 55-21-0
ChemSpider kodo 2241
PubChem-kodo 2331
Merck Index 15,1062
Fizikaj proprecoj
Aspekto blankeca kristala solido
kun iometo da amoniakodoro
Molmaso 121.14 g·mol−1
Denseco 1.341 g cm−3
Fandpunkto 127 °C
Bolpunkto 288 °C
Refrakta indico  1,564[1]
Ekflama temperaturo 180 °C
Acideco (pKa) 23.25
Solvebleco Akvo:
Mortiga dozo (LD50) 1160 mg/kg (buŝe)[3]
Sekurecaj Indikoj
Risko R22 R40 R68
Sekureco S22 S24/25 S36/37/39
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[4]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H341
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P264, P270, P281, P301+312, P308+313, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Benzamido estas karbonata amido de la benzoata acido, kristala kemia substanco estigita per agado de la amoniako sur benzoila klorido. La derivaĵoj de la benzamido estas vaste uzataj kiel terapeŭtikaĵoj inklude de antimikrobiaĵoj[5], analgeziaĵoj, antikonvulsiaĵoj, kontraŭdeprimaĵoj, antipsikozaj drogoj, ktp.

La benzamidoj estas klasoj da drogoj kiuj blokas la dopaminan kaj serotoninan ricevilojn kaj stimulas la acetilkolinajn ricevilojn en la glataj muskoloj. Ili estas ĉefe uzataj en la traktado de naŭzoj kaj vomaĵoj. Benzamidoj reakcias kun azo kaj duazo komponaĵoj por generi toksajn gasojn. La bruligado estigas toksajn nitrogenajn gasojn.

Sintezoj[redakti | redakti fonton]

Sintezo 1[redakti | redakti fonton]

benzoila klorido + amoniako benzamido + klorida acido

Sintezo 2[redakti | redakti fonton]

  • Preparado de benzamido per interagado de benzaldehido kun kloramino:

benzaldehido + kloramino benzamido + klorida acido

Sintezo 3[redakti | redakti fonton]

benzonitrilo benzamido

Sintezo 4[redakti | redakti fonton]

benzoata acido + amoniako amonia benzoato benzamido

Reakcioj[redakti | redakti fonton]

Reakcio 1[redakti | redakti fonton]

benzamido + fosfora pentoksido benzonitrilo + 2 metafosfata acido

Reakcio 2[redakti | redakti fonton]

benzamido benzonitrilo benzilamino

Specifaj reagoj[redakti | redakti fonton]

  • La benzamido spertas la jenajn organikajn reakciojn:
Reakcioj de la Benzamido

1 - Hidrolizo en acida medio: La benzamido en acida medio hidrolizas al benzoata acido

2 - Hidrolizo en baza medio: En baze akva medio, alkaligita de forta bazo tiel kiel la natria hidroksido, la benzamido hidrolizas al natria benzoato.

3 - Senhidratigo: En la ĉeesto de la fosfora kvinoksido kaj altaj temperaturoj, la benzamido senhidratiĝas al benzonitrilo.

4 - Per traktado de la benzamido kun litia hidrido kaj aluminia hidrido estiĝas la benzilamino

5 - Transpozicio de Hofmann: En ĉeesto de bromo kaj alkala medio la benzamido estigas anilinon kaj karbonan duoksidon:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 ChemNet
  2. Merc Index 15-a eldono
  3. PubChem
  4. Sigma Aldrich Arkivigite je 2014-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
  5. E-Science central