Nándor Alapi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nándor Alapi
Persona informo
Naskonomo Anlauf Nándor János
Naskiĝo la  30-an de aprilo 1885(nun 1885-04-30)
en Hungario Alsóalap (Hungario)
Morto ?
en ?
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo verkistoaktoroteatrestro
vdr

Nándor Alapi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Alapi Nándor estis hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro. Lia origina plena nomo (laŭ hungarlingve kutima nomordo) estis Anlauf Nándor János.

Nándor Anlauf [1] naskiĝis la 30-an de aprilo 1885 en Alsóalap, li mortis en nekonataj cirkonstancoj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nándor Anlauf ŝanĝis sian familian nomon al Alapi en 1906. Li akiris diplomon en Teatra Lernejo en 1908, poste li ludis komence province, poste en la ĉefurbo. Dum la 1-a mondmilito li batalis, eĉ li vundiĝis. Inter 1921-1923 li estis teatrestro en Székesfehérvár, poste li establis novan migrantan trupon por la tuta lando. La 2000-a spektaklo okazis en 1929 en Győr. En la teatra jaro 1938 li havis postenon en Nacia Teatro (Budapeŝto). Li membriĝis en Sagokruca Partio. Inter 1939-1941 li estis gvidanto de kooperativo pri filma produktejo, kie oni kreis ĉefe naziajn filmojn. En 1944 li forlasis la landon.

Li edziĝis en 1909, baldaŭ li havis filon. post eksedziĝo li denove edziĝis en 1918, baldaŭ li havis havis 2 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Te vagy a dal (1940)

Lia sola libro[redakti | redakti fonton]

  • Vándorlásunk (3 volumoj en 1926, 1929, 1931) - rememoroj pri la migranta teatro

Fontoj[redakti | redakti fonton]