Horo "W"

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Horo "W" (pole: Godzina „W” („Walka” (Batalo), „Wybuch” (Eksplodo) aŭ „Wystąpienie” (Elpaŝo)) – kodnomo de la tago kaj horo de la komenco de Operaco Tempesto en Varsovio (ribelo de Varsovio), je la 17:00 marde la 1-an de aŭgusto 1944.

Genezo[redakti | redakti fonton]

La 31-an de julio 1944, dum posttagmeza ofica kunveno de Ĉefkomando de Pola Enlanda Armeo (KG AK) en lokalo ĉe str. Pańska 67, post transdono pere de komandanto de varsovia areo Antoni Chruściel pseŭdonomo „Monter” neveran informon pri trarompo, flanke de Ruĝa Armeo, de germana defendo apud kvartalo Praga, Tadeusz Komorowski pseŭdonomo „Bór” donis al li ĉ. la 17.45 buŝan ordonon komenci la Operacon Tempesto en Varsovio la 1-an de aŭgusto 1944 je la 17.00. La ordono estis donita laŭ propono de „Monter” ĉeeste de kaj kun konsento de urĝe vokita por la kunveno Delegito de Registaro por la Lando Jan Stanisław Jankowski post interkonsiliĝo kun Anstataŭanto de Komandanto Tadeusz Pełczyński pseŭdonomo „Grzegorz” kaj Ĉefo de Stabo Leopold Okulicki pseŭdonomo „Kobra”. Ankaŭ ĉeestis Janina Karasiówna.

Unue en planoj de la Ĉefkomando la momenton de eksplodo de la ribelo oni antaŭvidis frumatene. La 29-an de julio 1944 laŭ propono de „Monter” oni tamen decidis, ke la ribelo komenciĝos je la horo 17.00, kaj la decidon pri dato de la tago sufiĉas entrepreni tagon antaŭ komenco de batalo. Elekto de la horo rezultis de pliforta strata trafiko (reveno de loĝantoj de laborejo al domoj). Tio estis faciligonta enmiksiĝon de soldatoj en la homamason por atingi koncentro-lokojn de siaj taĉmentoj kune kun transporto de armiloj kaj municio. Krom tio la ribelantoj post la 17.00 disponus ankoraŭ kelke da horoj de la taglumo, kio helpus konkeri difinitajn objektojn.

1-a de aŭgusto[redakti | redakti fonton]

Pro tio, ke la ordono difininta tagon kaj horon de la batalkomenco estis donita de „Monter” ĉ. la 19.00 – de lia lokalo ĉe str. Filtrowa 68 al areaj komandantoj - nelonge antaŭ komenciĝonta polica elirblokado je la 20.00, ĝi estis transdonata la 1-an de aŭgusto de la 7.00. Komandantoj de areoj ricevis ĝin inter la 7.00-9.00, de grupiĝoj inter la 9.00-13.30. Post tagmeze nombro de kurierinoj kaj kurieroj portantaj mobilizajn ordonojn transpaŝis 6000.

La ordono komenci ribelon la 1-an de aŭgusto surprizis plimulton de komandantoj. Krom manko de sufiĉa nombro da armiloj aperis problemo kun tempomanko por ĝia elpreno de kaŝejoj kaj kunvenigo de soldatoj, kiuj ofte estis diigitaj tra la tuta Varsovio. En la horon „W”, t.e. je la 17.00, mobilizo de ribelaj taĉmentoj atingis skale de la urbo 60% de ilia persona konsisto.

Memorigo[redakti | redakti fonton]

  • Julie 2004 la nomon aleo de Horo "W" ricevis ŝtuparo kondukanta al Monto de Varsovia Ribelo en Mokotów.
  • Memortabulo fronte de domo ĉe la strato Filtrowa 68, en kiu Antoni Chruściel pseŭdonomo „Monter” subskribis la ordonon pri komenco de la Varsovia Ribelo.
  • Ĉiujare en Varsovio la 1-an de aŭgusto je la 17.00 oni enŝaltas sirenojn. Aŭtomobiloj, tramoj, multaj veturiloj kaj trapasantoj haltiĝas, kaj sub monumento Gloria Victis en Militista Tobejo Powązki komenciĝas datrevenaj solenaĵoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Władysław Bartoszewski, 1859 dni Warszawy (1859 tagoj de Varsovio), Wydawnictwo Znak, Krakovo 2008, ISBN 978-83-240-10578, OCLC 938718461
  • Adam Borkiewicz, Powstanie warszawskie. Zarys działań natury wojskowej (Varsovia ribelo. Skizo de agado priarmea), PAX, Varsovio 1969.
  • Jan M. Ciechanowski, Powstanie Warszawskie. Zarys podłoża politycznego i dyplomatycznego (Varsovia ribelo. Skizo de politika kaj diplomatia substrato), Akademia Humanistyczna im. Aleksandra Gieysztora, Oficyna Wydawnicza ASPRA-AJ i Bellona SA, PułtuskWarszawa 2014, ISBN 978-83-7549-186-9.