Beta-lameno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dua stabila aranĝo de polipeptidaj ĉenoj estas la etendita ĉeno, aŭ beta-plisita lameno. En ĉi tiu strukturo, pluraj paralelaj polipeptidaj ĉenoj, plene etenditaj, estas tenataj en lamen-simila aranĝo per hidrogen-ligoj de la tipo

                        \       /
                         N-H:O=C
                        /       \  

En ĉi tiu aranĝo, la hidrogen-ligoj estas inter ĉenoj prefere al inter aminoacidoj en unuopa ĉeno, kiel en la alfa-helico. Lamenoj povas esti paralelaj aŭ kontraŭparalelaj, depende de tio, ĉu la N-finlokaj aminoacidoj estas ĉe la sama finaĵo (paralelaj), aŭ ĉe malaj finaĵoj (kontraŭparalelaj).

Oni trovas la beta-plisitan lamenon ofte nur en la proteino de silko. Se oni vaporumas la lanan proteinon, alfa-keratinon, kaj poste sekigas ĝin dum ĝi estas streĉata, ĝi daŭre tenas la streĉitan formon. La proteino alprenas la aranĝon de la beta-plisita lameno en la streĉitaj lanaj fibroj. Oni konas kelkajn ekzemplojn kie unuopa polipeptida ĉeno formas mallongajn sekciojn de kontraŭparalela beta-plisita lameno per refaldo sur sin.

Ĉi-tiuj strukturoj similas al lamenoj, kun la ĉefĉeno(j) plate interligita(j) kaj kun la flankaj grupoj de aminoacidoj direktitaj perpendike kaj al la ekstero de la lameno supren kaj malsupren.


   N          C      N          C            N           N           N
    \_      _/        \_      _/              \_          \_          \_
     Cα     Cα         Cα     Cα               Cα          Cα          Cα
    /        \        /        \              /           /           /
 O=C          N-H::O=C          N-H        O=C       ::O=C       ::O=C
    \_      _/        \_      _/              \_   :::    \_    ::    \_
     N-H::O=C          N-H::O=C                N-H::       N-H::       N-H
    /        \        /        \              /           /           /
   Cα        Cα      Cα        Cα            Cα          Cα          Cα
    \_      _/        \_      _/              \_          \_          \_
     C=O::H-N          C=O::H-N                C=O::       C=O::       C=O         
    /        \        /        \              /    :::    /    :::    /
 H-N          C=O::H-N          C=O        H-N       ::H-N       ::H-N
    \_      _/        \_      _/              \_          \_          \_
     Cα     Cα         Cα     Cα               Cα          Cα          Cα
    /        \        /        \              /           /           /
   C          N      C          N            C           C           C
   
      kontraŭparalelaj ĉenoj                     paralelaj ĉenoj