Pirenea ornitogalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pirenea ornitogalo
Ornithogalum pyrenaicum : infloresko
Ornithogalum pyrenaicum : infloresko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Subregno: Vaskulaj plantoj Tracheobionta
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonaj plantoj Liliopsida
Ordo: Asparagaloj Asparagales
Familio: Asparagacoj Asparagaceae
Genro: Ornitogalo
Specio: Pirenea ornitogalo
Ornithogalum pyrenaicum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pirenea ornitogalo (Ornithogalum pyrenaicum) estas plurjara herbo, el genro ornitogalo, el la familio Asparagacoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Estas bulba planto kun liniaj folioj kiuj emas malaperi tuj post la florado, lasante flortigon sufiĉe grandan (inter 30 kaj 60 cm), pinte de kiu, komence, kvindeko da floraj butonoj estas organizitaj en spiko. Laŭmezure de la elvolviĝo, kiu komenciĝas per la bazo, ĉiu floro disvolvas petiolon kiu evoluigas tiun spikon en malgrandan grapolon. Ĉiu floro estas verdeta-blanka kun ses tepaloj kaj ses stamenoj.

Kreskejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas en herbejoj, deklivoj kaj malfermitaj arbaroj, ĝis 1200 m super la marnivelo, en granda parto de la suda parto de Eŭropo.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Junaj ŝosoj kaj infloreskoj, kuiritaj, estas manĝeblaj kiel asparagoj, de tie venas la nomoj "ligna asparago" aŭ "asparageto" donitaj al tiu planto en iuj areoj. La floroj, sukeritaj, iom akraj, estas aldoneblaj al salatoj. Atentigo : Ne ĉiuj ornitogaloj estas manĝeblaj, iuj eĉ estas toksaj.