Emma Komlóssy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Emma Komlóssy
Persona informo
Naskonomo Krausz Emma
Naskiĝo 1881
en Hungario Vác (Hungario)
Morto decembro de 1944
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Emma Komlóssy [komlOŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Komlóssy Emma estis hungara aktoro, operetkantisto (soprano), primadono. Ŝia origina familia nomo estis Krausz [kraŭs], ŝia familia nomvarianto estis Komlósi.

Emma Komlóssy [1] naskiĝis en 1881 en Vác (laŭ eraraj informoj en Budapeŝto), ŝi mortis en decembro de 1944 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Emma Komlóssy devenis el juda familio. Ŝi jam dum la mezlernejaj jaroj estis talenta deklamisto kaj kantisto. Ŝi frekventis privatan aktorlernejon de Szidi Rákosi, poste ŝi debutis en Kolozsvár en 1899. En la sekvaj jaroj ŝi apartenis al trupoj de Debrecen kaj Kassa. Ekde 1903 ŝi estis membro de pluraj teatroj aŭ kabaredoj en Budapeŝto (Népszinház (1903–1907), Népopera (1915–1918)). Ŝi mortis dum sieĝo de Budapeŝto en geto. Ŝi ofte kantadis ankaŭ popolkantojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]