Pluezek 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 21aj Renkontiĝoj de Pluezek okazis de la 14a ĝis la 20a de aŭgusto 2017.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pluezeko (Plouézec) iĝis fama esperantista urbeto en Bretonio (Francio). Estis tie esperantistoj ekde la 1980-aj jaroj sed nur fine de la 20a jarcento oni komencis plano la organizadon de regulaj renkontiĝoj. La unuaj veraj renkontiĝoj okazis en 1998: 40 personoj aliĝis kun Katalin Smideliuz: hungarino helpata de ŝia amikino Sofino Mensen el Nederlando kiel profesoroj. La sekvantan jaron, partoprenis 80 personoj, kaj ĉiujare la nombro de partoprenantoj plimultiĝis ĝis atingi 180 personoj en la jaro 2005. Ĝis 2006 oni organizis tion sub la respondeco de la asocio "Esperanto 22". En Oktobro 2006 kun aprobo kaj monhelpo de tiu asocio oni decidis krei propran asocion "Plouézec esperanto", por ke la urbestraro estu pli proksima, ke ĝi sciu, kio estas tiu asocio, kiu invadas la urbon dum 8 tagoj somere kaj, kiu organizas kursojn la tutan jaron en la urbaj salonoj. Tiel naskiĝis "Pluezek Esperanto " kiu kunigas ĉirkaŭ 35 membrojn kaj preparas la esperanto-renkontiĝojn.[1]

Programo[redakti | redakti fonton]

Estos atelieroj pri jogo, komputilado kaj Vikipedio, tradiciaj dancoj, tabloludoj, teatro, poezio ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]