Christophe Saliceti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Christophe Saliceti
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1757 (1757-08-26)
en Saliceto
Morto 23-an de decembro 1809 (1809-12-23) (52-jaraĝa)
en Napolo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de Pizo
Subskribo Christophe Saliceti
Okupo
Okupo politikistodiplomatoadvokato
vdr

Antoine Christophe SALICETI (baptita kiel Antonio Cristoforo Saliceti: Antoniu Cristufaru Saliceti en korsika; 26a de Aŭgusto 1757 – 23a de Decembro 1809) estis korsika franca politikisto kaj diplomato de la Revolucio kaj de la Unua Imperio.

Kiel deputito de la Nacia Konvencio, Saliceti iĝis Montagnard kaj la 15an de Januaro 1793 voĉdonis por la mortigo de la reĝo Ludoviko la 16-a, kaj estis sendita al Korsiko en misio por superrigardi Pasquale Paoli kaj plifortigi la Regno de Teroro; tamen, li estis pelita al retiriĝo al Provenco, kie li partoprenis en la subpremado de la ribeloj de Marsejlo kaj Toulon. Dum tiu tempo li renkontis kaj helpis sian samlandanon Napoleono Bonaparte.