René Lemaire (1876)
René Lemaire | |
---|---|
Lemaire en 1906 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de marto 1876 |
Morto | 13-an de januaro 1954 (77-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Esperanto | |
Esperantisto numero | 2026 |
René Lemaire [loMER] (naskiĝis la 2-a de marto 1876 en Epernay apud Reims, mortis en 1954) estis franca komercisto kaj Esperanto-pioniro, de 1908 adepto de Ido.
Esperantisto[redakti | redakti fonton]
Varbita de Beaufront en aŭgusto 1892, li estis lia unua kaj, ĝis 1897, preskaŭ sola kunbatalanto. Tuj interrilatis kun Zamenhof, kaj malavare helpis al eldono de kelkaj el liaj unuaj libroj. De 1898 ĝis 1902 Lemaire estis sekretario de SPPE kaj de L' Esperantiste; krom siaj artikoloj li redaktis la kronikojn, korektis la eraroplenajn tekstojn de la korespondantoj, kaj prenis sur sin la tutan administradon. Nur danke al li, dum tiuj jaroj, Beaufront povis sukcese plenumi sian taskon.
Sur leksikografia kampo Lemaire elpaŝis per filatelia terminareto Franca-Esperanta (Vocabulaire français - Espéranto contenant les mots spéciaux à la philatélie et des modèles de lettres, 1903).
Tiu tro granda laboro, libertempe plenumita apud lia profesia tasko, malsanigis lin.
Idisto[redakti | redakti fonton]
De multaj jaroj, eĉ pli frue ol Beaufront, li opiniis necesaj reformojn en Esperanto. Tial en 1908 li tuj fariĝis Idisto, kaj de tiam laboris por Ido tiom, kiom ebligis lia farto.
Verkoj[redakti | redakti fonton]
- 1903: Vocabulaire français - Espéranto contenant les mots spéciaux à la philatélie et des modèles de lettres, 1903.
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- 1933: Louis Bastien. René Lemaire. En: Enciklopedio de Esperanto. 1933.