Kripo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kristnaska kripo en Portugalio

Kripo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro unuavice estas "manĝujo por grandaj bestoj (ĉevaloj, bovoj ...),"[1] kutime temas pri trogo en stalo. Ĉar Jesuo, laŭ la kristana tradicio, naskiĝis en manĝujo de bovo kaj azeno en grota aŭ kabana bestogardejo proksime de la israela urbo Betlehemo, la kristanoj ekde la jaro 1223 pli kaj pli kutimis starigi figurajn scenigojn de la eventoj antaŭ kaj post la naskiĝo de Infano Jesuo ĉirkaŭ la kripa lulilo okaze de la kristnaska festo; la vorto "kripo" (pli ekzakte "kristnaska kripo") aŭ "betlehemo" en dua senco ankaŭ fariĝis sinonimo de tia sceniga reprezentado en la hejmo de la naskiĝo de Jesuo konstruita per musko, trunkoj, korko, argilaj figuretoj de la kampara vivo. En tria senco krome temas pri stelaro en la konstelacio Kankro; laŭ tiu kunteksto kripo, estas ankaŭ alinomata "kribo" laŭ PIV.[2]

Kristnaskaj kripoj[redakti | redakti fonton]

Kripo en Don Benito, Ekstremaduro. En Hispanio kaj aliaj landoj akompanas la Virgulinon kaj Sanktan Jozefon azeno (ĉu mulino) kaj okso.
Kripo en La Haba, Ekstremaduro, farita el lampetoj ĉe la Kulturdomo, uzata kiel fotoscenejo.

Tradicie sed tre diverse la kristnaskaj kripoj, artaj prezentoj de la sceno pri la "naskiĝo de Jesuo", ofte estas faritaj kiel konstruaĵo en formo de stalo, groto, aŭ kaverno, kun vivaj aŭ pupaj figurantoj. Multaj kristnaskaj kripoj estas arte influitaj de folkloraj tradicioj de la lokaj kristanoj, kiuj faras ilin: tradiciaj kripoj de la mediteraneaj landoj de suda Eŭropo diferencas de tiuj el alpaj pejzaĝoj de centra aŭ de marbordaj regionoj de norda Eŭropo, kripoj beduenaj el Arabio kaj okcidenta Azio diferencas de kripoj de andaj pejzaĝoj en Sudameriko, varmaj ebenaĵoj en Afriko, regionoj en Barato aŭ orienta Azio. La inter kristanoj tre populariĝinta arta tradicio eble devenis el la malnova kredaro havi bildojn de la dioj hejme kvazaŭ protekto, kvankam ĝi suferis tiom da evoluoj ke tio ne povas esti certigita.

La origino de la kripo ankaŭ povas esti en la skulptaĵoj kaj pentraĵoj kiuj superŝutis la katedralojn kaj estis uzitaj por klarigi al la malpli instruitaj fideluloj la kristanan kredaron. Tiel, la unua reprezentado havas daton de la dua jarcento p.K., kiam en la romaj katakomboj de Priscila oni representis la virgulinon Maria jam tenante en siaj brakoj la knabon Jesuo. La pli antikva konata kripo havas daton de la tria jarcento p.K. en la germana monaĥejo de Füssen. La unua Kataluna reprezentado aperas je la komenco de la kvara jarcento en la katedralo de Barcelono. Ankaŭ apartenas al tiu historio la kristanaj reprezentadoj kiuj aperas en formo de reliefoj en la romiaj sarkofagoj de la kvara jarcento kie estas scenoj de la naskiĝo de Jesuo, kun la Reĝoj, iuj bestoj kaj ŝafistoj, skulptitaj en la ŝtono. Fine de la 13-a jarcento la roluloj akiras propran memstarecon kaj eniras en la pentraĵojn de la temploj. En la jaro 1223 Sankta Francisko de Asizo en la groto de la monto Alverno proksime de la itala vilaĝeto Greccio faris faman meson ĉirkaŭ besta staltrogo - stalo simila al tiu kie naskiĝis la knabo Jesuo -, konsiderita de multaj la origino de la kripo.

En la 16-a jarcento, la pli tradiciaj katolikaj respondeculoj volis alfronti la Reformacion per la Koncilio de Trento impulsante novajn kultojn, kiel ekzemple la rememoro de la naskiĝo en la hejmo. La plej antikva kripo, farita en la hejmo, kiun oni konas, estis farita en Prago la jaron 1562. En Katalunio, la unuaj figuroj ne alvenis ĝis la 17-a jarcento, sed ili kaŭzas tian sindediĉon, ke en la 18a jarcento jam ekzistas rimarkindaj skulptistoj tie, kaj ili atingis unu el la plej altajn rangojn en la kripa grandiozeco de la tuta Mediteraneo. Ekde la 18a jarcento skulptistoj kiel Salzillo de la hispana regiono Murcio, la katalunoj Vallmitjana kaj Amedeu aŭ la valenciaj Josep Esteve Bonet kaj Josep Ginés kreis figurojn kiuj poste estis uzitaj kiel modeloj por aliaj.

Kristnaskajn kripojn aŭ betlehemojn oni foje aranĝis el vivantaj homoj kaj bestoj, sed plej ofte el paperaj, lignaj, argilaj, gipsaj aŭ ŝtone skulptitaj figuretoj. Multaj betlehemoj estas veraj artaĵoj, kolektataj en muzeoj. Kelkaj estas grandaj, kun komplika mekanismo, kiu movas la figuretojn.

Muzeoj kun kristnaskaj kripoj ekzistas en preskaŭ ĉiu lando forte influita per kristanismo, ekzemple en la urboj Třebechovice pod OrebemČeská Třebová de Ĉeĥio. Krom tutjaraj ekspozicioj, eĉ pli multas sezonaj prezentadoj de variaj kristnaskaj kripoj, ekzemple tradicie en la itala komunumo Massa Martana.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]