Franciskana preĝejo (Weida)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La fasado
Vido disde la burga turo
Interno kirka

La belega Kirko Sankta Mario (germane: Stadtkirche St. Marien) troviĝas en la centro de la malnova parto de Weida, Germanio. Temas pri la eksa franciskana kirko.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 13-a jarcento fondis franciskanoj monaĥejon en la urbocentro. Ilia unua mencio surloke estis en 1267. De modesta Mario-kapelo faritis ĉirkaŭ la jaro 1300 monaĥeja kirko. Tiu ĉi hala kirko havis, laŭ la kutimo de tiu ĉi ordeno, nek sonoriloturon nek transepton. Verŝajne estis surtegmente nur eta ornama turo. La portalo de la orienta flanko kun frugotika madono kaj la belegaj fenestroj atestas tiun ĉi konstrufazon. En la 15-a jarcento la preĝejo pligrandiĝis per la suda flanka navo.

Post la Reformacio monaĥeja vivo en Weida malkomenciĝis. La ordena kirko iĝis paroĥuja en 1527. Marteno Lutero mem en ĝi predikis en aŭtuno 1530. Tamen la strato Bruderstraße (=strato de la franciskanoj) ĝis hodiaŭ memorigas al oni la bonfaran ĉeeston de la franciskanoj en Weida. Dum la Tridekjara milito Weida konkeritis en aŭgusto 1633 fare de la kavalira Regimento Holk. Marodoj kaj bruligoj tuŝis direkte ankaŭ la kirkon. Sed malmulte da tempo pli poste ekis la rekonstruado sub la gvido de la superintendanto Johannes Francke: tiuj ĉi laboroj daŭris ĝis 1644.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Multaj internaĵoj datumas de tiu ĉi konstruperiodo, ekz. la plafono ligna, la ambono kun la figuroj de Moseo kaj Johano la Baptisto, la ĉealtara krucifikso kaj la baptoŝtono. En 1934 alvenis nova orgeno kaŝota malantaŭ baroka orgenfasado (1761-64). kiun fabrikis la firmao E.F. Walcker el Ludwigsburg. Belas ankaŭ multaj tabuloj kun scenoj bibliaj, vera biblia ciklo novtestamtenta kaj malnovtestamenta. Kelkaj el ili faritis laŭ la modelo de ilustrita biblio-eldono de Matthäus Merian (1630). La volbaĵoj originalaj parte rekonstruitis en 1934. La altara superkonstruaĵo de 1646 bedaŭrinde demolitis inter 1883-85, kiam la interno aliaranĝitis.

Ĉe la suda vando de la altarejo estas mura pentraĵo kiu alportitis en 1934 el la ruina Widen-preĝejo: ties temo estas la morto de la Virgulino. La altvalora verko estas de 1220/39. Krom la Iwein-freskoj kopie videblaj sur Kastelo Wilhelmsburg en Schmalkalden la verko nombriĝas inter la malmulto da romanikaj vandprentraĵoj de Turingio.

Kelkaj epitafoj kaj tomboŝtonoj ankaŭ menciindas: de la superintendanto Francke (+1684), de la astronomo Georg Samuel Doerffel (+1688), de la superintendanto Gottfried Caroli (+1704), de Johanna Christiana Carolina von Rex (+1775).

Arkeologiaj elfosadoj antaŭ la kirko, sur la eksa tombejo monaĥeja, estis tre fruktodonoaj. Inter aliaj aferoj malkovritis ankaŭ la fundamentoj de ostejo. Informtabuloj starigitaj antaŭ la preĝejo informas amplekse pri ĉio tia. Restoj de klostro el la 16-a jarcento estas ankoraŭ en ejo troviĝanta sude de la navo. Dum konstruo de nova superintendantejo en 1889 la plejmulto de ĝi malkonstruitis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, eldono 2-a, Deutscher Kunstverlag 2003, p. 1299-1301

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]